CHAPITRO II

INFANO EN BJALISTOKO

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen la tri chefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio. Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27-an de januaro 1837 en Tikocin, che la landlimo inter la pola kaj litva landoj, tiam regataj de la rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en la najbara urbo Bjalistoko, kaj edzighis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericha la paro.

La 15-an de decembro 1859 naskighis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ghojo granda, sed zorgo peza. Baldau la patro akceptis oficialan postenon: che la mezaj shtatlernejoj li farighis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloghis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon che la Veterinara Instituto kaj en reala gimnazio.

Grandighis la infanaro kaj estis nesuficha la salajro. La hejmo devis malfermighi al dek kvin ghis dudek pensionanoj. Ech tio ne tre helpis. Baldau la gefiletoj vidis, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajhoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li chiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rughan krajonon en la mano, tralegadis jhurnalon post jhurnalo.

Tiun plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taugis lau lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per chiutaga senripoza penado la gepatroj sukcesis havigi al siaj infanoj plenan edukon en la gimnazio kaj universitato. Tri farighis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Sagha kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome plej fidelan akuratecon al la devo chiutaga.

Dolchan anghelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj chiel modesta, shi tutkore sin donis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la sagho kaj justeco de la edzo, shi tamen klopodis moligi liajn jughojn en okazo de puno. Kiam eliris el patra skribochambro malfelicha kulpuleto, li preskau chiam renkontis survoje, kvazau hazarde, la patrinon preta por lin ankau "severe" admoni, dum shi glatis lian kapeton kun larmoj en la okuloj. "Plej certe shia kispuno pli efikis ol la mano de la patro", skribis unu el la fratoj de Ludoviko multajn jarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmangho lau ordono patra, nevidebla anghelo-zorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de la familiestro, kaj chiam kompreneble nur hodiau por la lasta fojo". * Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, char lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazau plenaghulon. Sagha, modesta, pensema, studema, neniam lauta, kvankam obstineta, li chiam evitis suferigi iun ajn. En la klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. La instruistoj admiris lin. La amikoj nomis lin "barono", pro lia trankvila sinteno kaj ghentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis kiel infaneto, sed jam vigla kaj ghojema knabo li farighis, bonega aranghisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel chefon kaj animon de la amuzoj, lin chirkauis la gefratoj au kolegoj. Li plej shatis dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankau tre helpema konsilanto.

* El privata letero de Feliks Zamenhof.

De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj shin li adoris, kvazau dian anghelinon. Ofte malsanan, li shin flegis kun zorgemo kortushanta, kaj chiujn deziretojn shiajn li antauplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron plej karan. Shi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis lau shi neniu pli bona.

Kredeble prave. Kio staras super la amo patrina? Tra doloroj senshancela, komprenema kaj fidela, ghi sin donas, kaj donas ghis morto ... kaj poste ghi helpas ankorau.

Similaj amoj inter filo kaj patrino che multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris sian patrinon, kaj al shi tre multon shuldis. Same Zamenhof. Shi faris lin idealisto, kaj fidis lian grandecon kun espero konstanta. Pie shi gardis tiun flamon, kvazau lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino shi estis, kaj tial lin edukis, ke chiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antau Dio.

Sagha patro lin revokis al la realo for de la revoj. La knabo ja vidis la faktojn chirkau si en stratoj Bjalistokoaj:

Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj ... Al la vizaghoj jen celtrafas neghaj kugloj en pafado. Frapo sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo ... "Ne bleku, judachoj! hundoj!" krias la knaboj el kristana gento, kaj forkuras, mokante la nekonatan judan lingvon: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion priridas kaj aplaudas rusa leutenanto: "Formarshu de la trotuaro, vi, raso de shtelistoj! ..." kaj krachas la oficiro pro malshato.

Sur la vendoplaco movighas la popolamaso. Bruadas pashoj kaj paroloj en zumado lauta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj shaloj de virinoj el la kamparo litva, shafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, rughaj kolumoj, oraj agloj, arghentaj ornamajhoj ... Disputas la vendistinoj kun germana marchandulo. Alkuras homoj. Arighas videmuloj. Ghendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. La policanoj ne komprenas. "Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvache! chi tie estas rusa lando! ..." Protestas Polo el la amaso ... Kie? ... Jen la viro. Jam lin kaptas la ghendarmoj. Tremas la cheestantoj, ech nevole. Inter tranchaj bajonetoj li formarshas, arestita. Silentas la vilaghanoj. Per saluto chiuj Poloj honoras la martiron, sed la Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian chapon. "Jam li chesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en la okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

Kion scias tiuj homoj unuj pri la aliaj? Ke ankau ili havas koron, konas ghojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Ech penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo chiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de la gepatroj forpelighas el la hejmo pola junulino, se al Ruso shi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaghanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekigho? Lau Poloj "intrigo rusa", lau Rusoj "germana pagitajho". Ech ion pli neniu scias pro la lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontighas strangaj misterajhoj che la vespera babilado inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antau la juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidighas rugha makuleto sub ne legebla skribajho. Kiu povas kompreni la hebrean literachon? Terure ghi aspektas ... Ankau strangaj shajnis la rigardoj de la amaso juda sur shtuparo de la sinagogo. Chu la Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon lau kasha rito? Por ili la panisto kuiras kukojn misterajn ..." Tiel kuras la murmurado. Poste la bubo retrovighas, sed vastighis jam la famo kaj efikis en spiritoj.

Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistoko. Kion fari, por ke la homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.


<< >>