Antauparolo de la tradukinto de la poemo "Poltavo"

Kara libroshatanto,

mi esperas, ke Vi legos ne nur antauparolon. Vere, "Poltavo" estas inda por legi ghin. La plej matura poemo de la matura 29-jaragha geniulo Aleksandro Pushkin. Preskau la plej ampleksa el inter ties poeziaj kreajhoj (post "Ruslan kaj Ludmila"). Rakonto pri la plej potenca rusa caro kaj pri la plej glora lia venko. Pri la perfido kaj la morto. Pri la neordinara, forta, tragika amo.

En la revuo "Rusa arkivo" de 1880 konato de Pushkin, M. Juzefovich rakontas pri kreado de la poemo:

"Tio okazis en Peterburgo. La vetero estis abomena. Li eksidis hejme, li verkis tuttage. Li ech songhis la versojn, do, li nokte saltis de sur lito kaj enskribis ilin en krepusko. Kiam malsato lin penetris, li kuris proksiman traktiron (manghejon), la versoj persekutis lin ankau tien, li manghis haste, kion li kaptis, kaj forkuris hejmen por enskribi tion, kio akumulighis en li dum la kuro kaj dum la mangho. Tiel verkis li centojn da versoj dumdiurne. Foje la pensojn, ne versighantajn, li enskribis proze. Sed poste sekvis polurado, che kiu el la skizoj restis apenau kvarono". Pushkin finverkis la poemon dum malpli ol monato.

Mi komencis tradukadon en 1985. Plurfoje mi ech por jaroj forjhetadis kaj formetadis la jam faritan laboron. Shajnis al mi foje tute neebla plenumo de la tasko, kiun mi starigis por mi. La altspirita lingvajho de "Poltavo", abundo de arkaikaj rusaj vortoj. Tiu antaukelkjarcenta elizio de vokaloj mezvorte: glas anstatau golos (vocho), mlat anstatau molot (martelo), ognj anstatau ogonj (fajro). Tiuj charmaj shanghoj de vortordo. Tute specifan guston, specifan influon havas tia lingvajho por rusa leganto. Sed kiel enigi tiun chi specifajhon en la tradukon?

Ne mi estas la unua, kiu provis. "Poltavo" de V. N. Devjatnin aperis en 1906. Ghi estis pionira traduko kaj ghi richigis nian lingvon (vidu PIV) je la vortoj Mazepa, hetmano k. a. La aro de rimoj, kiujn ni nun kondamnas: obeeme-voluptema, brilanta-tremanta, pripensante-apogante, k. s. La kvarjamboj de Pushkin estighis pure inaj, do, la poemo eksonis enue, monotone. Chu valoras malgajni la viglan ritmon, gajnante nur foreston de elizio? Tro arbitra al chefaj personoj de la poemo, ekz. Maria (por rimo) estas nomita foje "sensagha". Tiun akuzon ne kuraghis diri Pushkin mem.

Do, en fino de 1994 mi revenis al polurado de miaj tradukprovoj multjaraj kaj finfaris chion dum du monatoj. Chu mi sukcesis pli ol la antauulo - jughu mem.

Du opinioj fine. Unue mi opinias la poemon aktuala, ne pro la proksimighanta 200-jarigho de la autoro, sed pro tiu morna situacio en la lando, akompanata de perfido, rabo, militoj. Chu denove, do, "Rusio juna kaj nesperta" atendu la genion? Due, por kompreni la poemon kaj la autoron mi opinias gravaj la autoran antauparolon por la unua eldono de la poemo, kaj la autorajn respondojn al la kritikistoj. Tion chi mi aldonas suplemente.

>>


Reen al "Pushkin"