Claude Piron *

MI KREDAS JE LA BONO.  MI KREDAS JE ESPERANTO

 Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne
simetrias kun Malbono, sed ege superas ghin. Malbone konstruita domo
disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, ech plej teruraj, de
naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se
oni komparas ghin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikighi, estas klare,
ke ghi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la
konkretighoj de la Bono.

  Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikigho: burokrata, ghangala kaj
demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizajhoj,
kiel UNo ** au la Europa Unuigho. Kiel chiuj burokrataj sistemoj, ghi uzas
gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj
rezultoj. Kaj chion chi pagas la impostpaganto.

 La ghangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo,
unu nacio au grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj
kvalitoj de la koncernaj lingvo au kulturo, sed sole pro politikaj,
ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de
lingva komunikigho kontentiga por chiuj. Tia estis la sistemo komunikighi
per la franca en la dek-naua jarcento, tia estas la internacia uzo de la
angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo,
havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo dangherajn
fush-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de
tia lingva sintrudemo.

 Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ghangala mankas unu el la chefaj
ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj.
Mankas al ili chefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika
komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj,
sento pri homa digneco kaj pri la rajto de chiu renkonti iun, kiu auskultos
kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikighi.

 La tria sistemo estas la demokratia. Ghi nomighas Esperanto. Kiel chio
demokratia, ghi havas multajn mankojn, multajn malperfektajhojn. Sed ghi,
tamen, estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej
kontentiga sistemo. Unuvorte, ghi estas bona. Ghi naskighis el la boneco de
unu homo. Ghi naskighis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al
justeco kaj homa digneco. Jes, ghi estas bona. Kaj tial ghi supervivos la
aliajn.

 Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol
la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ghi solvos multe pli
da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ghenerale imagate, ech
inter ni. Mi kredas, ke ghi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne
konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.

Claude Piron. Kial kaj kiel lerni Esperanton.
- Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24.
Mallongigita kaj rearanghita.

 * Claude Piron /Klod Piron'/ (1931-    ). Esperantistighis en 1945.
Belgo, loghanta en Svislando. Psihhologo, tradukisto. Estis membro de la
Akademio de Esperanto. Honora membro de Universala Esperanto-Asocio (vidu la
komenton 16 en la leciono 5). Majstro de verkado en parola Esperanto. Libro
pri Esperanto "La bona lingvo". Poezia libro "Malmalice". Fantazia romano
"Tien". Sub pseudonimo Johan Valano eldonigis facilajn librojn por novaj
esperantistoj kaj serion de distraj krimromanoj: "Chu vi kuiras chine?",
"Chu li bremsis sufiche?", "Chu li venis trakosme?", "Chu ni kunvenis
vane?"; ankau la novelaron "Chu rakonti novele?". Li publikigis en la
franca 334-paghan studon pri la mondaj lingvaj komunik-problemoj, en kiu
Esperanto estas detale pritraktita.


 ** UNo -- mallongigo de la nomo de la Organizajho de Unuighintaj Nacioj
(au Unuighinta Naciaro).

Boris Kolker
Vojagho en Esperanto-lando.
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
LECIONO 3