Монокристаллические солнечные панели — Солнечных панелей! Отличные цены! Всё в наличии (a.eco)

L.ZAMENHOF

Projekto de fundamentaj principoj
por la neutrale-homa religio (1914)

(Privata propono nedeviga por la homaranismo)

Per la nomo "Dio" mi nomas tiun plej altan, por mi ne kompreneblan Forton,
kiu regas la mondon materian kaj moralan; sed la esencon de tiu Forto mi
havas la rajton prezenti al mi tiel, kiel diktas al mi mia prudento kaj
koro. Neniam mi devas malami, ofendi, premi au moki iun pro tio, ke lia kredo
pri Dio estas alia, ol mia.

Mi konscias, ke la veraj ordonoj de Dio kushas en la koro de chiu homo sub
la formo de konscienco, kaj ke la chefa, por chiuj homoj deviga, principo de
tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi volus, ke aliuloj agu kun
vi; chion alian en la religio mi rigardas nur kiel komentariojn, kiujn
miksite kun fantaziaj legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj
de la homaro, au kiel morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti
en la vivon difinitan programon, kaj kies plenumado au ne-plenumado dependas
de mia deziro.

Char la vocho de la konscienco estas bone audebla nur tiam, kiam oni ghin
ekzercas, tial mi konscias, ke estas dezirinde, ke en mia loghloko ekzistu
templo neutralista, kien chiuj dezirantoj sen ia devigo povus periode
kunveni, por tie ekzerci sian konsciencon, klarigi al si diversajn ghiajn
dubojn, eduki la koron kaj konsciencon de siaj infanoj, solenigi la plej
gravajn momentojn de sia vivo kaj serchi konsolon por sia koro, se io ghin
turmentas...

Mi konscias, ke la religio neniam devas esti ligata kun genta aparteco au
kun egoiste-gentaj idealoj, kaj ke templo, dedichita al Dio, devas kiom eble
enhavi en si nenion, kio donus al ghi ian speciale gentan karakteron.