La interna ideo de esperantismo

    La mondo akceptis formon de Lingvo Internacia, kiun proponis kaj
defendis D-ro Zamenhof.
    Sed malsukcesis tiuj sociaj ideoj, kiujn Zamenhof de la komenco mem
intime ligis kun sia lingvo.
    Dum gimnaziana kunveno de la j. 1878, festinta kreon de la unua formo de
Lingvo Internacia, oni kantis himnon:
        "Malamikeco de la nacioj
        Falu, falu, jam venis tempo"

    En la raporto, prezentita dum la j. 1900 al kongreso de Franca societo por
progresigo de sciencoj, Zamenhof, defendante la eblecon de Lingvo
Internacia, samtempe plurfoje argumentas kontrau shovinismo, kiel produkto
de lingva diferenco.
    Sincere li klopodas konvinki la shovinistojn, ke amo al sia popolo kaj
al la tuta homaro trovighas en sama rilato kiel amo al sia familio kaj al
sia nacio.
    Dum la III Universala Kongreso de esperanto en Cambridge (1907 j.)
Zamenhof forte akcentis:
    "Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj
povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al si reciproke siajn
gentajn apartajhojn".

    En sia memuaro pezentita al la Internacia Kongreso de Rasoj en Londono
(26-29 VII, 1911), li asertas, ke la kauzo de malamo intergenta ne estas
kauzo ekonomia: "Ni malamas fremdajn gentojn ne char ni timas, ke ili nin
ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas."
(L.
Zamenhof. "Gentoj kaj Lingvo lnternacia". Leipzig. 1912 p. 4.).
    Sendube erara estis la la pretendo de Zamenhofa memuaro, ke "ne kauzoj
ekonomiaj kreas la intergentan malamon"
.Ghuste tiuj kauzoj ghin kreas. La
ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj - estas
chiam prezentata kiel konkurado inter nacioj kaj gentoj. Samtempe la klasoj
ekspluatantaj lerte organizas gentan malamon inter la klasoj malsuperaj de
la socio, char sub tiu shirmo estas faciligata ekspluatado de tiuj klasoj
malsuperaj kaj estas malfortigata ilia povo por organizita kontraustaro al
la tendencoj ekspluatistaj.
    Same eraris Zamenhof, kiam en la j. 1913 li asertis ke "lingva
shovinismo estas unu el la chefaj kauzoj de malamo inter homoj"
(Dro L. L.
Zamenhof "Deklaracio pri Homaranismo", Madrid, 1913, p. 11.).
    Li en tiu frazo anstatauis kauzon per la sekvo, char shovinismo mem
estas sekvo de la nuntempaj sociaj rilatoj kaj tute ne ghia kauzo.
    Tia grandigo de la genta kaj lingva problemo, malakceptata
de seriozaj laborantoj kaj batalantoj sur la kampo de la
sociaj reformoj, - estis la chefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel
aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo.
    Chirkau tiu ideo grupighis la unua areto de esperantistoj, kaj tiu ideo
estis la liganta por ili centro.
    Same kiel la idealismo Zamenhofa instigis lin kaj helpis al li doni
skizon de la principoj, sur kies bazo komencighis kaj pluen progresis
esperanto, same la "interna ideo de esperantismo" instigis unuan grupeton de
esperantistoj batali por esperanto, uzi ghin kaj tiamaniere konduki ghin al
tia grado de perfekteco, kiam ghi jam povis esti prenita kaj uzita de rondoj
pli vastaj, konsiderantaj lingvon kiel simplan instrumenton kaj forjhetantaj
la tutan "socian idearon" Zamenhofan.
    Zamenhof, blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis rimarki la
ekzistantajn kontraudirojn inter siaj asertoj kaj la vivo reala.
    En sia parolado dum la VI Internacia Kongreso en Washington (1910) li
salutis Usonon per la vortoj: "Lando de libereco, lando de estonteco":
    Zamenhof estis tiel charmita per la penso, "ke tiu lando apartenas ne al
tiu au alia gento au eklezio"
, ke li forgesis pri la milionoj da nigruloj
persekutataj kaj ekspluatataj.
    Li forgesis, ke la shovinismo lingva kaj religia en Usono disfloras same
riche, kiel en la landoj Europaj (eble nur sub iom aliaj formoj), char la
sistemo de socia ordo en Usono kaj Europo enhavas ja nenion esence
diferencan.
    Vere, post unu jaro en memuaro, adresita al la "Kongreso de Rasoj",
Zamenhof jam faris kelkajn rezervojn por aliaj kauzoj de sociaj malpacoj. Li
skribis:
    "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta
homaro havos unu lingvon kaj unu religion:
    Dauros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de
chiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj,
klasaj k. t. p. sed plej terura el chiuj, la malamo intergenta, tute
malaperos"
. (L.L.Zamenhof. "Gentoj kaj Lingvo Internacia". Leipzig, 1912,
p.p..11-12).
    Sed ech en tiu sia memuaro nek unu vorton diris Zamenhof pri tio, ke la
lingvo, - mem estas produkto de certa socio, de certaj formoj de mastrumado
kaj de socia produktado. La ideo pri la lingvo, unuighinta kun la nebula "
interna ideo de esperantismo" superregis en menso Zamenhofa chion alian.
    Che sia lasta oficiala parolo antau kongreso esperantista (VIII
Kongreso, Krakow 1912 j.) Zamenhof ree akcentis tre kategorie, ke:
"esperanto estas ne sole simpla lingvo, sed ke ghi estas grava socia
problemo".

sekva parto

reen al Drezen "Zamenhof"