ENKONDUKO
La romano "Noktaj
aviadistoj" aperis unuafoje en la estona lingvo
en la jaro 1975 kaj dum kelkaj sekvintaj jaroj ghi
estis tradukita en kelkajn lingvojn de Europo. Nun la
preskvanto de "Noktaj aviadistoj"
proksimighas jam al tri kvaronoj de miliono, kio ne
estas malmulte por libro verkita en la lingvo de iu
malgranda popolo.
Kio kauzas tion? Fare
de mi estus ekstreme aplombe, se mi skribus tiun
interesighon de la legantaro al la konto de arta
kvalito de la romano. Oni verkas multajn bonajn
librojn en chiuj lingvoj de la mondo, sed tute ne
chiuj kapablas en la densighanta inundo de informoj
trovi sian leganton. Por kapti atenton la libro devas
diri al la nuntempa leganto, saturita de konoj kaj
sensaciaj famoj, ion tre novecan au tre gravan. Nur
tiam, kiam tio sukcesas, oni povas esperi, ke la
leganto bonvolas profundighi en la verkon kaj ghui
ties estetikan shargon.
Mi ne opinias, ke che
"Noktaj aviadistoj" la leganton katenus
chefe ghia neordinara intrigo, kvankam che la unua
konatigho kun la romano ghuste tio povus lin
interesigi. Sed en nia tempo en la literaturo certe
trovighas ankau multaj autoroj pli ingheniaj ol mi.
Krome, interesa enhavo estas unuavice alte taksata
che mensostrecha literaturo, al kiu speco chi tiu
verko ne apartenas. Evidente gravas tamen io alia.
Lastajn jardekojn ni
vivis en nia daure malvastighanta mondo en la
kondichoj, kie super la kapo pendas militodanghero,
senchesa apokalipsa minaco. Fojfoje ni penas forgesi
ghin pro la chiutagaj zorgoj, fojfoje chi tiu
subpremita timo ekaperas kiel profunda streso. Sed de
tiu chi sento de danghero ni liberighos definitive
neniam, simple ni kutimigis nin daurigi la vivon kun
ghi. "Noktaj aviadistoj" donas al nia tiu
chi komuna timo certan formon, helpas konsciigi ghin.
Che tio gravas noti,
ke la mensopremega militodanghero devenas ne nur de
la senrespondecaj politikistoj au potenculoj. La
politikistoj kaj potenculoj oftfoje intershanghighis,
sed la apokalipsa minaco en la formo de nuklea milito
daure pendas super niaj kapoj. Ties radikoj estas pli
profunde, ili plektighis en la homa karaktero tiel,
ke ofte ni mem havas malfacilajhojn por ghin rekoni.
Eble tiu chi fakto estas ech la chefa, kion povas
diri al ni la nekutima sorto de kapitano Berg kaj
liaj kunuloj — la sorto de noktaj aviadistoj. Ili
estas homoj, kiuj — tiritaj en la militon —
restas en la milito ghis sia lasta horo. Au,
rigardataj de alia flanko, la milito pluvivas en ili
ankau post la milito.
Mi volis en mia romano
paroli ankorau pri unu afero — pri nia granda
indiferenteco. Zorgadi pri io, respondeci pri io
shajnas al ni ofte shargho superanta nian forton. Chu
ni ne preferas ofte fermi la okulojn antau realo por
ne esti ghenataj, por devigi nin al decidoj kaj
agado? Ankau tiam, kiam en nian chambron, ne sciate
de kie, kvazau el sennuba chielo falis bombo. Se ghi
ne konsideras nin persone, ni pretas rapide meti
plastron sur la truon kaj daurigi la vivon kun mieno,
kvazau nenio okazis. Ech momenton ne pensante, kien
tia agadmaniero kondukos nin morgau. Chu vere ni
alkutimighis vivi jam en la ombro de pereo, tion ne
rimarkante ?
Skrupulaj legantoj
kelkfoje demandis min, chu io simila al la
priskribito en la romano ankau okazis en Europo? Chu
tio entute estas imagebla? Volonte mi restus shulda
respondon. Tion respondu fantazio de la leganto. Mi
ja ne indikas geografiajn koordinatojn de tiu izola
insulo, de kie startas kapitano Berg kun sia viraro
kaj la lasta bombo en la aviadilo. Mi ech ne diras,
chu la insulo lokighas en oriento au okcidento de la
meridiano de Nordo. Sed la arktaj maroj estas
senlimaj, en iliaj vastajhoj troveblas multaj
surprizoj.
"Noktaj
aviadistoj" estis jam verkita, kiam sur
Filipinoj el ghangalo elvenis unu el la lastaj
vastekonataj japanaj fanatikaj posttempaj militistoj
de la Dua mondmilito, leutenanto Onoda. Ankau li
daurigis tridek jarojn sian personan militon, ne
kapablinta tion fini. Necesis tuta vivo por tio, ke
li finfine fordonu, kiel signon de kapitulaco, sian
en la trivita ledkovrita ingo glavon. Chu post tio ne
estas sensencajho demandi, kio estas, rilate la
homon, imagebla kaj kio ne?
Mi estas kontentega
pri tio, ke la romano aperas nun ankau en Esperanto.
Kiam mi ghin verkis mi havis la deziron, ke la libro
estu samtiel universala, samtiel komprenebla chie en
la mondo, kiel estas Esperanto. Tiucele ghi devas
esti legebla por laueble multaj homoj — kaj chi tiu
traduko estas ankorau unu vojo al la dezirita celo.
Vladimir
Beekman