HOMARANISMO*

* De la vorto “Homarano”, kiu signifas “membro de la chiuhoma familio”.

La homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.

La ideo de homaranismo naskighis de la antaue ekzistinta ideo de “hilelismo”, de kiu ghi distingighas nur per tio, ke la hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo koncernas chiujn popolojn kaj religiojn.

La homaranismo estas instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrauparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

La homaranoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikighado sur la bazo de neutrala lingvo kaj neutralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandighos en unu neutrale-homan popolon, sed tio chi farighados iom-postiom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

Longan tempon la iniciatoroj de la homaranismo ne kuraghis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie shajnis bona, en la praktiko eble montrighos neplenumebla. Sed en la jaro 1905 okazis io, kio neniigis chiujn dubojn. En Augusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis chiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la dauro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neutrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neutrale-homajn. Kiu audis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruajho de la kongreso, kiu cheestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la auskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksajhon de chiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senghenecon kaj tiun kortushantan fratecon, kiu regis inter chiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke chiuj tiuj homoj ankorau hierau estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neutrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn chiu el ili dedichis por la lernado de la fable facila neutrala lingvo, faris miraklon kaj, deshirante neniun de lia natura patrujo, lingvo au religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.

La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis proponi al chiuj amikoj de interpopola justeco unuighi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentus apartan sekcion.*

* Oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo! Ambau ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontrauulo de la homaranismo.

La kurantaj farighoj en la patrujo de la unuaj homaranoj devigis ilin elpashi kun sia programo pli frue, ol ili intencis. En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu alian au serchadi pseudo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke chiuj kompromisoj estas maljustaj kaj nefortikaj, kaj ke honesta kaj fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando “kiu kie super kiu kaj en kia grado devas regi”. Char ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta intergrupa hhaoso serchas la veron kaj dezirus scii unu pri la alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al chiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas, alighi al ili.

La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial ili timas nenian disrevighon. Ili konscias tre bone, ke ilia vocho longe restos vocho krianta en la dezerto, ke longan tempon ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj nomados ilin utopiistoj, kiuj batalas por afero, kiu “ne havas ech la plej malgrandajn shancojn de sukceso”. Sed la homaranojn tio chi tute ne malkuraghigas. Char la homaranismo estas ne “entrepreno”, kies valoro dependas de ghia atendata sukceso au malsukceso, sed nur “principaro”, kaj chiu homo fortike konservas sian principaron tiel longe, kiel ghi estas konsenta kun liaj konvinkoj, sendepende de tio, chu ghi havas multe da partianoj au malmulte.

La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli au malpli frue devos venki, kiel ajn longe la mondo batalus kontrau ghi; ke chiu nacia au religia shovinismo kaj chiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli au malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur tempaj politikaj kondichoj de la vivo de tiu au alia gento, ne sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj kaj fluoj, sed sur vero absoluta, chiuloka kaj chiutempa, estas la sola politika-religia idealo, kiun povos havi la estonta homaro, la sola idealo, kiun chiu patro kun pura konscienco povas transdoni al siaj infanoj sen timo, ke shanghighintaj kondichoj de la vivo elshiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin en la mezo de la vojo de l’vivo sen ia programo kaj spirita apogo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatroj.

Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealoin kaj esperojn, ni deziras nur ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj au aliaj niaj agoj au opinioj ne shajnu al la mondo strangaj. Ekzistas momentoj en la vivo de chiu nacio, kiam chiu regnano nepre devas starighi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkasha standardo kaj por ke, agante en tia maniero au alia, ni ne devu sur chiu pasho donadi senfinajn klarigoin, sed ni povu simple montri nian standardon kaj diri “mi agas tiel, char mi estas homarano”.

Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per komuna reciproka interkonsento shanghish kaj perfektigi siajn dogmojn, se tiu au alia el ili montrighos erara. Tial la malsupre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj.

Deklaracio de Homarano

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi respondas: “Mi estas homarano”. Tio chi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1.

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; chiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli au malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi lau mia povo.

2.

Mi kredas, ke chiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas chiun homon nur lau lia persona valoro kaj agoj, sed ne lau lia deveno. Chian ofendadon au persekutadon de homo por tio, ke li naskighis de alia gento, kun alia lingvo au religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

3.

Mi kredas, ke chiu lando apartenas ne al tiu au alia gento, sed plene egalrajte al chiuj ghiaj loghantoj, kian ajn lingvon au religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu au alia gento, lingvo au religio mi rigardas kiel restajhon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

4.

Mi kredas, ke en sia familia vivo chiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon au dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en komunikighado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ghi estas ebla, uzadi lingvon neutrale-homan kaj vivi lau la principoj de religio neutrale-homa. Chiun celadon de unu homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon au religion, mi rigardas kiel barbarecon.

5.

Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskighis au en kiu mi por chiam enloghighis. Tiu parto de la regno, en kiu mi pasigis mian infanecon, au kiu estas loghata precipe de mia gento, povas esti por mi pli kara, ol chiuj aliaj partoj; sed nomi mia patrujo unu pecon de mia au tiom pli de fremda regno pro tio, ke tie pleje loghas au iam regis mia gento, mi neniam devas, char tio chi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ghi estus ankau kontraua al la morala legho pri la sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu mi loghas, lau sia geografia karaktero au lau siaj moroj, tro multe diferencas de la aliaj partoj, tiam — por eviti malkomprenighon — mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte tiun parton de la regno, en kiu mi loghas, sed mi devas tiam ghin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas ghin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ghiajn apartajn partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin nomi nur per nomo neutrale-geografia, kiel estas farate en chiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno au lando ne havas ankorau neutralan nomon, mi devas chiam — almenau en parolado kun homaranoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia chefa urbo kun la aldono de la finigho “io” por la tuta patrujo kaj “lando” por la nomo de ghia parto.

Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Austrujo, Kanado, Meksiko, Peruo, Peterburgio, Parizio; Algerlando, Varsovilando.

6.

Patriotismo au servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de chiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo au religio de tiu loghantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, ech se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon au religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando chiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn institucioin kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion chi deziras, sed ke en chiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neutrale-homa kaj festoj neutrale-homaj au regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio chi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neutrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas au ne povas uzi instituciojn kun tiu au alia genta lingvo; kaj de chia reciproka batalado de lingvoj au religioj pro regado mi devas teni min flanke, char ghi estas nur batalado inter unu maljustajho kaj alia.

7.

Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loghantaro estas plimalpli unugenta, ghi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo au religio super la aliaj kaj ghi per chiuj fortoj batalados kontrau la egalrajtigo de chiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu chi egalrajtigo ghi persekutados kaj superjhetados per koto. Sed mi neniam konfuzighos per tiu chi persekutado, memorante, ke mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio farighos kun ghi morgau, ke la egalrajtigo de chiuj lingvoj kaj religioj forigos la kauzon de chiuj militoj kaj malpacoj inter la popoloj, ke chia ago kontrau la devizo “la regno por la regnanoj” kaj chia perfortajho de unuj regnanoj kontrau aliaj restas chiam perfortajho, ech se ghi estas farata de grandega plimulto kontrau malgrandega malplimulto, kaj ke fortika felicho de la homaro estas ebla nur tiam, kiam por chiuj popoloj kaj landoj ekzistos justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo, nek de forto, kaj kiam en chiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj kaj ne gentoj.

8.

Mia nacio mi nomas la tutecon de chiuj homoj, kiuj loghas mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo au religio ili estas; sed al mia nacia nomo mi devas chiam aldoni la vorton “homarano”, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en senco shovinista. La aron de chiuj homoj, kiu havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas chiam nomi ghin — almenau en parolado kun homaranoj — per la neutralegeografla nomo de mia regno au lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankau al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.

Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Varsovilanda homarano.

9.

Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu chi lingvo mi devas chiam aldoni la vorton “hilelista”, por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neutrale-homa. En chiuj hilelistaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankau en chiuj privataj komunikighoj kun hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan. En mia familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ghin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: “la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, char chiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo au dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de mia gento, se ech mi mem tute ne posedus tiun chi lingvon).”

Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankorau la lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj cheestantoj. Char en la nuna tempo ekzistas nur unu neutrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas ghuste ghin; tamen ili rezervas al si la rajton anstatauigi iam poste tiun chi lingvon per ia alia lingvo, se tio chi montrighos utila.

10.

Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskighis, au al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ghia nomo mi devas chiam aldoni la nomon “homarana”, por montri, ke mi konfesas ghin lau la religiaj principoj de la homaranismo, kiuj konsistas en jeno:

a) Sub la nomo “Dio” mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia sagho kaj koro.

b) Kiel fundamentan leghon de mia religio mi rigardas la regulon “agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj auskultu chiam la vochon de via konscienco”, chion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn au kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado au neplenumado dependas de mia persona deziro.

c) Mi konscias, ke chiu homo apartenas al tiu au alia tradicia religio ne tial, ke ghi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ghi naskighis, kaj ke la esenco de chiuj religioj estas la sama, kaj ili distingighas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas laudi nek mallaudi por lia tradicia religio, kaj ke bonaj au malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj char la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj alia kaj la solan kauzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikighado de la homaranoj de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de chiuj homaranoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neutrale-homaj.

11.

Kiam en mia urbo estos fondita templo homarana, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ghin, por frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neutrale-homajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigho de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo homarana mi auskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia “mi” al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn, altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu chi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj chiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por chiuj malnoblaj malvirtoj; tiu chi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon sensharghigi sian konsciencon al tiuj, che kiuj ghi estas sharghita per io k.t.p. Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo homarana, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj homaranoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikighadi letere kun homaranoj de aliaj urboj.

Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa havas ankorau karakteron teozofian, oni devas memori, ke ghi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauparolas al la scienco, kaj ke ghi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj chi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj interparoladoj pri chiuj eblaj temoj, lau la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingighas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neutrale-homajn, religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neutrale-homa.

12.

Homarano mi nomas chiun homon, kiu subskribis la “Deklaracion de Homarano” kaj alskribighis al iu el la ekzistantaj homaranaj temploj au rondetoj.

Rimarko: Chiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonata en la lingvo internacia.