L.ZAMENHOF. KONGRESAJ PAROLADOJ


Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu chiujn nin ligas. Mi salutas vin ankau, glora lando Francujo kaj bela urbo “Bulonjo-sur-Maro”, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankau koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj che mia trapaso tra tiu chi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la ministro de la Publika Instruado, al la Urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj.

Sankta estas por ni la hodiaua tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ghi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al chiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por shanghi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj chirkau la modesta domo, en kiu ni trovighas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallautaj, ne audeblaj por la orelo, sed senteblaj por chiu animo sentema: ghi estas la sono de io granda, kio nun naskighas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpighos kaj potencighos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ghuos.

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elvishighis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni ech la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disighis kaj ghiaj membroj chesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj chiuj lau unu modelo, fratoj, kiuj havis chiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la felicho kaj la gloro de sia familio, - tiuj fratoj farighis tute fremdaj unuj al aliaj, disighis shajne por chiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komencighis eterna milito. En la dauro de multaj miljaroj, en la dauro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj chia interkomprenighado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kunighos en unu familion: sed tio chi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolcha fantazio, sed neniu penis ghin serioze, neniu kredis pri ghi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realighi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka komprenighado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dedichi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn -, chiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas chiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malricheco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka komprenighado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, char tie la membro de unu nacio humilighas antau membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rughighas kaj sentas sin ghenata antau sia kunparolanto, dum tiu chi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humilighas, neniu sin ghenas; ni chiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaua tago, char hodiau inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun komoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ghiaj sekvoj!

Ni kunvenis hodiau, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ghis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka komprenighado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por chi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu au englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka komprenighado inter kreitajhoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaurindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli au malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpashas ankorau tre malkuraghe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldau tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj ech ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reghoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu la alian! Chiu, kiu diras, ke neutrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertighos. Chiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de chiuj popoloj estas malsamaj, ke chiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas unu la alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo au mono chiu el ili dedichis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion chi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de chiu lingvo natura, - kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laute: “Jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka komprenighado de homoj per neutrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed ech tre kaj tre facila.” Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankorau tre malbone kaj malfacile balbutas, anstatau paroli frue; sed, komprenante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, chiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kauzo de la balbutado kushas ne en la lingvo, sed nur en la nesuficha ekzerciteco de la diritaj personoj.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komencighas en pli granda mezuro la reciproka komprenighado kaj fratighado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komencighinte, ghi jam ne haltos, sed iradas antauen chiam pli kaj pli potence, ghis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperas por chiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj!

En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ghisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antau ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri chi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaurinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, char li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ghenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la autoro de Volapuk. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montrighis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldau falis, kaj per sia falo ghi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi chiun homon ne lau lia venko au malvenko, sed lau liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la dauro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis unua, kiu havis sufiche da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ghis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ghi ne estis ankorau publikigita), kaj ne estas lia kulpo, se la lingvo montrighis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neutrala, kaj ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por chia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne lau lia sukceso, sed lau lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam la venkos la mondon - tute egale, chu ghi estos sub la formo de Esperanto au de ia alia lingvo - la nomo de Schleyer okupos chiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun chi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de chiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: “Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neutrala lingvo internacia!”

Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankorau la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustajhon al tiu au alia persono che la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos chiun el ili aparte, sed al chiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de chiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis chi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antau mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskau chiujn landojn de la tera globo, preskau chiujn naciojn de la mondo, chiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortushite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malghoja tempo, kiam ni chie renkontadis ankorau nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankorau kaj ili rigardas nun kun ghojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu chi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi chiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ghia disvastighado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski, la simpatian kaj de chiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antau kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto shuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W.H.Trompeter. Neniam parolante pri si, postulante por nenian dankon, li prenis sur siajn shultrojn nian tutan aferon, kiam ghi trovighis en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ghin tiel longe, ghis la nombro de la esperantistoj farighis sufiche granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ghojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!

Krom la nomitaj tri personoj estas ankorau granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per levigho de niaj seghoj. Al la ombroj de chiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton.

Baldau komencighos la laboroj de nia kongreso, dedichita al vera fratigho de la homaro. En tiu chi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia pregho, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ghian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankau sentas, ke en tiu chi momento mi ne apartenas al ia nacia au partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro chiu homo, kaj al tiu chi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregho:

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun chiuj malsame prezentas,
Sed chiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reghas,
Hodiau mi preghas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun chiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ghi, kiu estas che chiuj egala,
Kun ghi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Che via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ghi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas shakale,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Auskultu la vochon de l’ pregho sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

Ni jhuris labori, ni jhuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke chiam ni kontrau atakoj sovaghaj
Nin tenu kuraghaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ghi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por chiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.


Из речи Л.Л.Заменгофа на Первом конгрессе эсперантистов
(г.Булонь-сюр-Мер, Франция, 5 августа 1905 г.)


Foto de kongresanoj en Bulonjo-sur-Maro.
Antaue estas Ludoviko kaj Klara Zamenhof

Уважаемые дамы и господа! Я приветствую вас, дорогие единомышленники, братья и сестры из великой всемирной человеческой семьи, которые собрались из стран близких и далеких, из самых разных государств света, чтобы по-братски пожать друг другу руки во имя великой идеи, которая всех нас связывает ...

В самой далекой древности, которая уже давно стерлась из памяти человечества и о которой никакая история не сохранила для нас даже самого маленького документа, человеческая семья разделилась и ее члены перестали понимать друг друга. Братья, созданные все по одному образцу, которые имели все одинаковое тело, одинаковый дух, одинаковые способности, одинаковые идеалы, одинакового Бога в своих сердцах, братья, которые должны были помогать друг другу и работать вместе ради счастья и славы своей семьи, - эти братья сделались совершенно чужими друг другу, разделились казалось навсегда на вражеские группы, и между ними началась вечная война. На протяжении многих тысячелетий, на протяжении всего времени, которое помнит человеческая история, эти братья лишь вечно сражались между собой, и всякое взаимопонимание между ними было абсолютно не возможно. Пророки и поэты мечтали о каком-то очень далеком туманном времени, в котором люди снова начнут понимать друг друга и снова соединятся в одну семью: но это было лишь мечтой. Об этом говорили как о какой-то сладкой фантазии, но никто не
принимал ее всерьез, никто не верил в нее.

И вот впервые мечта тысячелетий начинает осуществляться. В маленький город на французском побережье съехались люди из самых разных стран и наций, и они встречают друг друга не как немые и глухие, но они понимают друг друга, они говорят друг с другом как братья, как члены одной нации... В нашем собрании не существует наций сильных и слабых, привилегированных и ущемленных, никто не унижается, никто не стесняется; мы все чувствуем себя членами одной нации, членами одной семьи, и впервые в человеческой истории мы, члены самых разных народов, стоим друг возле друга не как чужаки, не как соперники, но как братья...

Мы собрались сегодня, чтобы показать миру неопровержимыми фактами то, во что мир до сих пор не хотел верить. Мы покажем миру, что взаимопонимание между лицами разных наций вполне достижимо, что для этого вовсе не нужно, чтобы один народ унижался или поглощал другой, что стены между народами не есть нечто необходимое и вечное, что взаимопонимание между созданиями одного и того же вида не какая-то фантастическая мечта, но дело вполне естественное, которое из-за весьма печальных и постыдных обстоятельств всего лишь очень долго задерживалось, но которое рано или поздно непременно должно было придти и которое наконец сейчас пришло, которое сейчас выступает еще очень робко, но, раз начавши идти, уже не остановится и вскоре так мощно восторжествует в мире, что наши внуки даже не захотят поверить, что было когда-то иначе, что люди, цари мира, долгое время не понимали друг друга!

Всякий, кто говорит, что нейтральный искусственный язык невозможен, пусть придет к нам, и он переубедится. Всякий, кто говорит, что речевые органы всех народов различны, что каждый выговаривает на искусственном языке иначе и пользователи такого языка не могут понять друг друга, пусть придет к нам, и, если он человек честный и не хочет сознательно лгать, он признает, что он ошибался. Пусть он прогуляется в течение ближайших дней по улицам Булони-сюр-Мер, пусть понаблюдает, как отлично понимают друг друга представители самых различных наций, пусть он он поспрашивает встречных эсперантистов, сколько времени или денег каждый из них посвятил на изучение искусственного языка, пусть он сравнит это с огромными жертвами, которые трубует изучение любого естественного языка, - и, если он человек честный, пусть он пойдет в мир и громко повторяет: "Да, искусственный язык вполне возможен, и взаимопонимание людей на нейтральном искусственном языке не только вполне возможно, но даже очень и очень легко". Правда, что многие из нас владеют нашим языком еще очень плохо и с трудом заикаются, вместо того чтобы говорить свободно; но, сравнивая их заикание с совершенно свободной речью других лиц, всякий добросовестный наблюдатель легко заметит, что причина этого заикания лежит не в языке, но только в недостаточной практике названных лиц.

После многих тысячелетий взаимной глухо-немоты и борьбы, ныне в Булони-сюр-Мер фактически начинается в большей степени взаимопонимание и братство членов человечества, принадлежащих к разным народам; и раз начавшись, оно уже не остановится, но будет идти вперед все мощнее, до тех пор пока последние тени вечной тьмы не исчезнут навсегда...

ДЕКЛАРАЦИЯ О СУЩНОСТИ ЭСПЕРАНТИЗМА

(принята на последнем рабочем заседании Конгресса Эсперанто в Болонье: заседание от 9 августа 1905 г.)

Поскольку о сущности Эсперантизма многие имеют ложное представление, мы, нижеподписавшиеся, представители Эсперантизма в разных странах мира, собравшиеся на международный Эсперантистский конгресс в Болонье-сюр-Мер, по предложению автора языка Эсперанто, нашли необходимым дать следующее разъяснение:

1. Эсперантизм - это стремление распространить во всем мире использование языка нейтрального, который, "не навязываясь во внутреннюю жизнь народов и нисколько не стремясь вытеснить существующие национальные языки", дал бы людям различных наций возможность сообщаться между собой, который мог бы служить миротворческим языком общественных институтов тех стран, где различные нации враждуют между собой из-за языка, и на котором могли бы быть опубликованы те произведения, которые имеют равный интерес для всех народов. Любая другая идея или надежда, которую тот или иной эсперантист связывает с Эсперантизмом, есть дело чисто личное, за которое Эсперантизм не отвечает.

2. Поскольку в настоящее время ни один исследователь в мире уже не сомневается в том, что международным языком может быть только язык искусственный, и так как практически все из великого множества попыток, предпринятых на протяжении последних двух веков, представляют собой лишь теоретические проекты, а языком действительно законченным, всесторонне испытанным, совершенно жизнеспособным и во всех отношениях наиболее пригодным является лишь один язык, Эсперанто, сторонники идеи международного языка, сознавая, что теоретический диспут ни к чему не приведет и цели можно достичь только практической работой, уже давно объединились вокруг одного языка - Эсперанто - и работают над его распространением и обогащением его литературы.

3. Поскольку автор языка Эсперанто в самом начале раз и навсегда отказался от всех персональных прав и привилегий по отношению к этому языку, Эсперанто не является ничьей собственностью ни материальном, ни в моральном отношениях.

Материальным владельцем языка является весь мир и каждый желающий может издавать на или об этом языке всевозможные произведения, какие он желает, и использовать язык во всех возможных целях; в качестве духовных же владельцев всегда будут рассматриваться те лица, которые будут признаны в эсперантистском мире как лучшие и наиболее талантливые писатели, пишущие на этом языке.

4. Эсперанто не имеет персонального законодателя и ни от кого не зависит. Взгляды и сочинения создателя Эсперанто, подобно взглядам и сочинениям любого другого эсперантиста, имеют характер абсолютно личный и ни для кого не обязательный. Единственными обязательными раз и навсегда для всех эсперантистов основами языка Эсперанто является книга "Fundamento de Esperanto" (Основы Эсперанто), в которую никто не имеет права вносить изменения. Если кто-либо отлонится от правил и образцов, данных в этой книге, он никогда не сможет оправдаться словами: "так желает или советует автор Эсперанто". Любую мысль, которая не может быть выражена тем материалом, который находится в "Основах Эсперанто", каждый эсперантист имеет право выразить в той манере, которую он сочтeт наиболее точной, так же, как это делается в любом другом языке. Но ради полного единства языка эсперантистам рекомендовано как можно больше подражать тому стилю, что выработан в сочинениях создателя Эсперанто, который больше всех работал над и на Эсперанто и лучше сознаe:т его дух.

5. Эсперантистом называется любой человек, который знает и пользуется языком Эсперанто, все равно для каких целей он его использует. Принадлежность к какому-либо эсперантистскому обществу рекомендована каждому эсперантисту, но не обязательна.

>>