Âåòîøü ôîòî — Âåòîøü îáòèðî÷íàÿ. Äèëåð â Ìîñêâå. Äîñòàâêà (òñòêàíè.ðô)

II. Zamenhof - iniciatinto kaj teoriisto de la Lingvo Internacia

La ideo pri mondlingvo che Zamenhof dum lia junagho

    Talenta infano kaj junulo L. L. Zamenhof estis forte impresita de la
intergenta batalado en lia nasko-urbo Bialystok kaj lia nasko-lando Polio.
La lingvokapabloj, kiujn li heredis de sia poliglota patro, kondukis lian
inspiron al la ideo mond-lingva, kiu liaopinie povus mildigi tiun
intergentan malamon.
    Persiste kaj seninterrompe li laboris por praktike solvi tiun problemon.
Tiu persisteco kauzis, ke li, ne studinta speciale filologion kaj
lingvosciencon, modesta praktikanta kuracisto, sukcesis solvi la problemon
mondlingvan kun tia profundeco, kiun antau li kaj post li elmontris nek unu
esploranto tiukampa.
    Zamenhof mem skribis en sia letero pri deveno de esperanto al N.
Borovko: "La ideo, al kies efektivigo mi dedichis mian tutan vivon, aperis
che mi en plej juna infaneco kaj de tiu chi tempo neniam min forlasadis: mi
vivis kun ghi kaj ech ne povas imagi min sen ghi"
("Lingvo Intemacia",
Upsala, 1896, NN 6-7).
    La forta premo, kiun kauzis tiu ideo sur la tutan organismon kaj
psikologion de Zamenhof montrighas en la poezio "Mia penso", verkita ankorau
antau la publikigo de la Zamenhofa projekto internacilingva:
        "Mia penso kaj turmento
        kaj doloroj kaj esperoj!
        Kiom de mi en silento
        Al vi iris jam oferoj!
        Kion havis mi plej karan
        La junecon mi ploranta
        Metis mem, sur la altaron
        De la devo ordonanta!"

    La letero al N. Borovko rakontas, kiamaniere iom post evoluis la ideoj
mondlingvaj de Zamenhof.
    Dum sia junagho Zamenhof revis pri akcepto de lingvo internacia.
    Tamen baldau li komprenis ke tiuokaze "ni havus nur lingvon internacian
por pli altaj klasoj de la societo"
("Fundamenta Krestomatio" p. 299).
    Li ekkomprenis certegradan klasan karakteron de la estonta lingvo
internacia kaj starigis principon "facileco de la lingvo por nekleruloj"
("Fundamenta Krestomatio" p. 308).
    Komence li volis krei mallongajn elparoleblajn literkunighojn: ab, aba,
aca, ada:. al kiuj li volis doni rolon de la vortoj en nova lingvo. Antau
unu jarcento la samajn ideojn esprimis unu el la pioniroj de la mondlingvo
J. P. de Ria (J. P. de Ria de Baulmes en Suiss "Palais de soixante quatre
fenetres eclairent au Dictionnaire universel" Petersburg, 1788).
    Rusaj vortoj "shvejcarskaja" kaj "parikmahherskaja" kauzis, ke Zamenhof
ekkomprenis la rolon simpligan de prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj
malampleksigas la fundamentan vortaron de la lingvo.
    La evoluo de la penso Zamenhofa entenis la tutan evoluon kaj la tutan
idearon de la homara penso, kiun produktis ducentkvindek-jara serchado de
la lingvo universala.

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"