Pri la nomoj de Zamenhof

   Дорогие читатели! Как Вы знаете, с именами Заменгофа царит небольшая неразбериха. Далеко не все знают, откуда взялись Лазари и Людвиги, не все скажут, каково было официальное имя Заменгофа. Кроме того, задавались ли Вы вопросом, откуда берёт происхождение его фамилия? Сейчас постараемся разобраться (с дидактическими целями - на эсперанто).
   Материал, представленный ниже - это результат компоновки двух статей, появившихся в своё время в журнале "Eventoj", выходившем в Венгрии. Если кто не знает, в сети лежит полный архив уже не выходящего - увы! - издания. Адрес - .
   Статья скомпилирована из следующих источников: "Kiel nomighis L. L. Zamenhof?" (Adolf Stanura, Eventoj n-ro 012, Augusto-1992), "Nomoj de Lazar Markovich Zamenhof" (Arpad Ratkai, Eventoj n-ro 020, Decembro-1992).

   
Ankoraufoje pri la nomoj de Zamenhof.
   Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, naskighis kiel judo en la okcidenta parto de la Rusa Imperio. Li mem konsekvence uzis la terminon "ruslanda hebreo". La judaro tie en la 19-a jarcento apartighis de la aliaj etnoj ne nur religie, sed ankau lingve: ili parolis la jidan lingvon. La jida - malgrau PIV - ne estas germana dialekto, sed tute memstara lingvo, ech pli malnova ol la germana.
   La jidajn tekstojn oni skribis per kvar alfabetoj. La elekton determinis la socioj, en kiuj oni vivis. Precipe la kulturo de germanoj, poloj, litovoj kaj rusoj influis la jidan kulturon, do, ili uzis gotajn, latinajn au cirilajn literojn. Krom tio - chefe por ekleziaj celoj - oni uzis ankau hebreajn literojn (*).
   Post tia enkonduko estas evidente, kial judo naskighinta en la tiama Rusio ricevis nomon en tri lingvoj, en la lingvo de la juda eklezio (la hebrea), en la lingvo de la etno (la jida), kaj en la oficiala, shtata lingvo (la rusa). Oni dokumentis plej precize la oficialan (precipe che knaboj pro soldatservo). Ekzemple la patro de "nia" Zamenhof ricevis la jenajn nomojn: la hebrean Mordehaj, la jidan Motel au Mordhe (ghia de rusoj kripligita formo estis Mordka) kaj la rusan Mark. Lia filo ricevis la hebrean nomon Eliezer, kiun li neniam uzis, la jidan - Lejzer, kaj la rusan, kiun li plej ofte uzis - Lazar.
   La plena nomo en la rusa lingvo enhavas ankau la patronomon - derivajhon de la patra nomo. Do, lia kompleta, oficiala nomo estis Lazar Markovic Zamenhof. Tiujn, kiuj konas la tiaman lingvan ordon, tute ne konfuzas la fakto, ke en dokumentoj kelkfoje aperis ankau Lazar Motelev Zamenhof, au Lazar, filo de Mordka. En mallongigita formo chiuj variantoj estas Lazar M. Zamenhof, sed plej ofte li subskribis nur L. Zamenhof.
   Zamenhof estis devigita uzi la rusan nomon ne nur pro politikaj kialoj. Lia patro - Mark Fabianovic Zamenhof - estis pioniro de la klerisma movado inter judaj intelektuloj, klopodanta chesigi per kompleta asimiligo (rusigo) la apartecon de judoj, forlasante la etnajn kaj religiajn apartajhojn. Tial la rusa estis por Zamenhof la hejmolingvo (kvankam la patrino ne bone parolis ghin).
   Lazar pli kaj pli konsideris la rusan amata gepatra lingvo. Ankau lia familia lingvo estis la rusa, li edukis siajn infanojn en ghi. La ruseco de la familio estis tiel forta, ke ankau lia filo, Adamo, post la unua mondmilito, estante pola shtatano en la jam sendependa Pollando, hejme uzis nur la rusan en sia familio.
   Zamenhof do estis rusighinta judo, kiu, tamen, tre bone konis kaj shatis ankau la unuan gepatran lingvon - la jidan (li, interalie, publikigis ampleksan studon pri la jida gramatiko, verkis en la jida kaj tradukis el la jida literaturo en Esperanton).
   Jam post apero de Esperanto, Zamenhof komencis uzi apud sia persona nomo au anstatau ghi la alprenitajn formojn Ljudovik, Ludvigo ks. Tiel finfine li venis al la formo L. L. Zamenhof, kies unuaj literoj estis en esperantigita formo Lazaro Ludoviko, en la franca Lazare Louis, en la pola Lazar Ludwik, en la germana Lazar Ludwig, ktp. Tiun formon li konsekvence uzis en Esperanto ekde 1904.
   Se paroli pri la familinomo, do ghi estas evidente germandevena, kunmetita el du vortoj: Samen - semo, Hof - korto. Origina formo de la familinomo estas do Samenhof, sed Lazaro komencis ghin per "Z", char la komenca "S" en la germana estas legata ghuste "Z". Poste, en svedaj, portugalaj kaj chefe en germanaj publikajhoj li uzis ankau la formon Samenhof, por ke la germanoj prononcu ghin Zamenhof (ja la prononco de Zamenhof estus Camenhof). Tamen, tiu formo iom post iom malaperis, kaj en la germana jam delonge oni skribas nur Zamenhof, prononcante ghin ghuste.

   (*)
   La hebrea estis la lingvo de la antikvaj judoj, la lingvo de la Malnova Testamento. La jida kaj la hebrea lingvoj ege diferencas: la unua apartenas al la hindeuropa lingvofamilio, la dua al la semida. Krome, neniuj el la menciitaj lingvoj estas identaj kun la novhebrea, lingvo de la moderna Israelo. La novhebrea estas planlingvo kreita surbaze de la malnovhebrea fare de Eliezer Ben-Ieguda.

(kompilis: Mevo)