CHAPITRO X

VERKISTO

Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovighas ankau en la stilo Zamenhofa. Li ne estis hhemiisto, astronomo, matematikisto, au ech nur lingvisto, teorie diskutanta che komitato. Li estis verkisto. De la frua infaneco li montrighis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ghenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ghis tiam, kiam ghi fluis tute dolche. Li ghin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ghi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tirighis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ghian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon." * Iam Dante formis kvazau propran lingvon el diversaj dialektoj de la italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan elementon el dialektoj hindo-europo-amerikaj por esprimi grandan penson pri frateco homa. La laboro kaj altigho estis ja pli grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de la genio elspezighis en la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj au impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, senpretenda. Tamen ghi esprimas forte la sopiron de la homaro. Tamen ghi inspiris milojn.

* Esenco kaj estonteco de l’ ideo de lingvo internacia, 1899.

Kelkaj prozajhoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de la estonteco.

Aliaj homoj venos pli poste. Ili famigos Esperanton per verkoj jam pli richaj. Por ili chio estos preta. Tiel li esperis. Ankau pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon tradukante chefmajstrojn el diversaj landoj.

Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke homara lingvo valorigu tiun trezoron por chiuj popoloj.

Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto Hamlet de Shakespeare, Ifigenio de Goethe, Dandin de Moliere, La Rabistoj de Schiller, La Revizoro de Gogol. Lia bonega scio de la hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj. Per lia plumo ghi refarighis mirinda poemaro, kun ritmo de paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:

"Vantajho de vantajhoj, diris la Predikanto, vantajho de vantajhoj, chio estas vantajho. Kian profiton havas la homo de chiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Levighas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ghi rapidas, kaj tie ghi levighas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnighas, turnighas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento ... Estas tempo por naski, kaj tempo por morti ... Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ghemi, kaj tempo por salti ... Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" * Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de la momento, la vigleco, la forta bato de la esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.

* El La Predikanto, chapitroj 1-2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en La Revuo ( eldonita de Hachette en Parizo ) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel.

Ho kial ne fandighas homa korpo,
Ne disflugighas kiel polv’ en vento!

Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de la patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:

Spirito sankta au demon’ terura,
Chu el chielo au el la infero ...
Respondu ... Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj.
Kaj la cherkujo, kien mi trankvile
Vin metis, kial ghi malfermis nun
La pezan sian bushon de marmoro,
Por vin eljheti?

Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli richa per uzado de la interna forto disvolvigha. Post multjaroj tiuj tradukajhoj restos ankorau modeloj de lingvo charma, juna, vivipova. Preskau chiuj literaturoj en Europo centra komencighis per traduko de la Biblio. Tiu de Ulfilas restas la sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la germana. Sur la Slovaka flanko de la Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi tiun tekston kaj diversajn verkojn de chefmajstroj, kiel parton ja necesan de komenca fundamento.

De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ghi brulis tiu fajro kashita interne en lia modesta persono. Tie montrighis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:

"Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, shajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon - oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la dauro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion - shajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, chiuj kun ridego diskuras, kaj ech li mem, audante la ricevatajn de li sovaghajn sonojn, baldau komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidighis antau la fortepiano, fanfaronante ke li ludos pli bone ol chiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antau la publiko." *

* Esenco kaj estonteco, 1899 (Fundamenta Krestomatio).

La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto sentighas. Che li, la ripetoj shajnas ne sistemaj. Ili pezas, kiel fruktoj de la fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li shirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraudirojn jam antaue. Sed chiam ideo kontrau ideo, klarigo kontrau antaujugho, neniam homo kontrau homo. Tamen, ech tia nepersona batalemo en skribado lin timigis. Ghi ofendis lian noblan amemon kaj shajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de Homaranismo, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun chi noton memorigan al si mem: "Eviti chion agresivan!"

De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo sentema, delikata:

"Vi staras nun antau miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicha patrujo ..." *

Doloro, sed fido, kaj espero super chio. Denove la profeta vocho:

"Longe dauros ankorau malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ghi dauros. Venos iam la tempo, kiam la homoj chesos esti lupoj unuj kontrau aliaj ... Kune kaj interkonsente ili celados chiuj al unu vero, al unu felicho." * En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuragho, al obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la ritmo iom unutona, sed impresa:

* Parolado en Londona Guildhall, 1907.

Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
*

* El La Vojo.

Antau la apero de la Unua Libro, li verkis pri doloro kaj sopiro siaj: Mia Penso, Ho mia Kor’! Poste, lia penso jam fandighis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta signo de l’ espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj audighas per La Espero, nun fama tra la tuta mondo:

Ne al glavo sangon soifanta
Ghi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ghi promesas sanktan harmonion.

Tiel Zamenhof farighis la popola poeto de fervora homareto. Ankau tie li shatis forgesi tute sian personon kaj nur elvochi la internan penson de chiuj. Kuna sufero, kuna ghojo; chia sento ghenerala de la frata rondo inter homoj esperemaj, chio plej alta au profunda en komunaj spertoj, tio trovis che li esprimon plej sinceran:

Se longa sekeco au ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deshiras,
Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
Ni forton pli freshan akiras.

Tiun chi kanton, La Vojo, li verkis jam antau la Bulonja kongreso. Same Al la Fratoj ech pli frue.

Melankolie sonas ankorau multaj versoj, sed kiel en Shopena marsho, post malghoja malrapido, jen subite blovas vigla muzikajho kuraghe antauen:

Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ghin jam ne timigas la vento, nek staro.
Obstine ghi pashas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita.
*

* La Vojo. Fundamenta Krestomatio, 1903.

Che Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, shvelis koro sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en chiu verkajho revenas la vortoj "celo" kaj "obstino". Lau arta vidpunkto pli shatinda estas miaguste la Pregho sub la verda standardo, * kaj ech multe pli la prozajhoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro shajnas kredeble tro simpla, ech naiva. Same ankau aperas chiuj restajhoj el la komenca literaturo en la komuna lingvo de nacio naskighanta. Sed kiu komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora trezorajho. Jarcentojn poste, dikaj libroj publikighas por ilin laudi. Naiveco farighis charmo, simpleco, arto plej granda.

* Citita en chapitro VI.

Tiel estos eble pri versajhoj Zamenhofaj, char ili esprimis unuafoje, ne nur la fervoron de la Esperantistoj, sed la senton de la homaro vekighanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli poste; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, audis en profunda koro de la homaro la sopiron al hela lumo de frateco!


<< >>