Серьги с английским замком фото — бусы, браслеты, серьги из натуральных камней (tacky-not-tacky.company.site)

Справка для марафона — Оформление медицинских справок (spravkas.com)

Personeco de Zamenhof

    Zamenhof unuigis en sia menso du ideojn: 1) de racia lingvo internacia
kaj 2) de certa politike-filozofia principaro por solvi la problemon de
genta interbatalo.
    Li brile sukcesis che sia ideo unua. Li malsukcesis en la dua. Sed lia
sindono kaj lia preteco oferi por siaj ideoj chion al li karan kaj sian
personecon mem restas ekster iu ajn dubo.
    Li havis neniom da gloramo persona. Volonte li kashis sian personon
chiuokaze, kiam tio estis utila por liaj ideoj, kaj ech chiam, kiam tio
estis ebla.
    La raporto prezentita en la j. 1900 al la "Kongreso de la Franca Societo
por progresigo de sciencoj" estis verkita de li. Tamen ghis la j. 1910 li
neniel deklaris sin autoro de tiu siatempa cheffverko en la primondlingva
literaturo.
    Nur dum la Washingtona Kongreso (1910 j.) li konfesis por tiu chi
raporto sian autorecon.
    Tiuj tendencoj kashi sian personecon kreskis che Zamenhof kun la jaroj,
des pli ke lia oficiala situacio de la autoro de rapide vastighanta nova
lingvo ghenis lin kaj malhelpis al li libere paroli kaj agiti por plej karaj
al li revoj, por liaj eraraj, sed chiuokaze bonintencaj idealoj de socia
rekonstruo.
    Dum la V Kongreso Esperantista en Barcelono (1909 j.) li diris:
    "La mondo vidas en mi chiam la naturan reprezentanton de la anaro
esperantista: Forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon".

    Che la 25-jara jubileo de Esperanto dum la 8-a Kongreso Esperantista en
Krakow Zamenhof fine deklaris:
    "Permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso
estas lasta, en kiu vi vidas min antau vi: poste, se mi povos veni al vi, vi
chiam vidos min nur inter vi".

    Li pravigis sian agon per tio, ke multaj ne aprobantaj lian personon au
liajn politike-filozofiajn principojn - malaprobas pro tiu kauzo esperanton.
    Zamenhof esperis, ke liberigita de iu oficiala movadon reprezentanta
rolo, Ii povos ankorau pli sindone servi al sia idearo, paroli pri ghi kaj
senghene serchi la eblajn kuracilojn por la ekzistantaj sociaj malsanoj.
    Sed li malsukcesis.
    Antau la komenco de la X-a Kongreso Esperantista en Parizo eksplodis
mondmilito. Zamenhof ech ne sukcesis pridiskuti kun siaj amikoj-sampensuloj
la "Deklaracion pri Homaranismo", publikigitan en la j. 1913.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"