Ïîñòðîèòü äîìèê íà äà÷å ñâîèìè ðóêàìè 6 íà 6 — ïîñòðîèòü äîìèê íà äà÷å (skandirus.com)

Êîçëîâîé êðàí öåíà — ìîñòîâûõ êðàíîâ â Êðàñíîÿðñêå. Ñåðâèñ (ñïåöìàø24.ðô)

Tolstoj kaj Zamenhof

    La ideoj de Zamenhof pri starigo de paco anstatau ekzistantaj interlukto
kaj batalo "inter homoj, gentoj kaj soci-klasoj" - havis certan parencecon
kun ideoj similaj, esprimitaj de la granda rusa verkisto L. N. Tolstoj.
    E. Privat skribis: "Post brila novelista kariero la richa grafo
konvertighis al simila idealo pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco"
(E. Privat, "Vivo de Zamenhof", London, 1920, p. 88).
    Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa
soci-ordo. Tolstoj same kiel Zamenhof ne sukcesis kompreni la leghojn, kiuj
direktas progreson de homa gento kaj socio. Serchinte elirejon el la
nuntempa malbono ili ambau dronis en teorioj idealistaj.
    Ambau ismoj - tolstojanismo kaj homaranismo estis protestoj kontrau la
formoj de moderna kulturo, kontrau la sistemoj politika kaj ekonomia de la
moderna socio.
    Sed al Zamenhof mankis tiuj kuragho kaj konsekvenco, kiujn posedis
Tolstoj.
    Tolstoj faris energian alvokon por reveno al la natura vivo, por detruo
de la nuntempa kulturo, por plena natura chesigo de la homaro-ekzisto.
    Tolstoj venis ghis la finaj logikaj konkludoj. Li skribis: "la homoj ne
havas rajton profiti ne nur la fervojojn, vaporon, elektron, telefonon,
fotografion, la senfadenan telegrafon, sed ech la simplan preparadon de la
fero kaj de la shtalo, char chiuj chi perfektigoj kaj inventoj estas uzataj
nur por starigo de la pasioj, por ghuoj, dibochado kaj ekstermado de homoj"
(EI la verko "Kredu vin mem". en Esp.: L. N. Tolstoj "Pri la perforto,
milito kaj revolucio". Sofio 1928 p. 12).
    Tolstoj esprimis esence reakcian ideologion de la socio-klasoj
terkulturistaj, kiujn la rapida evoluo de nuntempaj produktad-rimedoj jhetas
en seneliran, chiam pli progresantan mizeron kaj malesperon.
    Zamenhof restis che mezaj pozicioj. Al .naj konkludoj logikaj li ne
venis kaj ne povis veni. Plena akcepto de tolstojanismo ja farus tute ne
necesa, tute senutila tutan bataladon de Zamenhof por la lingvo komuna. La
mezaj pozicioj de Zamenhof restis tiuj de la urba etburgharo, ne vidanta
revenon al mastrummetodoj de antauindustria epoko, sed samtempe suferanta
pro premo kaj ekspluatado de la moderna koncentrighanta kaj shtatighanta
financ-kapitalo.
    Tiuj mezaj pozicioj povis produkti nur senforman atendon kaj esperon "ke
iam chio shanghighos kaj bonighos".

    Tamen en la senformaj idealistaj sopiroj de Zamenhof estis io komuna al
tolstojanismo. Tion atestis la letero de Tolstoj mem, datita 27 IV 1894. Li
skribis:
    "Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank'al materiala
malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de esperanto kaj ghia
disvastigo estas sendube kristana afero, kio estas la chefa kaj sola celo de
la homa vivo".
    La eldonejo de Tolstojaj verkoj "Posrednik" konsekvence al tiuj paroloj
ekinteresighis pri esperanto kaj decidis organizi pli vastan propagandon por
esperanto.
    Sed por la cara registaro estis malagrabla ech la negativa kritiko de la
nuntempo, kiun donis Tolstoj.
    Ghi rimarkis la interligon okazontan inter tolstojanismo kaj
esperantismo. Su.chis publikigi artikolon de Tolstoj "Kredo kaj Prudento" en
No 2 de "La Esperantisto", 1895 j, por ke tiu gazeto estu en Ruslando por
chiam malpermesita.
    Tiamaniere la unua provo pli intime interligi la ambau movadojn donis
gravan baton al juna senforta ankorau esperanto.Eble tio estis plua kauzo,
kial tiu interligo ne farighis pli intima kaj pli forta.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"