ENKONDUKO
La poemo
"Lumo de Orienta Europo" naskighis el la
percepto de la komuna sorto, kiu unuigas la popolojn
de la orienta parto de nia kontinento, kiom ajn
malsamaj ili estas lau siaj deveno, lingvo,
temperamento kaj kutimoj. La historio plurfoje donis
al ni dolorajn lecionojn, kiam ni penis vivi chiu
aparte, fermante la okulojn por la zorgoj de la
najbaro. Jam venis tempo por cherpi saghon el tiuj
lecionoj. Chu ne chi tiu rekono gvidis la popolojn de
Orienta Europo che la elekto favore al la nova,
socialisma evoluvojo post la rulighado de la du
sangaj militoj de nia jarcento tra iliaj hejmlokoj ?
Povas okazi,
ke leganto de chi tiu libro, ne tre bone konanta la
historion de la orient-europaj popoloj en la lastaj
jardekoj, havas malfacilajhojn por kompreni iujn
detalojn, char krom la ghenerale konataj historiaj
eventoj en la poemo respegulighas ankau kelkaj
suflche konkretaj cirkonstancoj. Mi volonte uzas la
eblecon por proponi mian helpon al malproksima
leganto, kiun mia verko pere de Esperanto nun
atingas. Al mi shajnas, ke antau chio tio estas
necesa pri la lokoj koncernantaj la estonajn
cirkonstancojn, kiujn multaj legantoj de la poemo ne
povas sufiche bone koni — pri mia malgranda popolo
kaj ghia farto oni scias en la mondo malmulte.
En la
chapitro "Krucho kun papavofloroj" temas
pri la servisto de Saarde Mart, la polo Jan, kaj pri
novbienuloj. La afero estas tia, ke en Estonio de la
tridekaj jaroj, la tiutempa malgranda burgha
respubliko, kie senlaboreco estis ordinara afero,
same ordinaraj estis ankau kamplaboristoj, venintaj
por serchi laboron el Pollando, kie senlaboreco estis
ech pli granda. Tio estis la plej malmultekosta
laborforto, kiun bonhavaj terposedantoj volonte uzis,
per tio malaltigante ankau la salajrojn de la lokaj
estonaj kamplaboristoj.
Post la
revolucio en junio 1940, kiam Estonio farighis
socialisma respubliko, en la estona vilagho okazis
agrara reformo, per kiu oni donis teron al multaj
miloj da etbienuloj kaj senteruloj, kiuj ghis tiam
devis farmi teron au serchi laboron che
grandbienuloj. Oni eknomis ilin
"novbienuloj", kiu vorto naskighis en la
estona lingvo kune kun la agrara reformo.
Tragika
farighis la sorto de multaj novbienuloj. Post malpli
ol unu jaro komencighis agreso de la hitlera Germanio
kontrau Sovet-Unio kaj Estonio estis okupata de
fashista armeo. Uzante la militan situacion kaj
reghimshanghon la eksproprigitaj terposedantoj
komencis sangan venghadon, formis armitajn bandojn
kaj senjughe venghis al la novbienuloj; lau la logiko
de la historio ili farighis fidelaj lakeoj de la
okupantoj. El tiuj tagoj en la estonaj arbaroj kaj
pashtejoj restis miloj da sennomaj tomboj. Post la
frakaso de la fashista militmashino tiuj
kunlaborintoj de la okupantoj fughis kun siaj
mastroj, por savi sin de justa rekompenco, el Orienta
Europo malproksimen, en okcidenton.
La ideo de
la poemo "Lumo de Orienta Europo" konsistas
en senkondicha rekono de la neceso pri internacia
interkomprenado kaj kunlaboro. Pro tio ne estas
hazarda la turnigho al Esperanto-motivo kaj L. L.
Zamenhof en la poemo. Mi estas tute certa, ke la ideo
krei lingvon por universala interkomunikado devis
naskighi ghuste en Orienta Europo. Kial — tion
argumentas jam la poemo mem.
Al mi kiel
al la autoro estas speciale agrable konstati, ke
ghuste chi tiu mia verko trovas en tiu chi eldono la
vojon en la Esperantan mondon, kie mankas baroj kaj
limbarieroj sur la interkomunikada vojo de la homoj
el malsamaj popoloj kaj rasoj.
Vladimir Beekman
1 2
3
4
pri
la autoro