POSTPAROLO
            Tiu chi dokumenta dramo, verkita de
            Julian Modest, pri la lastaj jaroj el la vivo de
            Lidia Zamenhof, estas bildigo de unu el la pluraj
            terurajhoj, kiuj okazis dise en Europo dum la dua
            mondmilito fare de la fashisma invado.
            La verkisto kun sugestia forto
            donas la vortojn en la bushojn de la rolantoj, ni
            vere sentas iliajn suferojn, senpovon kaj ni sentas,
            ke konsciante pri sia senkulpeco ili devas barakti
            inter la espero kaj la senespereco pri la transvivo.
            Ili volas savi unu la alian, dum la malsatmizero ili
            volas transdoni la solan havatan terpomon al la
            aliaj. Ili kredas, ke Esperanto estas lingvo, kiu
            kunligas la homojn, tamen kiam en la loghejo de alia
            judo la Hauptsturmfuhrer Adler kontrolis la
            legitimilojn de la parencoj, chiuj neadis la scipovon
            de Esperanto, ech se iu konfesis tion, la aliaj tuj
            replikas, ke tio ne estas vero, por savi la vivon de
            la alia. Ili chiuj scias, ke lau la germanoj la
            artefarita lingvo de la juda pola doktoro Zamenhof
            volas unuigi la judaron por komerci kaj regi la
            popolojn.
            Lidia, la filino de Zamenhof, kiu
            fiere konfesas la instruadon de Esperanto brave
            eltenis che sia konvinkigho, kaj, kvankam shi havis
            eblecon por sin savi, tamen shi ghis la lasta minuto
            persistis che sia parencaro.
            Nuntempe ankau milionoj da homoj
            vivas en la mondo, kie la malsatantaj patrinoj tenas
            en siaj brakoj la skeletajn infanojn, au ghuste sin
            kashas de antau la armiloj de la persekutantoj,
            atendante la liberecon. En la nuna tempo la homoj
            chiam pli forte sopiras pri tio, ke la homoj, la
            popoloj ne timu, ili ne estu malamiko unu al la alia,
            sed estu fido inte la popoloj.
            La nuna jarcento estas duflanka,
            unu parto montras miraklon pri la teknika evoluo kaj
            la alia flanko estas tuta terurajho kaj ciniko.
            Dum nia nuna vivo homo kauzas
            suferon, doloron al la alia homo sekve de tio la homo
            povas chesigi tiun timon, pere de forta pacvolo kaj
            paca kunlaboro!
            
                D-ro Imre Pethes