LA PAFO

I.

Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea oficiro estas konata. Matene - ekzercoj, rajdejo; tagmangho - che la regimentestro au en hebrea restoracio: vespere - puncho kaj kartludo. En X. estas neniu gastigema familio, nek ech unu fianchagha fraulino; ni kunvenadis unu che alia, kie ni vidis nenion krom niaj uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco donis al li multajn prerogativojn kontrau ni; krome, lia kutima malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan influon sur niaj junaj mensoj. La mistero chirkauis lian sorton; laushajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li estis husaro kaj ech servis sukcese; neniu sciis kauzon, kiu estis instiginta lin eksighi kaj ekloghi en mizera urbeto, kie li vivis malriche kaj samtempe malshpareme; li chiam iris piede, portis eluzitan nigran redingoton, sed havis chiam pretan manghotablon por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmangho konsistis el du ghis tri manghoj, preparitaj de ekssoldato, sed champanvino fluis rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj neniu kuraghis lin demandi pri tio. Che li estis troveblaj libroj, plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonis prunteprenitajn librojn. Lia chefa ekzerco estis pistolpafado. La muroj de lia chambro estis chiuj truetitaj per kugioj, kvazau abelchelaro. Richa kolekto da pistoloj estis la sola luksajho en la modesta dometo, kie li loghis. La lerteco, kiun li atingis, estis nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies chapo, neniu el nia regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel) neniam sin enmiksis en ghin. Demandite, chu li iam duelis, li jesis sektone, tamen diris nenion pri detaloj, - kaj estis videble, ke tiaj demandoj estis al li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia konscienco peze kushis iu malfelicha viktimo de lia terura lerteco. Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuragho. Estas homoj, kies nura eksterajho forigas tiajn suspektojn. Jena okazintajho ekmirigis nin chiujn.

Foje dekkelko da niaj oficiroj tagmanghis che Silvio. Oni drinkis kiel kutime, tio estas - sufichege; post la tagmangho ni insiste petis la mastron, ke li aranghu por ni bankludon. Dumlonge li rifuzis, char li ludis preskau neniam; fine li ordonis doni kartojn, elshutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel banktenanto. Ni lin chirkauis kaj komencis la ludon. Silvio dum kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon au enskribis la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri lau sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antau ne longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon lau sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis klarigojn. Silvio silente daurigis jheti la kartojn. La oficiro, senpaciencighinte, prenis broseton kaj forvishis tion, kio al li shajnis malghuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furiozighinte, ekkaptis de la tablo kupran kandelingon kaj jhetis ghin kontrau Silvion, kin apenau havis tempon por forklini sin de la frapo. Ni konfuzegighis. Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj diris: "Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ghi okazis en mia hejmo".

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo, kiamaniere plachos al sinjoro banktenanto. La ludado dauris ankorau iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas lauhumora por la mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn loghejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.

La morgauan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, chu vivas ankorau la malfelicha leutenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankorau neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la hieraua okazintajho.

Pasis tri tagoj, - la leutenanto estis ankorau viva. Ni demandadis kun mirego: "Chu efektive Silvio ne duelos?" Silvio ne duelis. Lin kontentigis tre suprajha interklarigo, kaj li pacighis.

Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo. Kuraghmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon de chiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom chio estis forgesata, kaj Silvio reakiris sian antauan influon.

Mi sola ne povis plu proksimighi al li. Havante ennaskitan romantikan imagemon, mi estis ghis tiam plejforte sindonema al la homo, kies vivo estis enigmo, kaj kiu shajnis al mi heroo de iu misterplena novelo. Li shatis min; almenau kun mi sola li ne uzis sian kutiman malghentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la malfelicha vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne lavita pro lia mema volo, - chi tiu penso ne forlasadis min kaj malhelpis, ke mi kondutu kontrau li antaumaniere, - mi hontis lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki tion kaj ne diveni la kialon. Videble chi tio lin chagrenis; almenau mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin nur en cheesto de kolegoj, kaj niaj antauaj sinceraj interparoladoj chesis.

Distrighemaj loghantoj de chefurbo ne prezentas al si multajn impresojn, tiom konatajn al loghantoj de vilaghoj kaj urbetoj, ekzemple - atendado de poshta tago; chiumarde kaj chiuvendrede nia regimenta oficejo estis plena de oficiroj; iu atendis monon, iu - leteron, iu - gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis en la olicejo mem, oni interparoladis pri novajhoj, kaj la oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian korespondajhon adresitan al nia regimento kaj ordinare ankau sin trovis chi tie. Foje oni liveris al li paketon, de kin li forshiris la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la skribajhon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj leteroj, rimarkis nenion.

- Sinjoroj, - diris al ili Silvio, - cirkonstancoj postulas mian foriron, mi do forveturas hodiau je noktigho; mi esperas, ke vi ne rifuzos tagmanghi che mi lastafoje. Mi vin atendas, - li daurigis, sin turnante al mi - mi atendas nepre.

Post chi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni che Silvio, disiris chiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis che li preskau la tutan regimenton. Lia tuta havajho estis jam enpakita, - restis nur la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altablighis; nia gastiganto estis tre bonhumora, kaj baldau la gajeco farighis ghenerala; korkoj klakis chiuminute, la glasoj shaumis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun plej ebla fervoro deziris al la forveturonto felichan vojaghon kaj chiujn bonajhojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la momento de disigho, Silvio, adiauante chiujn, prenis min che la mano kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

- Mi bezonas interparoli kun vi, - li diris mallaute. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidighis unu kontrau alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio shajnis priokupita; jam restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malghoja paleco, brilantaj okuloj kaj elbushighanta, densa fumo donis al li aspekton de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, - Silvio interrompis la silenton.

- Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, - li diris al mi, - antau la disigho mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki, ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, sed mi vin shatas kaj sentas, ke al mi estus malagrable lasi en via menso maljustan impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis, mallevinte la okulojn.

- Al vi shajnis strange. - li daurigis, - ke mi ne postulis kontentigon de tiu ebria frenezulo, signoro R. Vi konsentos tamen, ke, char mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj manoj, kaj la mia - preskau eksterdanghera; mi povus atribui mian moderemon sole al mia grandanimeco, - sed mi ne volas mensogi. Se mi estus povinta puni signoron R., tute ne submetante al danghero mian propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio daurigis:

- Certe, jes, - mi ne rajtas submeti min al mortdanghero; antau ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankorau vivas.

Mia scivolo estis forte ekscitita.

- Chu vi ne duelis kun li? - mi demandis. - Certe iuj cirkonstancoj vin disigis, chu ne?

- Mi duelis kun li, - respondis Silvio, - kaj jen memorsigno pri nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj eligis el kartona ujo chapon kun ora kvasto kaj galono (kion la francoj nomas "polica chapo"); li ghin surmetis; ghi estis trapafita unu vershokon* super la frunto.

- Vi scias, - daurigis Silvio, - ke mi servis en *** husara regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimighis chefi, sed en mia junagho ghi estis mia pasio. Niatempe dibochado estis moda; mi estis la unua dibochulo en la armeo. Ni fanfaronis pri drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov-on, prikantitan de Deniso Davidov. Dueloj en nia regimento okazis chiumomente; en chiuj mi estis atestanto au aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la regimentestroj, tre ofte deshanghataj, opiniis min neforigebla malbono... Mi kviete (au malkviete) ghuis mian gloron, kiam nian regimenton eniris junulo el richa, eminenta familio (mi ne volas lin nomi). De mia naskigho mi ne renkontis tiom brilan felichulon! Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej senzorgan kuraghon, faman nomon, nekalkuleblan monon, kiu neniam al li mankis, - kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur min. Mia superregado ekshancelighis. Charmita de mia gloro, komence li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj sen ia bedauro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi komencis serchi malpacighon kun li; al miaj epigramoj li respondadis per epigramoj, kiuj chiam shajnis al mi pli neatenditaj kaj pli spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj; li shercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo che pola bienhavanto, vidante lin atentobjekto de chiuj sinjorinoj kaj precipe de la dommastrino, kiu estis am-ligita kun mi, mi diris al li en la orelon iun malspritan insultajhon. Li ekflamis kaj min frapis sur la vangon. Ni nin jhetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagigho. Mi staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj. Kun neesprimebla malpacienco mi atendis mian kontrauulon. La printempa suno levighis, kaj jam sentighis varmo. Mi lin ekvidis el-malproksime. Li piediris, kun uniformo sur la sabro, akompanata de unu sekundanto. Ni ekiris al lia renkonto. Li proksimighis, tenante chapon, plenan je merizoj. La sekundantoj mezuris inter ni dekdu pashojn. Mi devis pafi la unua; sed mia kolerekscitigho estis tiel forta, ke mi ekdubis pri celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietigho, mi cedis al li la unuan pafon; mia kontrauulo ne akceptis. Oni decidis loti; la unuan numeron gajnis li, la chiama favorato de la sorto. Li ekcelis kaj trapafis mian chapon. Nun estis mia vico. Fine lia vivo estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, penante rimarki almenau iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante el sia chapo maturajn merizojn kaj elbushigante kernojn, kiuj alflugis ghis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. "Kion utilos, - mi pensis, - lin senigi je vivo, kiam li ne multe ghin shatas?" Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon malsupren. - "Shajne chi-momente vi ne tro atentas la morton, - mi diris, - vi bonvolas matenmanghi; mi ne volus vin malhelpi". - "Vi neniel min malhelpas, - li rediris, - bonvolu pafi; tamen, agu lau via placho; via pafo restas al vi, kaj mi estas chiam preta al viaj servoj". - Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke hodiau mi ne intencas pafi, - kaj per tio la duelo estis finita... Mi eksighis el la regimento kaj forighis en chi tiun urbeton. De tiam pasis ne ech unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri vengho. Nun mia horo alvenis...

Silvio eltiris el sia posho la matene ricevitan leteron kaj ghin donis al mi por tralegi. Iu (shajne lia aferkomisiito) skribis al li el Moskvo, ke certa persono baldau edzighos kun juna kaj bela fraulino.

- Vi divenas, - diris Silvio, - kiu estas tiu certa persono. Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, chu same indiferente li akceptos la morton jhus antau sia edzigho, kiel iam li gin atendis kun merizoj!

Che tiuj vortoj Silvio ekstaris, jhetis sian chapon planken kaj ekis pashadi tien kaj reen tra la chambro, kvazau tigro en sia kagho. Mi lin auskultis senmove; strangaj, kontraudiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la chevaloj estas pretaj. Silvio forte ekpremis mian manon; ni interkisis. Li sidighis en veturilon, kie kushis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun la havajho. Ni adiauis ankorau unu fojon, kaj la chevaloj forrapidis.

II.

Pasis kelke da jaroj. Hejmaj aferoj devigis min ekloghi en malgranda vilagheto de N-a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne chesis sekrete sopiri pri mia antaua brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile estis por mi kutimighi al plena soleco dum autunaj kaj vintraj vesperoj. Ghis la tagmangho mi ankorau iel pasigis la tempon, interparolante kun la vilaghestro, inspektante la laborojn au vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskighi, mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi en la shrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi. Chiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna, estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis. Mi ech komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ghi mi havis kapdoloron, kaj, malkashdire, mi ektimis farighi drinkulo pro malghojo, t, e. plej malghojiga drinkulo, kies multegajn ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du au tri "malghojigaj", kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco estis pli tolerebla. Fine mi decidis enlitighi kiel eble plej frue kaj tagmanghi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn de mi trovighis richa bieno, apartenanta al grafino B.; sed tie loghis nur bienadministranto, kaj la grafino estis vizitinta sian posedajhon nur unu fojon, en la unua jaro post sia edzinigho, loghinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen la duan printempon de mia ermiteco disvastighis onidiroj, ke la grafino kun sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive ili alvenis en komenco de junio.

Alveno de richa najbaro estas grava epoko por kamparloghanto. Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladis tion dum du monatoj antaue kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis pro senpacienco shin vidi; tial la unuan dimanchon post shia alveno, mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj moshtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci. La vasta kabineto estis meblita kun chiu ebla lukso; che la muroj staris libroshrankoj, kaj sur chiu bronza busto; super la marmora kameno trovighis largha spegulo; la planko estis tapetita per verda drapo kaj kovrita per tapishoj. Malkutimighinte de lukso en mia mizera angulo kaj jam de longe tie vidinte ech malpropran richecon, mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermighis, kaj eniris viro chirkau tridekdujara de bela eksterajho. La grafo aliris min kun malkashema kaj aminda mieno: mi penis viglighi kaj ekis min rekomencli, sed li antauvenis min. Ni sidighis. Lia konversacio, libera kaj afabla, baldau forigis mian sovaghan ghenemon; mi jam komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaue. Efektive shi estis belulino. La grafo min prezentis; mi volis shajni senghenata, sed ju pli mi zorgis pri tia shajno, des pli mi min sentis mallerta. Por doni al mi tempon por viglighi kaj kutimighi al la nova konatigho, ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro, senceremonie. Dume mi marshadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj pentrajhojn. Mi ne estas kompetenta pri pentrajhoj, sed unu altiris al si mian atenton. Ghi prezentis iun vidajhon en Svisujo; tamen min atentigis ne la pentrajho mem, sed ke ghi estis trapafita per du kugloj, enighintaj unu en alian.

- Jen bonega pafo! - mi eliris, min turnante al la grafo.

- Jes, - li respondis, - la pafo estas vere rimarkinda. Chu vi bone pafas? - li daurigis.

- Sufiche bone, - mi rediris, plezurighinte, ke la interparolo fine ektushis temon al mi proksiman, - je tridek pashoj mi ne maltrafos ludkarton, - kompreneble, el konata de mi pistolo.

- Chu vere? - diris la grafino kun vidigo de ega atentemo. - Kaj vi, mia amiko, chu vi trafos karton je tridek pashoj ?

- Iam, - respondis la grafo, - ni faros provon. Siatempe mi pafis ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la manojn.

- Ho, - mi rediris, - tiuokaze mi vetas, ke via grata moshto ne celtrafos karton ech je dudek pashoj; la pistolo postulas chiutagan ekzercadon. Mi tion scias lau sperto. En nia regimento mi estis opiniata unu el plej lertaj pafistoj. Foje al mi okazis dum tuta monato ne tushi pistolon, la miaj sin trovis en riparado. Kion do vi pensas, via moshto? La unuan fojon, kiam mi post tio komencis pafi, mi faris kvar sinsekvajn maltrafojn al botelo je dudek pashoj. Che ni estis kapitano, spritulo kaj amuzulo, - li estis apude kaj diris al mi: "Certe, fratulo, cia mano ne sin levas kontrau botelo". Ne, via grafa moshto, oni ne devas malzorgi tiun chi ekzercadon, alie oni nepre malkutimighas. La plej lerta pafisto, kiun mi renkontis, pafadis chiutage, almenau tri fojojn, antau la tagmangho. Ghi estis che li kutima arangho, kiel antaumangha glaseto da brando.

La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciighis.

- Chu li bone pafis? - min demandis la grafo.

- Jen kiel: multfoje, ekvidinte mushon sidantan sur muro... Vi ridas, grafino? Je Dio, estas vero... Ekvidinte mushon, li kutimis krii: "Kozchjo, pistolon!" Kozchjo alportas shargitan pistolon, - paf! kaj la musho estas enpremita en la muron!

- Estas mirinde! - diris la grafo. - Kaj lia nomo?

- Silvio.

- Silvio! - ekkriis la grafo, forsaltante el sia segho. - Chu vi konis Silvion?

- Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi havas neniun sciigon pri li. Chu via grafa moshto ankau lin konis?

- Ho, jes, mi lin bone konis. Chu li ne rakontis al vi pri iu strangega okazintajho?

- Chu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu dibochulo?

- Chu li ne diris al vi la nomon de tiu dibochulo?

- Ne, sinjoro... Ha, via grafa moshto! - mi daurigis, divenante la veron. - Pardonu... mi ne sciis... chu eble vi?...

- Mi mem, - respondis la grafo kun ekstrema emocio; - kaj la trapafita pentrajho estas rememorajho pri nia lasta renkonto.

- Ho, mia kara, - diris la grafino, - pro Dio, ne rakontu; al mi estos terure tion auskulti.

- Ne, - rediris la grafo, - mi rakontos chion; sinjoro scias, kiel mi estis ofendinta lian amikon, - li ankau eksciu, kiamaniere Silvio sin venghis kontrau mi.

La grafo alshovis apogseghon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi ekaudis jenan rakonton.

- Antau kvin jaroj mi edzighis. La unuan monaton, "miel-monaton", mi pasigis chi tie, en tiu chi kamparo. Al chi tiu domo mi shuldas la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el la plej premigaj rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la chevalo de mia edzino ial ekobstinighis; shi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antauen. En la korto mi ekvidis vojaghveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris chi tie apud la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn.

- "Ci ne rekonas min, grafo?" - li diris tremvoche. - "Silvio!" - mi ekkriis kaj, malkashdire, mi sentis, ke miaj haroj starlevighas. - "Jes, certe," - li daurigis, - "al mi apartenas ankorau la pafo, kaj mi venis por malshargi mian pistolon kontrau ci; chu ci estas preta?" - La pistolo vidighadis el lia flankposho. Mi ekmezuris dekdu pashojn kaj starighis en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antau la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon. Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru, kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj ekcelis... Mi kalkulis minutojn... Mi pensis pri shi... Pasis terura minuto! Silvio mallevis la brakon. - "Mi bedauras, ke la pistolo estas shargita ne per merizkernoj... kuglo estas multepeza. Al mi nepre shajnas, ke inter ni farighas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimighis celi nearmiton. Ni rekomencu; ni lotu, kiu estas pafonta la unua". - Mia kapo turnighis... Shajnas, ke komence mi ne konsentis... Fine ni shargis ankorau unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn; li metis ilin en la chapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la unuan numeron. - "Ci, grafo, estas diable shanca", - li diris kun firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi farighis, kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio... tamen mi ekpafis kaj trafis jen tiun chi pentrajhon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentrajhon; lia vizagho ardis flame; la grafino estis pli pala ol shia poshtuko; mi ne povis min deteni de ekkrio.

- Mi ekpafis, - daurigis la grafo, - kaj, dank' al Dio, maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min celi. Subite la pordo malfermighas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin jhetas al mia kolo. Shia cheesto redonis al mi mian tutan viglecon. - "Mia kara," - mi diris al shi, - chu vi ne vidas, ke ni shercas? Kial vi timegighis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu che nin; mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon". Manjo tamen ne fidis min. "Diru, chu mia edzo diras la veron? - shi sin turnis al la terura Silvio, - chu estas vere, ke vi ambau shercas?" - "Li chiam shercas, grafino, - respondis Silvio, - iam li sherce min vangofrapis, sherce trapafis sur mi jen chi tiun chapon, sherce jhus min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankau iom sherci..." Kun tiuj vortoj li intencis min ekceli... je shia cheesto! Manjo sin jhetis al liaj piedoj. - "Levighu, Manjo, - hontu! - mi ekkriis furioze, - "kaj vi, sinjoro, chu vi chesos mokturmenti malfelichan virinon? chu vi ekpafos fine, au ne?" - "Ne, - respondis Silvio, - mi estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, - mi igis cin ekpafi kontrau min; al mi estas sufiche, - ci min memorados! Mi cin oferdonas al cia konscienco". - Tiumomente li estis forironta, sed haltis che la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentrajhon, ekpafis kontrau ghin, preskau ne celante, kaj foriris. Mia edzino kushis sveninta; la servistoj ne kuraghis lin haltigi kaj rigardis lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la veturigiston kaj forveturis, antau ol mi retrovis mian konscion.

La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciighis pri la fino de novelo, kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ghian heroon mi ne renkontis plu. Onidire Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti estris tachmenton de heteristoj* kaj estis mortigita en la batalo che Skulani.

1830

* 1 vershoko (1/16 ono de arshino) = 4,4 centimetroj. - Rim. de la trad.
*
Nomo de tiutempaj grekaj ribeluloj.

Reen al "Pushkin"