Zamenhof kaj la juda demando

Jen la enhavo de letero per kiu D-ro Zamenhof esprimis, la 30-an de junio 1914, sian rifuzon partopreni en la fondkunveno de la Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio, okazonta en Parizo : “Mi mem bedaurinde devas stari flanke de la afero, char lau miaj konvinkoj, mi estas "homarano", kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento au religio. Mi estas profunde konvinkita, ke chiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfelichon, kaj ke la celado de chiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda ago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj ; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta ; ambau naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfelichoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se chiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starighi sur grundo tute neutrala. Tio estas la kauzo, pro kiu mi, malgrau la korshirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfelicha gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma …”