LA GENIO DE ZAMENHOF: EFEKTA LINGVO

de Vilho Setala (Finnlando)
cherpita el Memorlibro pri la Zamenhof-jaro

Pri efekto en la senfigura senco de la vorto ni kutimas paroli nur en tekniko, pensante pri la efiko ricevita kompare kun la energio uzita. Ghis niaj tagoj neniu pensis pri tio, ke ankau lingvo estas instrumento de homa agado, pri kies efekto oni povas paroli.

Chio, kion ni konas pri la estigho de Esperanto montras, ke D-ro Zamenhof pli sekvis intuicion ol teoriajn rezonadojn kaj konkludojn. Intuicie ankau la lernanto de Esperanto estas ravata per la genia konstrukcio de la lingvo kaj ghuas pri la rapida progreso, kiun li faras iom post iom ekposedante ghian sistemon de esprimado.

Same intuicie prijughas la pedagogoj la lernadon de lingvoj. Antau nelonge okazis en Stockholm konferenco de la instruistoj de modernaj lingvoj, kie la centra problemo estis la instruado de la angla lingvo. Instrua konsilanto Birger Thoren menciis en sia referato, ke la kompreno de ordinara angla teksto (sen fakaj terminoj) postulas minimume konon de 10.000 vortoj (el la 25.000 plej ordinaraj); el tiuj la svedaj abiturientoj tamen konas nur 7000, kaj ech el tiuj nur 3000 aktive, dum la resto, 4000, estas konataj nur pasive, tio estas per la helpo de kunteksto. En la kadro de la nuna instrua plano oni tamen ne povas pligrandigi la kvanton de lecionoj por la angla lingvo, pro kio estus gravege koncentri la instruon al la vere kerna vortaro.

En la citita informo estas pluraj neprecizaj detaloj. Antau chio ne estas precizigita, kion signifas "kompreno". Ech en "ordinara" teksto kelkfoje - estu tre malofte - aperas vorto kiu ne apartenas al la 25.000 "plej ordinaraj" vortoj, kaj la sola bazo por la prijugho de la grado de kompreno estas studo de la kvoto de nekonataj vortoj renkontataj en hazarde elektita, sufiche ampleksa teksto. Tio signifas statistikan studon de la lingvo, kiu ja donas ne absolutajn sed probablajn rezultojn, sed tamen multe pli ekzaktajn ol nura intuicia prijugho.

Mi ne intencas enprofundighi en la detalan studon, pri kiu mi povas aludi al mia studo en "Esperantologio", I.1. (1949). Sed ni faru komparon inter la angla kaj esperanta lingvoj sur la bazo de rezultoj deriveblaj per la vortstatistiko. Por tiu celo mi donas tabelon jenan:

Resto de
nekonataj vortoj
en ordinara teksto
Lernitaj vortoj

Angla Esperanto

16% 1400 550
10% 2350 790
7% 3000 965
3,2% 4700 1400
1,0% 7000 2000
0,25% 10000 2800
0,15% ? 3000

La ekzemplaj ciferoj estas elektitaj parte por povi kompari ne nur saman kvoton de kompreno, sed ankau la efekton che kono de sama vorttrezoro. La supre citita plej granda nekompreno (16%) signifas ja tute nekontentigan staton de kompreno: la legado de verko, kie chiu sesa vorto devas esti serchata el vortaro, estas tro peza kaj malkuraghiga ech por lernanto. Sed aliparte, montrighis, ke che tiel malgranda lingvoscio, se la konataj vortoj vere estas elektitaj el la plej ofte bezonataj, donas la eblecon interkomprenighi en simplaj, chiutagaj temoj. Ghuste chi tie la bezona vorttrezoro angla kaj esperanta ne estas strikte kompareblaj, char lau la esploroj de Thorndike jam la 850 plej oftaj anglaj vortoj havas sume pli ol 21.000 sencojn, dum la 550 bazaj vortoj de Esperanto estas praktike po unusencaj. Des pli okulfrapa estas la konstato, ke jam tiu vortnombro, 1400, kiu en angla lingvo sub certaj kondichoj donas la eblecon al apenau kontentiga chiutaga babilado, en Esperanto sufichas por facila legado de ordinara teksto (3,2% da nekonataj vortoj, el kiuj la plej multaj estas t.n. internaciaj kulturvortoj).

Se ni nun revenas al la referato de Thoren, la svedaj abiturientoj (vershajne tiuj, kiuj bone progresis en la studo de angla lingvo) aktive posedas 3000 vortojn kaj kapablas lau la kunteksto diveni la sencon de pliaj 4000. Per tio ili atingas tion, ke la mankanta kompreno restas che 7%, rezulto, kiu en Esperanto estas ricevebla per la kono de malpli ol mil vortoj. Se ni kuraghas supozi, ke la plej intelektaj lernantoj pli-malpli posedas la 10.000 vortojn, kun ili povas en Esperanto konkuri lernanto, kiu konas 2800 vortojn. La rezulto, nekomprenata resto de 0,25% (2-3 vortoj el mil tekstvortoj), fakte jam signifas posedon de la lingvo. Sed se oni en la lernejo povas atingi la aktivan konon de 3000 anglaj vortoj apud la enkapigo de ghia gramatiko (12424 formoj lau Thorndike) kaj vasta kolekto de fiksaj dirmanieroj, kiom pli certe oni atingus la aktivan posedon de 2800 esperantaj radikvortoj, apud ghia simpla gramatiko kaj vortfarado, sen la fiksaj frazkonstruoj.

Ne estas necese en chi tiu okazo studi la rimedojn, per kiuj la efekto de Esperanto estas atingita. Sufichas al ni konstati, ke ghi estas, baze de la vortaro sole, kelkdekoble pli granda ol la efekto de angla lingvo, kiu tamen ghenerale estas konsiderata unu el la plej facilaj el la historie evoluintaj lingvoj .

La fakto, ke Zamenhof atingis tian rezultaton surbaze de intuicio, klare pruvas la genion de lia spirito.