El historio de Esperanto

EL LA MONDO HOMARANA (HILELISTA)
"ruslanda esperantisto" 1906 n-ro 4, p.76

En la komenco de Aprilo la Unua grupo Homarana dissendis al chiuj homaranoj la sekvantan cirkuleran leteron:

Ni ricevis Vian aprobon de la ideo homarana (hilelista) kaj Vian deziron alighi al ni. Sendante al Vi fratan kaj samideanan saluton, ni esprimas la esperon, ke vi fervore laboros por nia ideo kaj altirados al ghi konstante chiam pli kaj pli da amikoj kaj ke vi baldau sciigos nin pri la fondo de Grupo Homarana en Via urbo. "Grupo" da homaranoj ni nomas rondeton, konsistantan el ne malpli ol 10 personoj.

Por la altirado de novaj samideanoj Vi povas ricevi de ni la broshuron pri homaranismo (en lingvo rusa au esperanto, poste ankau en aliaj lingvoj) por la prezo de unu rublo (fr. 2,50) por 20 ekzempleroj.

Por disvolvadi la ideon de homaranismo kaj ligi inter si la homaranojn, la Unua Grupo Homarana baldau komencos la dissendadon de "Rondirantoj Homaranaj", kiuj enhavos diversajn sciigojn pri la progresado de la afero homarana kaj diversajn opiniojn kaj proponojn de fratoj-homaranoj. Tiuj chi Rondirantoj povos esti legataj en la homaranaj kunvenoj kaj servi kiel reciproka konsilighado kaj helpado inter chiuj homaranoj.

La Rondirantoj estos sendataj nur al la "Grupoj" homaranaj. Ili estos pretigataj kaj dissendataj en la sekvanta maniero: chiu homarano, kiu deziras transigi al la aliaj homaranoj ian raporton, opinion, au ech simple ian artikolon, rakonton, demandon k.t.p., kiu povas havi intereson por la homaranoj, estas petata skribi ghin en la lingvo Esperanto, per klara kaj bone legebla skribo, sur paperaj folioj, havanta la formaton de ordinara letera papero (proksimume ctm. 20 X 13) kaj sendi ghin al la sekretario de la Unua Grupo Homarana. La Unua Grupo legos la ricevitan materialon en siaj kunvenoj kaj en la fino de chiu monato (poste, che pli granda kvanto da materialo, en la fino de chiu semajno) ghi kunekudros la tutan materialon kaj sendos ghin en formo de Rondiranto al la grupo homarana, portanta la numeron 2. Tiu chi lasta, traleginte la materialon en sia kunveno, forsendos la Rondiranton (per rekomendita banderolo) al la grupo No 3, tiu chi lasta al No 4, k.t.p. - kaj la lasta el la grupoj resendos ghin, por konservi en la arhhivo, al la Unua Grupo. Al chiu Rondiranto estos aldonita la adresaro de chiuj grupoj homaranaj kun la orda numero de chiu el ili. Al chiu Rondiranto estos aldonitaj ankau la nomoj kaj adresoj de chiuj apartaj homaranoj, kiuj alighis de la tempo de elsendo de la lasta Rondiranto. En la Rondiranto No 1 estos publikigitaj informoj pri chiuj homaranoj, kiuj alighis al nia afero de la komenco ghis la 15 Majo 1906. Tial ni petas, ke chiu persono, kiu deziras alkalkuli sin al la anaro homarana, volu sendi al ni kiel eble plej baldau respondojn je la sekvantaj demandoj:

Kia estas via nomo persona? ...
Nomo familia? ...
Detala adreso? ...
Nacio (en senco homarana)? ...
Gento? ...
Lingvo persona? ...
Lingvo familia? ...
Lingvo genta? ...
Religo (en senco homarana)? ...
Agho? ...
Profesio? ...
Al kiu grupo homarana Vi estas enskribita?...

Chiuj sciigoj devas esti sendataj al la sekretario de la Unua Grupo Homarana, sub la sekvanta adreso: D-ro A. Waldenberg, str.Grzybowska No 15, Varsovio.