En la laboro pri la
karaktero mankas al vi volo. La volon por la laboro
vi povas plifirmigi per legado de ghusta literaturo,
interparoloj kun saminteresighantoj, filmoj, libroj,
meditadoj k.a. Kiam forlasas vin la volo, tuj pensu
kiel kontrauagi tion.
La volo havas decidan
influon en via laboro — ju pli ghi estas forta, des
pli bonaj estos la akirotaj rezultoj; inverse,
havante malfortan volon, estas malfacile strebi al iu
celo. De la komenco mem la forta volo estu avantagho
al kiu vi strebas, precipe al tiu strebo dedichu la
atenton.
En la procedo pri
senighado je la malvirtoj kaj akirado de virtoj de la
karaktero tre helpas meditadoj pri virtoj. Eksidu au
ekkushu en silento kaj trankvilo, koncentrighu kaj
komencu pensi (meditadi) pri unu virto au malvirto de
la karaktero. Pensu pri: la kauzoj de ghia kreigho
kaj aperado, la efikoj, kiujn ghi kreas, la
cirkonstancoj en kiuj ghi malkashighas au estas al
ghi malfacile aperi. Pensu ankau kiel forigi ghin (se
temas pri malvirto) au konstrui en la karakteron (se
temas pri virto). Via menso cirkulu chirkau la
objekto de la meditado. Tiam vi povos veni al
neatenditaj konkludoj, vi povas malkashi ion antaue
nekonatan de vi — tio ofte helpos al via laboro.
Super chio la meditado influos pozitive al la efikoj
de via laboro koncerne vin mem.
Ankorau sciu pri unu
metodo de senighado je la malvirtoj, oni nomas ghin
metodo de observanto.
Se vi havas amikon,
kiu same kiel vi volas prilabori sian karakteron,
tiam vi ambau interkonsentu helpi vin reciproke en la
laboro, Kiam iu el vi rimarkos ion malghustan en
konduto de la alia, tiam diru pri tio tuj (kiam vi
estas solaj) au poste (kiam vi ne estas solaj).
Rimarkigu vin reciproke pri la eraroj, sed faru tion
kun amo kaj komprenemo, neniam malice. Foje trovu
tempon por priparoli viajn virtojn kaj malvirtojn.
Tiam ambau provu trovi iliajn kauzojn kaj efikojn,
kaj ankau novajn labormetodojn.
Farighu spirita paro,
tiam estos al vi pli facile iri kaj atingadi
perfektecon.
Povas okazi ke
situacio ne estos ghusta por rimarkigi pri eraro.
Ekzemple: iu el vi koleros, au gajegos — tiam tenu
la rimarkon ghis venos konforma momento por tio.
Atentigi iun havas sencon, kiam oni faras tion en
ghustaj loko kaj momento.
Por la laboro pri via
karaktero apliku ankau sugeston; la metodo estas
facila kaj, se farata sisteme, donas bonajn
rezultojn.
Trovu silentan kaj
trankvilan lokon, oportune eksidu au ekkushu kaj per
monotona vocho ripetadu chirkau dudek fojojn jenajn
vortojn: Chiutage iom post iom mi senighas je miaj
malvirtoj kaj akiras virtojn.
Tiel la sugesto
fiksighos en via subkonscio kaj tiam venos atendataj
rezultoj en la laboro.
Se vi havas
magnetofonon, uzu pli efikan metodon. Surbendigu la
sugeston kaj poste aranghu tiel, ke la magnetofono
ekfunkciu kiam vi dormos. Tiam vi konscie ne audos la
vochon, sed via subkonscio perceptos ghin kaj grave
pli facile akceptos. La metodo bone irata donas
kontentigajn rezultojn.
Helpa al la metodoj
estas ankau la jena:
Imagu vin - en
diversaj situacioj - kiel tiu, kiu estas sen
malvirtoj kaj havas nur virtojn. En tiu kazo imagu
viajn aspekton kaj agadon.
Mi donis al vi kelkajn
metodojn koncerne al la procedo kaj mi pensas, ke la
aliajn vi mem trovos.
Volu kaj la sukcesoj
venos.
IV.
ALIA RIGARDO AL LA MONDO
Viaj
percepto kaj kompreno pri la mondo dependas de multaj
faktoroj, ekzemple de viaj edukiteco, vivkondichoj,
chirkauajho en kiu vi vivas, societoj kun kiuj vi
estadas, viaj interesighoj kaj de tio, kion vi legis,
audis au vidis. Via vidpunkto ne estas via propra
kreajho, ghi formighis depende de la faktoroj. Chi
tiu libro estu unu el la faktoroj influantaj al via
vidpunkto. Tlu chi chapitro havas unu taskon - montri
al vi eron de tio, kion oni nomas mondrigardo,
vidmaniero de la mondo.
Ne akceptu ion ajn el
tio, kion vi tralegos, sed pripensu chion profunde
kaj tiam via konscienco decidos mem.
Chiuj vivantaj
estajhoj - videblaj au ne — chiam perfektighas
konscie au nekonscie. La lasta celo de chiuj estajhoj
estas perfekteco, kiun neniu povas imagi. Ju pli
proksime al ghi oni estas, des pli ghi shajnas
grandioza.
Chiuj estajhoj iras al
la perfekteco, la proceso de ili estas granda kaj
etendighanta. En malproksima estonteco chiuj chi
estajhoj renkontighos en sama, fina celo kaj kreighos
unueco.
En chiu estajho estas
ero de la perfekteco — dia fajrero, kiu estas la
kauzo de nia senchesa evoluo. Ghi estas nia vera Mio
kaj ghi kondukas nin al unueco kun la aliuloj en la
perfekteco. Jen estas simile al guto, kiu revenas en
oceanon, el kiu gi estis eligita.
Ni homoj estas parto
de la proceso strebanta al la perfekteco, ankau tiu
parto estas etendighanta, tial la homoj estas tiom
diversaj, se temas pri spiritevoluo.
Chiu el ni iras sur
alia viva vojeto kaj ne estas du homoj irantaj sur
sama vojeto.
La vojetojn oni povas
dividi lau du specoj, iun de nekonscia evoluo kaj
tiun de konscia memperfektigho, disvolvigho.
Kio estas la vojeto de
konscia disvolvigho?
Ghi estas konscia
strebado al la perfekteco, memperfektigado dum
aplikado de memprilaboritaj metodoj.
La metodoj koncernas
agadon, kiu celas kauzi pozitivajn shanghojn en niaj
pensoj, paroloj kaj faroj.
Unue oni devas komenci
de la karaktero. La tasko konsistas en tio, ke oni
klopodas forigi la malvirtojn de la karaktero, fiksi
kaj plifirmigi la estantajn virtojn kaj ankau
konstrui pozitivajn ecojn sur la lokojn de la
forigitaj. Necese do estas krei por si principaron,
kiu estos montrilo sur la vojeto de konscia
disvolvigho.
En tiu libro vi havas
tian ekzemplan principaron, ghi povos helpi al vi,
sed tamen ne akceptu ghin sen profunda prikonsidero.
Pripensu ghin profunde kaj poste flksu por vi mem
principaron, kiu estos deviga por vi - ghin obeu. La
principoj kaj ilia signifosfero shanghighos samtempe
kun via spiritevoluado. Estas konsilinde prilabori
novan principaron de tempo al tempo, tio signifas,
renovigi la aktualan. Vi chiam evoluas, do la
principaro devas esti konformigata al viaj nivelo kaj
bezonoj.
Chiu iranto sur la
vojo de konscia disvolvigho povas fiksi por si pli au
malpli da principoj, sed se chiuflanke rigardi iln,
oni povas konkludi, ke ilin enhavas la signifosfero
de tri grandaj bazaj principoj, kiujn oni povas
esprimi per la tri frazoj:
- Amu chiujn
estajhojn.
- Kontrolu vin.
- Kondutu lau via
konsciencvocho.
La laboro por la
perfektigado de sia karaktero estas esence longdaura
kaj malfacila, sed la unuajn efikojn oni povas
konstati jam post mallonga tempo (ekzemple post
kelkaj tagoj). Efikeco de la laboro dependas de via
volo — ju pli ghi estas forta, des pli rapide oni
atingas pozitivajn rezultojn. Kontraue - havante
malfortan volon ofte venas rezigno kaj la decidojn
oni ne plenumas. Tamen estas substrekinde, ke
malforta volo ne malebligas formi sian karakteron,
ghi estas nur malmulte rezultodona ilo.
Ghuste por tiu laboro
oni bezonas paciencon kaj persiston. Malghojoj kaj
ghojoj, felichoj kaj bonshancoj, chagrenoj kaj
senzorgoj venas en la vivo varie kiel la vetero. La
vivo estas lernejo kaj manku en ghi nek la unuaj nek
la duaj aferoj, char se ili mankus, tiam nia vivo
estus difektita.
La perfektigado de la
karaktero estas la unua pasho sur la vojo de konscia
evoluo. Chi tiu libro plejgrandparte estas dedichita
al tiu pasho.
La laboro pri la
karaktero estas perfektigado de si, ghi formas nian
vivan tenighon, de kiu multe dependas en nia
ekzistado.
Chiu homo havas
multajn problemojn, chiu volus multe scii kaj povi
fari, chiu havas dubojn kaj malfacilajhojn. Tial la
homo serchas solvojn, rimedojn, ekzemplojn, ghenerale
chiuspecan helpon. Ghuste la vojo de konscia
disvolvigho estas tiu 'kuracilo por chio', sed neniu
tion spertos antau la spertigho.
Sur la vojo solvighas
enigmoj, nekompreneblajhoj, duboj kaj malfacilajhoj
— nome chiuj problemoj. Sur ghi tio, kio antaue
estis problemo, farighas solvita. Kompreneble chi tiu
procezo okazas iom post iom kaj dum nia evoluado
lauvice malaperas problemoj unu post alia. Pri tio ke
tiel okazas spertos chiu, kiu iros sur vojo de
konscia disvolvigho.
Nun imagu altegan
monton, sur kies pinto estas nia ekstrema celo, la
perfekteco. Chirkau la monto kondukas longa, iomete
klinita, vojo supren ghis la pinto. Sur la vojo oni
povas iri ne lacighante, sed ghis la pinto oni pashos
ege longe. De la vojo, en diversaj ghiaj lokoj,
komencighas pli au malpli krutaj kaj mallarghaj
vojetoj supren, ankau ghis la pinto. Iri sur la
vojetoj estas danghere kaj la lacigho ghenas, sed la
celon oni atingas pli rapide. La largha vojo estas la
vojo de nekonscia evoluo, sur kiu iras plejparto de
la homaro. La vojetoj estas vojoj de konscia
disvolvo, sur kiu klopodas iri malmultaj homoj.
En la ekzemplo vi
vidas diferencon inter la vojo de nekonscia evoluo
kaj la vojo de konscia disvolvo — la elekto
apartenas al vi.
Kiel mi jam menciis,
en chiu estajho estas perfektero, tiu dia fajrero.
Estontece ili chiuj estos unuigho. Tial chiuj
estajhoj estas gefratoj, nur la eksterajho
diferencigas iun de la alia pro manko de scio kaj
sagho.
La homo konsideras la
eksterajhon (la malfortan karnon) sia vera Mio, dum
ni chiuj estas unuajho sed disidigtaj en diversajn
kovrilojn.
Tiu perfektero estas
la vera Mio, ghi estas eterna.
La karno ne estas la
vera Mio.
V.
KELKAJ PRAKTIKAJ KONSILOJ
Chi tie
mi donos al vi kelkajn praktikajn konsilojn rilate al
la spiritevoiuigo. Vi povas utiligi ilin senshanghe
au modifi lau deziro. La konsiloj belpu al vi.
1. Savasano
Jen estas ekzerco, kiu
donas psikokorpan malstrechighon. Kiel fari ghin?
Kushigu vin dorse sur
ebenan kaj malmolan suprajhon (ekzemple sur lignan
plankon), kiun vi kovris per kunmetita dika plejdo.
La manojn rektigitajn metu malstreche proksimume 30
centimetrojn de la korpo kaj spiru. La piedoj estu
rektaj kaj malstrechitaj, la kalkanoj havu proksimume
30 centimetrojn inter si. La kapo estu flankighinta
nek dekstren, nek maldekstren, nek antauen, nek
malantauen.
Nun faru kelkajn
senghemajn kaj profundajn spirojn. Fermu la okulojn
kaj ritmu la spiradon, klopodante spiri iom pli
malrapide kaj pli profunde ol kutime (sed ne troigu)
tiel, ke vi ne sentu ghenon pro chi tio. Sekve lasu
chiujn pensojn, klopodu trankviligi vian menson kaj
poste, lauvice de la kapopinto ghis la plandoj,
malstrechu la muskolojn de la korpo. Poste ripetu
tion de la kapo ghis la plandoj.
Estu tute
malstrechita, neniu muskolo (dependa de via volo)
restu strechita. Fine vi estos tute malstrechinta kaj
sen pensoj. Tiel kushu kelkajn minutojn, ech provu
iom profungidi la staton. Poste malrapide malfermu la
okulojn, etendu streche la membrojn (kiel kato
vekighinta) kaj malrapide sidighu, sekve starigu vin.
Komence la ekzercon vi eble ne sukcesos bone fari,
sed dum la praktiko iom post iom, pli kaj pli bone vi
atingos la psiko-korpan malstrechighon.
Savasano donos al viaj
muskoloj kaj menso tre bonan ripozon, farante vian
organismon pli sana kaj la menson pli vigla. Lau viaj
ebloj faru la ekzercon unufoje en la tago. Faru ghin
en silento kaj trankvilo dum 5 ghis 20 minutoj.
2. Meditado
Trovinte liberan
momenton, plej bone en silento kaj trankvilo, provu
direkti viajn pensojn al spiritotemoj. Provu
enprofundigi vin en pensadon pri io, kio koncernas
spiritevoluon.
Estas multe da temoj
por meditado, klopodu elekti tiujn, kiuj donos al vi
scion bezonatan en via memperfektigado. Ekzemple: vi
sidas vespere che fenestro hejme au dum varma vespero
vi kushas sur herbejo rigardante la chielon kaj vi
pensas. Tie malproksime estas steloj, estas ega
distanco ghis ili de tiu chi loko. Malantau ili estas
ankorau aliaj astroj kaj senlima, senfina spaco. La
universo estas ega, neimageble granda kaj en ghi
ekzistas iu polveto - la Tero. Se la Tero malaperus,
chesus ekzisti, chu la universo multon perdus?
Shajnas ke neniom. Tamen la Tero ekzistas kaj sur ghi
la homoj kaj aliaj estajhoj. Malgrau tio, ke chiu
estajho estas polveto, kompare kun la potenco de la
universo, chiu estas ero de la potenca tuto. Chiu el
ni havas celon kaj ghi estas tiu sama por chiu el ni
kaj por la universo potencega. En la universo chio
estas perfekte subordigita al idealaj leghoj kaj
nenio mankas. Ankau mi estas ero, kiu estas bezonata
kaj grava - malgrau malaj shajnoj. Kial? Jen demando
por mi, mi deziras serchi la respondon. Kial mi
ekzistas? De kie mi venis? Kien mi iras? Simile
ekzistas la aliaj estajhoj - kial?
Jen alia ekzemplo:
Hierau mi vidis, kiel
pene laboris homo. Li estis sola kaj ghenis lin la
somera vannego, li laboris senripoze. Li faris tion,
kion oni ordonis al li, sindone, kun peno, venkante
la malhelpajn obstaklojn, eble perdante iom da sano,
li elproduktis substancon. La substancon li donis al
sia chefo, kiu prenis ghin kaj flanken metis. La
substanco kushis ghis ghi ekputris, tiam oni
forjhetis ghin. Jen ekzemplo kiel senpense oni
aprezis la laboron de la homo. La chefo ne pensis ech
dum momento, kiom da peno donis la laboristo por
elprodukti la substancon. Por la chefo la peno
signifis nenion, char ne li sentis ghin.
Estas multaj ekzemploj
de misaprezo de aliula laboro au malshparo de ghiaj
fruktoj. Jes, ankau al mi okazas misaprezi laboron de
aliulo, mi povas trovi ekzemplojn. Chio chi estas
tial, ke mi neniam pensis pri tiu afero. Tamen kiam
mi sentis penon, mi ofte plendis, celante atentigi
aliajn kaj montri al ili, kiom mi penas. Dum samtempe
ne estis pli facile al ili, mi nur ne vidis tion,
pensante nur pri mi mem. Kiom da malbono efikas pro
la misaprezo de laboro de homo...
Ankorau alia ekzemplo:
Hierau ni kverelis kaj
la kauzo? - estas hontinde konfesi. Shi volis, ke la
bildo pendu super la tablo kaj mi — ke super la
soflito. Mi malcedis kaj ankau shi, la persvadoj
nenion shanghis. Tiel fine ni ne eltenis kaj falis
malagrablaj vortoj, sekvis la reciproke ofendigho.
Jen la kauzo, la bildo pendu ie nur tial, ke tio pli
plachas al iu. Chu tio ne estas stultajho? — pro la
bildo (kiu fine ne pendas) mi kaj shi faris la
malbonajhon kaj nun estas malfacile interpacighi.
Hierau sufichus iom da komprenemo kaj la afero estus
pasinta sen la problemo. Kiom ofte la homo faras
malbonon pro banalajhoj...
Mi pensas, ke la tri
ekzemploj sufichas por vi. Memoru — estas plej
grave, ke vi meditadu kaj konkludu, fine enkondukadu
la konkludojn en vian vivon chiutagan. Chiu meditado
povas doni al vi sagheron. Kolektu la trezoron, ghi
estas bonega helpo por vi dum la tuta vivo. Rimarku
tion praktikante meditadon pri diversaj inspiraj
temoj. 'Substrekinde estas, ke chiu malavantagho sama
kiel avantagho de la karaktero estas bona temo por
meditado.
3. Sugesto
Chu vi scias, kiom
grave influas vin sugesto?
Sugesto povas influi
malrapide, sed sian eflkon ghi atingas (kiel akvoguto
boras rokon), por tion chi konsciu.
Sugesto povas ankau
tuj efiki; pri tia uzado de ghi estontece vi mem
povos konvinkighi, do mi ne skribas pri tio. Tie chi
precipe temas pri memsugesto, do pri sugesto kiun mem
kreu por vi mem.
Se vi pesimiste
pensas: mi ne scipovas tion, mi ne akiros tion,
shajne mi malsanas — se vi sugestos tiel al vi,
fakte tio okazos. Tial estu optimisto, parolu: mi
scipovas, mi akiros, mi venkos, mi estos sana, ne
ekzistas por mi nesolveblaj obstakloj, mi ghojas pro
la vivo, mi radias per entuziasmo k.s. Havu tiajn
pensojn en via imago, ili estas pozitiva sugesto, kiu
efikante vin, kauzos pozitivajn shanghojn.
Memoru - vi estas tia,
kia vi imagas vin kaj kiel pensas pri vi. Ne permesu
al negativaj sugestoj eniri vian imagon, kreu tie nur
la pozitivajn.
4. Memkuracado
La kuracadon lasu al
kuracistoj - tiu chi ekzerco povas helpi al vi nuligi
etajn suferojn de la organismo.
Estas tute egale, chu
la suferojn kuracas kompetentulo au ne - danke al la
ekzerco vi povas helpi vin mem. Vin utiligos sugesto.
Malstrechu vin tute
(lau savasano) kaj pensu pri via sufero. Imagu ke
chirkau la malsana loko amasighas saniga energio. Nun
la energio efikas la lokon, vi sentas ghian trafluon,
vi sekve sentas la mildigon, kiun vi ricevas. Sugestu
forte al vi, ke sekvas plibonigho, ke estas chiam pli
bone kaj fine, ke la sufero malaperas, ke vi sanighos
baldau. Chion imagu klare. Poste estu konvinkita, ke
okazos la plibonigho, eble negranda, sed ghi sekvos.
Pensu: ankorau kelkafoje mi faros la ekzercon kaj la
sufero estos tute malaperinta, char post chiu ekzerco
mi pli bone fartas.
Aldone. Jen chi tie vi
havas bonan metodon de fama kuracisto, kiu per
sugesto elkuracis multajn, tiel nomatajn,
nekuraceblajn malsanulojn. Jen resumo de la metodo de
E. Coue: Chiumatene vekighinte kaj chuvespere
kushiginte sin oni fermu la okulojn kaj ne penante
fiksi sian atenton al tio, kion oni diras, elparolu
per la lipoj, en sufiche alta vocho (por audi sian
parolon) kaj kalkulante sur shnuro kun dudek nodoj,
la sekvantan frazon: "Chiutage chiurilate mi
progresas pli kaj pli". La vorto chiurilate
rilatas al chio kaj oni ne bezonas apartajn
sugestojn.
Faru tiun sugeston
tiom simple, kiom infane kaj automate, kiom estas
eble do sen ia penado. Unuvorte, ripetu la formulon
per la tono uzata por diri litaniojn. Uzu dum la tuta
vivo tiun metodon, kiu estas samtempe profilakta kaj
kuraca.
Provu apliki la
metodon de E. Coue, char li asertas pri ghia
boneflkeco che multaj (preskau chiuj) homoj. Kredo
faras miraklojn — utiligu tion helpante al la
korpo.
Memoru ke neniun el la
ekzercoj chi tie menciitaj vi sukcesos bone fari por
la unua, dua au tria fojo. Sisteme ekzercante, dum la
kurado de la tempo, vi povos atingi bonegajn
rezultojn kaj precipe tiam vi taksos la laboron
dedichitan al la ekzercoj.
Ekzercu kaj ne rezignu
- tiun laboron vi bezonas.
5. Nutrado de
si mein
La manghita nutrajho
senpere influas sanon de la homo (fizikan kaj
psikan), tial gravas observi principojn koncerne al
nutrajhspecoj kaj nutrometodo.
Plej rekomendindaj
nutrajhoj estas: fruktoj de kreskajhoj (en vasta
signifo, do ankau grajnoj, semoj ktp.), kreskajhoj au
partoj de ili, lakto kaj ankau produktajhoj el ghi.
Nerekomendindaj nutrajhoj enhavas: viandajhon,
sukeron au produktajhojn el ili.
Atentante la nutradon
oni devas esti modera kaj antau chio diversigi siajn
manghajhojn. Tamen ne devigu vin ne manghi ion, char
kun la spiritevoluo via gusto mem kondukos vin al
sanfavoraj manghajhoj.
Jen plej gravaj
konsiloj, kiel manghi.
Dum la manghado
koncentrighu por kiom eble plej preciza machado de la
nutrajho - la machado estas gravega etapo dum la
digesto de la nutrajhoj.
Dum la manghado ne
trinku por ne moligi la manghajhojn kaj samtempe ne
perturbi la nutran procezon de miksigho inter la
nutrajho kaj la salivo. La procezo estas nepra, por
ke la organismo bone digestu kaj asimilu la nutrajn
substancojn. Ne parolu kaj ne rapidu dum la manghado
(tiukaze pli bone estas ne manghi), manghu en
relativa silento kaj trankvilo, chiam je difinita
horo, kiun ne shanghu (chu vi memoras pri la ritmado
de via vivo?).
La sekvado de la
principoj tre bone influos vian sanon, char la
asimilado de la nutraj substancoj kaj la funkciado de
la digestaj procezoj pli korektighos. Krome
regulighos via bezono manghi kaj via maso pli
ghustighos, tion vi meni povos rimarki post kelkaj
semajnoj.
VI.
KELKAJ PENSOJ POR MEDITADOJ
Tio estas la sufero
por la homo, kio la sunradioj por la kreskajho —
kiam estas tro multe da ili au tro malmulte, tiam ne
aperas la floro, tamen diversaj kreskajhoj malegale
bezonas la sunradiojn.
Konsilojn vi povas
ricevi, sed plej bone helpi al vi povas nur vi mem.
La konscienco estas
tio por la homo, kio estas la reflektoroj por la auto
en la nokto.
Heleco kaj malheleco
— chu estas ankorau io tiom tre kontraua? Jes,
sagheco kaj stulteco.
Unue la amo estas
fajrero, poste flameto kaj fine ghi farighas fajrego,
kiu chirkaue chiujn same varmigas.
Tiaj estas la
vizaghsulkoj, tiaj la movoj kaj kondutoj, kiaj estas
la pensaro konservata en la imago.
La malbono havas
avantaghon - oni ne povas ghin neniigi per malbono,
sed nur per bono. Same kiel la ardon oni ne estingas
per fajro nur per akvo.
Vivi signifas strebi,
strebi signifas kulturi sin, kulturi sin signifas
perfektighi - jen vojo por la homo.
La prudento kaj sentoj
ofte kontraue staras, kontroli sin signifas, tiun
unuan super tiun duan starigi.
Tuj pritaksi ofte
signifas erari.
Ne ekzistas malfavora
sorto, ne ekzistas malbonaj cirkonstancoj, estas
nekomprenebleco do manko de sagho.
La kauzo de la peko
estas nescio — jen sekvas simpla konkludo: lerni
por ne peki.
Inter homoj oni vidas
la saghulon plej malmulte paroli kaj plej multe auskulti.
Amo kreas saghecon kaj
tute inverse, sagheco kreas amon.
LASTAJ
VORTOJ POR LA VOJO
Kara leganto, vi
preskau finlegis la laborajhon, kiu estas nenio alia
ol (mi ankorau foje tion substrekas) unu el
vidpunktoj de la afero pri memperfektigado fare de la
homo. Mi opinias ke plej bonaj metodoj por chiuflanka
evoluigo de la homo komencighas per memperfektigado
de la homa karaktero. Ghuste la perfektigado de la
karaktero estas tio, de kio oni devus komenci sian
vojon al la plena perfekteco. La perfektigado faras
egajn shanghojn en la homa psiko, en la maniero
konsideri la mondon, en la mondrigardo. Tio evoluigas
la homon chiurilate.
Ne nur en la psiko
farighas shanghoj, ankau en la fizika korpo (kiu kun
la psiko estas nedisigeble ligita) ili sekvas. Danke
al la perfektigado de la karaktero la shanghoj estas
pozitivaj, multfoje ili helpas al ni vivi kaj fari la
vivon pli senchava.
Tamen oni substrekas
ke en la tuta procezo de la memperfektigado, oni ne
batalu kontrau sin mem. La batalo kauzas viktimojn,
do, se vi batalos kontrau vin mem, la viktimoj povas
veni nur el vi mem. Kial vi estu perdonta tion, kion
vi eble pozitive estus utiligonta.
La batalon konsistigas
asketa vivado kaj chiuj rigoraj metodoj kaj
principoj, kiujn vi trudas al vi. Ne trudu ion al vi,
ne uzu perforton kontrau vin kaj preferu konduti
konsidereme, kun amo kaj persisto. Ghuste la persisto
estas tio, kio ebligas atingi atendatajn rezultojn.
Dum via tuta
memperfektigado uzu moderajn metodojn, ne trudu al vi
rigorajn principojn, sed satntempe ne tio indulgu al
vi. Nenion perforte, por chio venas ghusta tempo.
Ofte oni povas audi,
ke por la memperfektigado iu ne povas trovi tempon
pro tro multe da okupoj. Mi preterlasas tion, ke
apartan tempon oni povas trovi dum la semajno kaj pli
multe ol ni ghenerale imagas - sufichas bone priplani
kaj organizi por si la okupojn. Temas pri tio ke
perfektigi sin oni povas chiutempe, chie kaj en chiuj
cirkonstancoj. Por la memperfektigado ne estas
postulate aparta tempo precipe se temas pri
perfektigado de la karaktero. En chi tiu procedo oni
devas kunvivi kun la homoj en diversaj situacioj,
char ghuste tiam la vivo kreas cirkonstancojn, en
kiuj ni perfektigu nin ofte lau la proverbo "en
fajro shtalo hardighas". Fakte en tiu proceso
estas utiligi momentojn de silento, trankvilo kaj
koncentrigho, por kiuj oni devas dedichi iom da
tempo. Tiuj momentoj estas bezonataj kaj por ili chiu
povas trovi tempon se nur volas.
Vi povas demandi - kie
kaj kiam oni rompas la principon?
Kiam vi konscie faris
ion, kion vi konsideras malbona (char kontrau vian
principon), tiam vi rompis la principon - alidire, vi
pekis. Anstatau tio, kiam vi tute nekonscie faris
ion, kion vi taksas malbona, tiam konsideru, ke vi ne
pekis. Oni pekas nur konscie, ne ekzistas senkonscie
farita peko. Krome vi tushas (rompas) principon, kiam
vi inklinigas iun al tio, kion vi opinias malbona, au
vi intencas iun inklinigi. Tamen memoru, kiam vi
konscie au nekonscie estas farinta al iu ajn
malbonon, chiam rekompencu ghin, se ekzistas por tiu
eblo.
Kara leganto, se vi
decidos suriri vojon de konscia memevoluigo kaj
dedichas vin al tiu plej malfacila laboro, sciu, ke
vi estos unu el tiuj nemultaj, kiuj estas farintaj
tion. Sed sciu, ke la vojo estas malfacila kaj longa,
do vi multfoje falos, sed ne zorgu pri tio kaj ne
rezignu, char la faloj ne gravas, se vi post chiu el
ili ekstaros kaj iros plu.
Via laboro donos al vi
grandan profiton malgrau tio, ke vin ofte proksimuloj
ne komprenos au ech lasos. Tamen iru kaj perfektigu
vin, por ke vi poste, estontece, povu helpi al la
aliaj, fari la samon. Irante ne rigardu profitojn,
laudojn, honorojn, char ili ne helpos al vi, sed
povos nur gheni.
Fervore vin
perfektigu.
Sciu, post la tralego,
ke mi skribis chi tie ne chion, kio koncernas
perfektigadon de la karaktero, mi nur atentigis vin
pri kelkaj gravaj aferoj. En via plua kondutado la
konscienco gvidu vin tiel, ke vi ne restu en kadro de
la scio el chi tiu libro — pli evoluigu vin. Kiel
pashi plu — akirinte la nivelon skizititan en la
libro, au ech pli frue, tion vi mem trovos.
Memoru, ke vi profitos
preskau nenion pro nura tralego de la libro, se vi ne
pripensados la aferojn, kiujn ghi tushas. La libro
estu instigo por vi, char esence nenio alia ghi
estas.
Post la tralego vi
eble konstatos, ke tio estas neatingebla,
nerealigebla. Se vi pensos tiel, estu certa ke tiel
okazos. Ghis vi ekkredos pri realeco de la vojo, vi
ne iros sur ghi.
Estas vero ke ankorau
ege malproksime trovighas tiu perfektigado, kiun
skizas la libro. Tio tamen ne estas kauzo konsideri
nereala atingi la evolunivelon. Ghi vere estas antau
vi kaj pli au malpli frue vi povos ghin atingi, se vi
tion fari volon. Estu certa - kiu iras, tiu ne
staras.
Eble multajn el la
principoj vi opinios ekstremo au troigo - ili ne
estas tio. La homaro ankorau ne maturighis por voli
plene kompreni ilin, sed ekzistas unuopuloj por kiuj
la principoj jam ne sufichas. Ju pli perfekta vi
estos des pli bone vi tion komprenos.
Estas aferoj de
spiritevoluo pri kiuj mi ne skribis. Kiam vi estos
trovinta ion bona kaj bezonata - faru tion, chiam lau
la konsciencvocho.
Ne traktu tiun chi
libron perfekta, deviga por konscia memevoluigo au
valida por chiuj. Traktu ghin kiel montrilon tute
neutralan.
Estas plej grave, ke
vi volu — tion mi deziras al vi — volu iri, iru
kaj vi atingos la celon.
Dio benu kaj konduku
vin!
TABELO
DE ENHAVO
Senco de la
libro
I. Antau ol vi komencos
II. Principoj:
1. Ne mortigu
2. Ne shtelu
3. Ne mensogu
4. Ne fieru
5. Ne subighu al bremsa sento
6. Amu chiujn estajhojn
7. Kontrolu vin mem
a) Agokontrolo
b) Parolkontrolo
c) Penskontrolo
ch) Senskontrolo
d) Emocikontrolo
e) Sentokontrolo
8. Vivu modere
9. Estu persista kaj pacienca
10. Perfektigu vin mem
III. Senighado je la malvirtoj kaj akirado de
virtoj de la karaktero
IV. Alia rigardo al la mondo
V. Kelkaj praktikaj konsiloj
Savasano
Meditado
Sugesto
Memkuracado
Nutrado de si mem
VI. Kelkaj pensoj por meditadoj
VII. Lastaj vortoj por la vojo