NEGHBLOVADO
Fine de la 1811a jaro, dum memorinda por ni epoko, loghis en sia bieno "Nenaradovo" la bonkora Gavrilo Gavrilovich R**. Li estis fama en la chirkauajho pro sia gastameco kaj afableco; la najbaroj tre ofte vizitadis lin por manghi, trinki, ludi bostonon je kvin kopekoj kun lia edzino Praskovja Petrovna, kaj kelkaj - por vidi ilian filinon Maria Gavrilovna-n, graci-talian, palvizaghan deksepjaran fraulinon. Oni sciis shin richa fianchino, kaj multaj homoj esperis edzighi kun shi au edzigi siajn fiiojn.
Maria Gavrilovna estis edukita pere de francaj romanoj kaj, sekve, estis enamighinta. Shia elektito estis nericha armea subleutenanto, sin trovanta forpermese en sia apuda bieneto. Memkompreneble, la juna homo ardis per sama pasio; sed la gepatroj de lia amatino, rimarkinte ilian reciprokan inklinon, malpermesis al sia filino ech pensi pri li, kaj oni akceptadis lin pli malafable ol la eksigitan asesoron.
Niaj geamantoj interkorespondadis kaj chiutage renkontighis sen cheestantoj en betularbareto au apud malnova kapelo. Tie ili jhuris unu al alia eternan amon, plendis kontrau la sorto kaj faris diversajn projektojn. Korespondante kaj interparoladante tiamaniere, ili alvenis (kio estas tute natura) al jena rezonado: se ni ne povas vivi unu sen la alia, sed la volo de la senkompataj gepatroj kontraustaras nian felichon, chu ni ne povus agi memstare? Certe, la bontrafa ideo venis unue en la kapon de la juna homo, sed ghi tre plachis al la romaneca imagemo de Maria Gavrilovna.
Vintro chesigis iliajn intervidighojn, sed la korespondado farighis des pli vigla. La oficiro, Vladimir Nikolajevich, petegis en chiu letero, ke shi konsentu geedzighi sekrete, dum kelka tempo sin kashi, poste sin jheti al la piedoj de la gepatroj, kiuj certe estos fine kortushitaj per la heroa konstanteco kaj kompatindeeo de la geamantoj kaj nepre diros al ili: "Infanoj niaj, venu, por ke ni chirkaubraku vin!"
Maria Gavrilovna dumlonge hezitis; multego da forkur-planoj estis rifuzitaj. Fine shi konsentis: la fiksitan tagon shi devos ne partopreni vespermanghon kaj foriri en sian chambron, pretekstante kapdoloron; shia servistino partoprenis la komploton; ili ambau estis elirontaj en la ghardenon per malantaua dompordo; post la ghardeno ili trovos pretan glitveturilon, sidighos en ghin kaj veturos kvin verstojn* de Nenaradovo en vilaghon Jadrino, rekte en preghejon, kie Vladimir Nikolajevich ilin atendos.
Antaunokte de la decidiga tago Maria Gavrilovna tute ne dormis: shi enpakadis tolajhon kaj vestojn, skribis longan leteron al sentimentala fraulino, sia amikino, alian - al siaj gepatroj. Shi adiauis ilin per plej kortushaj esprimoj, senkulpigis sian agon per nevenkebla forto de pasio kaj fine aldonis, ke la plej felicha minuto de shia vivo estos, kiam estos permesite al shi sin jheti che la piedojn de siaj karaj gepatroj. Sigelinte ambau leterojn per fabrikita en Tula* sigelileto, sur kiu vidighis du flamantaj koroj kun konvena surskribo, shi enlitighis je matenigho kaj ekdormetis; tamen terurigaj songhoj chiuminute vekis shin. Jen shajnis al shi, ke en la momento, kiam shi sidighis en glitveturilon por rapidi al la geedzighceremonio, la patro haltigis shin, kun suferiga rapideco shin trenis sur la negho kaj jhetis en malluman, senfundan subterajhon... kaj shi flugrapide falis kun neesprimebla korpremo. Jen shi vidis Vladimir-on kushanta tere, pala, sangekovrita; mortante li petegis per akre-lauta vocho, ke shi rapidu al li por geedzighi... Aliaj abomenaj, sensencaj vizioj aperadis antau shi unu post alia. Fine shi ellitighis, pli pala ol kutime kaj kun ne shajnigita kapdoloro. La patro kaj patrino rimarkis shian ekscitighon; ilia amoplena zorgemo kaj senchesaj demandoj: "Kio estas al ci, Manjo? Chu eble ci malsanas, Manjo?" rompis shian koron. Shi penis trankviligi ilin, shajni gaja, sed ne sukcesis.
Vesperighis. La penso, ke shi pasigas la lastan tagon meze de sia familio, premis shian koron. Shi estis apenau viva; fundanime shi adiauis chiujn personojn, chiujn ajhojn sin chirkauantajn. Oni pretigis la vespermanghon. Shia koro forte ekbatis. Shi diris tremvoche, ke shi ne volas manghi, kaj adiauis sin de la gepatroj. Ili kisis kaj laukutime krucesignis shin: shi apenau ne ekploris. Veninte en sian chambron, shi jhetis sin en apogseghon kaj ekploregis. La servistino admonpetis, ke shi kvietighu kaj estu kuragha. Chio estis preta. Post duonhoro Manjo estis forlasonta por chiam la gepatran domon, sian chambron, kvietan virgulinan vivadon...
Ekstere blovis neghvento; ghi mughis, la fenestrokovriloj skuighis kaj bruis. Chio shajnis al shi minacoplena kaj malghoja antausigno.
Baldau en la domo chio mallautighis kaj ekdormis. Manjo envolvis sin per shalo, survestis varman mantelon, prenis en la manojn sian skatoleton kaj eliris tra la malantaua dompordo. La servistino portis post shi du pakajhojn. Ili eniris la ghardenon. La neghblovo ne kvietighis; la vento blovegis renkonte, kvazau penante haltigi la junan krimulinon. Apenau ili sukcesis atingi la finon de la ghardeno. Sur la vojo ilin atendis glitveturilo. La malvarmighintaj chevaloj ne volis stari surloke; la veturigisto de Vladimir pashadis antau la timonstangoj, retenante la malpaciencajn. Li helpis la fraulinon kaj shian servistinon oportune sidighi kaj lokigi la pakajhojn kun la skatoleto, manprenis la kondukilojn, kaj la chevaloj ekgalopis. Lasante la junulinon al la zorgoj de la sorto kaj al la lerteco de la veturigisto Terenchjo, ni nin turnu al la juna amanto.
La tutan tagon Vladimir pasigis veturante tien kaj chi tien. Matene li vizitis la pastron kaj apenau sukcesis interkonsentighi kun li. Poste li serchadis la necesajn atestontojn meze de najbaraj bienhavantoj. La unua, al kiu li sin turnis, kvardekjara iama kavaleria subleutenanto Dravin, tre volonte konsentis. Tia aventuro - li diris - memorigis lin pri pasinta tempo kaj husaraj petolajhoj. Li konsentigis Vladimir-on resti che li por tagmangho kaj certigis lin, ke la du ceteraj atestantoj ne mankos. Efektive, tuj post la tagmangho alvenis la termezuristo Schmidt*, kun lipharoj kaj spronoj, kaj filo de la distrikta policestro, deksesjara knabo, jhus farighinta ulano. Ili ne nur akceptis la proponon de Vladimir, sed ech juris, ke ili estas pretaj oferi al li sian vivon. Vladimir chirkaubrakis ilin kun ravo kaj forveturis hejmen por prepari chion bezonan.
Jam de longe vesperighis. Li forsendis sian fidindan Terenchjon en Nenaradovo-n kun chevaltrio kaj detala kaj zorge pripensita instrukcio; por si mem li jungigis glitveturileton kun unu chevalo kaj sola, sen veturigisto, veturis Jhadrino-n, kien post du horoj estis alvenonta Maria Gavrilovna. La vojon li bone konis, - ghi postulis ne pli ol dudek minutojn.
Sed apenau Vladimir forlasis sian vilaghon kaj trovighis meze de kampoj, forte ekventis kaj farighis tia neghblovo, ke li nenion povis vidi. Post unu minuto la vojo estis supershutita de negho kaj ne plu rekonebla; la chirkauajho malaperis en ia nebuleca, flavnuanca mallumo, tra kiu flirtis blankaj neghflokoj; la chielo kaj la tero kunfluighis. Baldau Vladimir perdis la vojon kaj vane klopodis ghin retrovi. La chevalo pashis trafe-maltrafe kaj chiuminute jen surrampis neghmonteton, jen falrulighis en kavon; la glitveturilo chiuminute renversighadis. Vladimir precipe zorgis ne perdi la ghustan direkton. Tamen al li shajnis, ke forpasis pli ol duonhoro, sed li ne atingis ankorau la Jhadrin-an arbareton. Pasis pluaj dek-kelkaj minutoj, - la arbareto ne vidighis. Vladimir veturis tra iu kampo kun multaj profundaj krutkavegoj. La neghoblovado ne kvietighis, la chielo ne serenighis. La chevalo komencis lacighi, kaj li mem estis shvitkovrita, malgrau ke li chiuminute estis devigata ghiszone enneghighi.
Fine li konvinkighis, ke li veturas ne lau ghusta direkto. Li haltis, ekis pripensadi, rememoradi, konjekti kaj decidis, ke li devas veturi dekstren. Li faris tion. Lia chevalo apenau marshis. Pasis jam pli ol unu horo, de kiam li forlasis sian hejmon. Jhadrino nepre devis esti proksima. Tamen li veturis, veturadis, sed la kampo ne havis finon. Chie - neghamasoj kaj kavoj; chiuminute la glitveturilo renversighis, chiuminute li ghin restarigis. La tempo pasadis. Vladimir komencis maltrankvilighi.
Fine io eknigrighis flanke. Vladimir direktis la chevalon tien. Proksimighinte, li ekvidis arbareton. "Dank' al Dio, - li meditis, - nun estas proksime". Li ekveturis lau la arbaret-rando, esperante tuj trafi la konatan vojon au chirkauveturi la arbareton: Jhadrino sin trovis tuj post ghi. Baldau li trovis la vojon kaj enveturis mezen de arbaro, vintre senfoliigita. La vento ne povis furiozi tie, la vojo estis ebena, la chevalo ekviglighis, kaj Vladimir chesis agitighi.
Tamen li veturis, veturadis, sed Jhadrino ne estis videbla, - la arbareto ne havis finon. Vladimir kun teruro ekvidis, ke li venis en tute nekonatan arbaron. Malespero lin ekposedis. Li ekfrapis la chevalon; la kompatinda besto komence ektrotis, sed baldau ghi lacighis kaj post kvaronhoro marshis malrapidpashe, spite al chiuj klopodoj de la malfelicha Vladimir.
Iom post iom la arboj komencis maldensighi. Vladimir elveturis el la arbaro, - Jhadrino ne estis vidata. Kredeble estis chirkau noktomezo. Larmoj elshprucis el liaj okuloj; li ekveturis divenprove. La vetero mildighis, la nuboj disighis. Antau li kushis ebenajho, kovrita per blanka ondeca tapisho. La nokto estis sufiche serena. Li ekvidis proksime vilagheton, konsistantan el kvar-kvin kabanoj. Vladimir sin direktis tien. Apud la unua dometo li elsaltis el sia glitveturilo, alkuris fenestron kaj komencis frapi. Post kelke da minutoj levighis ligna fenestro-kovrilo, kaj maljunulo aperigis sian grizan barbon. - "Kion vi bezonas?" - "Chu Jhadrino trovighas proksime?" - "Jhadrino?" - "Jes, jes, - chu ghi estas proksime?" - "Jes, proksime, - je dek-kelke da verstoj". - Audinte tian respondon, Vladimir ekkaptis senespere siajn harojn kaj restis senmova, kiel homo, kondamnita al morto.
- "El kie vi venas?" - daurigis la maljunulo. Vladimir ne respondis la demandon. - "Chu vi povas, maljunulo, - li diris, - provizi min per chevaloj ghis Jhadrino?" - "Ne, mi ne havas chevalojn, - respondis la maljunulo, mallevante la fenestrokovrilon: - mi sendos al vi mian filon, li vin akompanos". Vladimir komencis atendi. Apenau forpasis unu minuto, li ree ekfrapis. La fenestrokovrilo levighis, aperis la barbo. - "Kion vi bezonas?" - "Kie do estas via filo?" - "Li tuj eliros, li piedvestas sin. Chu vi frostighis? Eniru kaj varmigu vin". - "Dankon, rapidigu vian filon".
La pordego ekknaris. Eliris juna vilaghano kun bastonego kaj iris antauen, jen montrante, jen serchante la vojon, surshutitan de neghamasoj. - "Kioma horo estas?" - demandis lin Vladimir. - "Baldau matenighos," - respondis la vilaghano. Vladimir diris ne ech unu vorton plu.
Kantis kokoj kaj estis jam hele, kiam ili atingis Jhadrinon. La preghejo estis fermita. Vladimir pagis la gvidiston kaj sin direktis al la pastra domo. En la korto lia chevaltrio forestis. Kia sciigo atendis lin?!.
Sed ni revenu al la bonkoraj Nenaradov-aj bienuloj kaj rigardu, kio okazis che ili.
Nenio.
La gemaljunuloj vekighis kaj eliris en la salonon, Gavrilo Gavrilovich en noktochapo kaj varma jako, Praskovja Petrovna en vatita nokta negligho. Oni alportis samovaron, kaj Gavrilo Gavrilovich sendis knabinon ekscii, kiel fartas Maria Gavrilovna kaj kiel shi pasigis la nokton. La knabino revenis, dirante, ke la fraulino dormis malbone, sed nun shi sentas sin pli bone kaj tuj venos en la salonon. Efektive, la pordo malfermighis, kaj Maria Gavrilovna eniris kaj salutis pachjon kaj panjon.
- Kiel fartas cia kapo, Manjo? - demandis Gavrilo Gavrilovich. - "Pli bone, pachjo," - respondis Manjo. - "Ci certe haladzomalsanighis", - diris Praskovja Petrovna. - "Estas eble, panjo", - respondis Manjo.
La tago pasis bone, sed nokte Manjo grave malsanighis. Oni venigis urban kuraciston. Li alvenis vespere kaj trovis Manjon en deliro: farighis arda febro, kaj la kompatinda malsanulino dum du semajnoj sin trovis che tomba sojlo.
Neniu en la domo sciis pri la intencita forkuro. La skribitajn antautage leterojn Manjo bruligis; la servistino al neniu diris ion, timante la koleron de la maljunaj gesinjoroj. La pastro, la iama kavaleria subleutenanto, la lipharhava termezuristo kaj la juna ulano estis diskretaj - kaj ne senkauze... La veturigisto Terenchjo neniam, ech ebria, diradis ion superfluan. Tiamaniere la sekreto estis gardita de pli ol duondekduo da komplotintoj. Sed Maria Gavrilovna mem, dum konstanta deliro, malkashadis sian sekreton. Tamen shiaj diroj estis tiom malkonformaj je chio, ke la patrino, ne forlasanta shian liton, povis sole kompreni, ke la junulino estis ghismorte enamighinta je Vladimir Nikolajevich, kaj ke tiu amo estas la vershajna kauzo de shia malsano. Shi interkonsilighis kun la edzo, kun kelkaj genajbaroj, kaj fine oni decidis unuvoche, ke, videble, tiu estas la fatalo de Maria Gavrilovna, ke la sorte destinitan fianchon oni ne sukcesos eviti, ke malricheco ne estas krimo, ke oni ja vivos ne kun mono, sed kun homo, kaj chion similan. Moralaj sentencoj estas foje tre utilaj en okazoj, kiam oni ne sukcesas elpensi ion alian por sia pravigho.
Dume la fraulino komencis resanighi. Jam de longe oni ne vidis Vladimir-on en la domo. Do oni decidis lin venigi por anonci al li neatenditan felichon - konsenton je geedzigho. Tamen kiom granda estis la mirego de la Nenaradov-aj bienuloj, kiam responde al ilia invito ili ricevis de li duonfrenezan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam transpashos la sojlon de ilia domo, kaj petis, ke oni forgesu pri malfelichulo, por kiu la morto restas lia sola konsolo. Post kelke da tagoj ili eksciis, ke Vladimir forveturis en la armeon. Estis la 1812a jaro!
Dum longa tempo oni ne kuraghis sciigi la resanighantan Manjon pri tio. Shi mem neniam citis la nomon de Vladimir. Kelkajn monatojn poste, trovinte lian nomon en la listo de distingighintoj kaj grave vunditoj en la batalo de Borodino, shi svenis, kaj oni timis, ke la febrego revenos. Tamen, glor' al Dio, la sveno ne havis sekvojn.
Alia malghojego shin afliktis! Gavrilo Gavrilovich mortis, herede lasinte al shi sian tutan posedajhon. Sed la heredajho ne konsolis shin: tutkore shi partoprenis la malghojon de la kompatinda Praskovja Petrovna kaj jhuris, ke shi neniam shin forlasos. Tamen ili forveturis el Nenaradovo, loko de malghojigaj rememoroj, kaj ekloghis en alia ilia bieno.
Tie ankau fianchoj chirkauis la amindan kaj richan junulinon; sed neniun shi esperigis. La patrino kelkfoje admonis shin fari elekton, - Maria Gavrilovna nee skuis la kapon kaj enpensighadis. Vladimir ne plu ekzistis: li mortis en Moskvo jhus antau la enveno de la francoj. La memoro pri li shajnis sankta al Manjo; almenau shi konservadis chion, kio povis rememorigi pri li: la iam legitajn de li librojn, liajn desegnajhojn, muziknotojn kaj kopiitajn por shi versajhojn. La najbaroj, sciighinte pri tio, admiris shian konstantecon kaj scivole atendis la heroon, triumfontan fine super la chagrenoplena fideleco de tiu virga Artemiso*.
Intertempe la milito estis glore finita. Niaj regimentoj revenadis el fremdlando. La popolo kuris por renkonti ilin. La muzikistaroj ludis la militajn kantojn "Vive Henri-Quatre", tirolajn valsojn kaj ariojn "Jhokondo". Oficiroj, foririntaj militi preskau kiel knaboj, revenis maturighintaj kaj virighintaj en batalatmosfero, ornamitaj per ordenkrucoj. Soldatoj gaje parolis inter si, chiuminute miksante germanajn kaj francajn vortojn. Neforgesebla epoko! Epoko de gloro kaj entuziasmo! Kiom forte batis rusaj koroj che la vorto "patrolando"! Kiom dolchaj estis la larmoj de revidigho! Kiel unuanime ni kunigadis la sentojn de nacia fiereco kaj amo al la caro! Kaj por li - kia minuto!..
La virinoj, la rusaj virinoj estis tiutempe senkomparaj. Ilia kutima senemociemo malaperis. Ilia ekstazo estis vere ebriiga, kiam, salutante la venkintojn, ili kriis "hura!".
Kiu el tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al rusa virino li shuldas sian plej valoran rekompencon?..
Dum tiu brila tempo Maria Gavrilovna loghis kun sia patrino en la ...a gubernio kaj ne vidis, kiel ambau chefurboj solenis la revenon de la militistaroj. Sed en provincaj distriktoj kaj vilaghoj ghenerala entuziasmo, eble, estis ankorau pli forta. Apero de oficiro en tiaj lokoj estis por li vera triumfo, kaj frake vestita amanto ne povis konkuri kun li.
Ni diris jam, ke malgrau sia indiferenteco Maria Gavrilovna kiel antaue estis chirkauanta de aspirantoj. Sed chiuj estis devigitaj cedi lokon, kiam en shia kastelo aperis vundita husara kolonelo Burmin, kun kruco de St. Georgo sur la brusto kaj kun "interesa paleco", kiel kutimis diri la tieaj fraulinoj. Maria Gavrilovna rimarkeble lin distingis. Dum lia cheesto shia kutima enpensigho viglighadis. Oni ne rajtis diri, ke shi koketus kun li; tamen poeto, rimarkinte shian konduton, dirus:
Se amor non e, che dunque?..*
Burmin vere estis tre aminda juna homo. Li havis ghuste thin saghon, kiu plachas al virinoj: saghon de konveneco kaj observemo, sen iaj pretendoj kaj sprite mokeman. Lia sintenado kontrau Maria Gavrilovna estis simpla kaj malrigida; sed, kion ajn shi diris au faris, lia animo kaj rigardo chiam sekvis shin. Li shajnis diskreta kaj modesta, sed lau onidiroj li estis iam terura ventanimulo; tamen tio chi ne malutilis al li en la opinio de Maria Gavrilovna, kiu (same kiel chiuj junaj virinoj) kun plezuro senkulpigadis petolajhojn, vidigantajn kuraghan kaj flaman karakteron.
Sed pli ol chio ajn alia (pli ol lia amemo, pli ol agrabla konversacio, pli ol "interesa paleco", pli ol bandaghita brako), la silento de la juna husaro pleje instigis shian scivolan imagemon. Shi ne povis ne konscii, ke shi tre plachis al li; li siavice, kun sia sagho kaj vivosperto, povis ankau rimarki, ke shi distingis lin inter la aliaj. Kial do ghis nun shi ne vidis lin che siaj piedoj kaj ne audis lian amkonfeson? Kio retenis lin? Chu timemo ne disigebla de vera amo, chu fiereco kaj koketemo de ruza amindumulo? Ghi estis por shi enigmo. Multe pripensinte, shi decidis, ke timemo estis la sola kauzo, kaj intencis plikuraghigi lin per plia atento kaj, lau cirkonstancoj, ech dorlotemo. Shi pretigadis malplej atendatan findisvolvon kaj senpacience antauvidis la momenton de la romaneca interparolo. Sekreto, kia ajn ghi estu, chiam pezas sur virina koro. Shiaj ruzaj manovroj sukcesis: almenau Burmin farighis tiel enpensa, liaj okuloj tiel flame haltis sur Maria Gavrilovna, ke la decidiga minuto shajnis jam proksima. La najbaroj parolis pri geedzigho kvazau pri demando senrevene solvita, kaj la bonkora Praskovja Petrovna ghojis, ke shia filino trovis fine indan fianchon.
La maljunulino sidis foje sola en salono, dismetante paciencludon, kiam Burmin eniris la chambron kaj tuj demandis pri Maria Gavrilovna. "Shi estas en la ghardeno: iru al shi, kaj mi atendos vin tie chi". Burmin eliris. La maljunulino faris krucosignon kaj ekmeditis: "Eble la afero hodiau decidighos!"
Burmin trovis Manjon apud lageto, sub saliko, kun libro en la manoj, en blanka robo, - kiel veran romanheroinon. Post la unuaj demandoj shi intence chesis daurigi tiamanieran konversacion, pliigante reciprokan embarason, el kiu oni povus eliri nur per subita kaj decidiga interparolo. Tiel okazis. Burmin, sentante la konfuzigan embarason de sia situacio, diris, ke li jam de longe serchas okazon por malkovri al shi siajn korsentojn, kaj petis unu minuton de atento. Maria Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn, kiel signo de konsento.
- Mi amas vin, - diris Burmin, - mi amas vin pasie... (Manjo rughighis kaj ankorau plie klinis la kapon). Mi agis nesingarde, fordonante min al la agrabla kutimigho vidi kaj audi vin chiutage. Nun estas jam tro malfrue por kontraustari mian sorton. La rememoro pri vi, via charma, alloga bildo estos de nun la turmento kaj samtempe la konsolo de mia vivo. Sed mi devas ankorau plenumi malfacilan shuldodevon, malkashi al vi teruran sekreton kaj starigi inter ni nevenkeblan baron...
- Ghi chiam ekzistis, - vivece interrompis lin Maria Gavrilovna: - mi neniam povus farighi via edzino...
- Mi scias, - li rediris mallautvoche; - mi scias, ke iam vi estis aminta, sed morto kaj tri jaroj da chagrenbedauroj... Kara, amata Maria Gavrilovna, ne penu senigi min je mia lasta konsolo: la penso, ke vi konsentus estigi mian felichon, se...
- Silentu, pro Dio, silentu. Vi turmentas min!
- Jes, mi scias, mi sentas, ke vi farighus la mia, sed mi estas la plej malfelicha homo: mi estas edzigita!...
Maria Gavrilovna kun miro ekrigardis lin.
- Mi estas edzigita de kvar jaroj, - daurigis Burmin, - kaj mi ech ne scias, kiu estas mia edzino, kie shi nun sin trovas, kaj chu mi iam revidos shin!..
- Kion vi diras?! - ekkriis Maria Gavrilovna. - Kiom stranga ghi estas! Daurigu... mi rakontos al vi poste... daurigu, mi petas.
- Komence de la 1812a jaro, - diris Burmin, - mi rapidis Vilnon, kie trovighis nia regimento. Veninte malfruvespere al iu stacio, mi diris, ke oni rapidu jungi freshajn chevalojn; sed farighis terura neghblovo; la staciestro kaj la veturigistoj konsilis al mi atendi. Mi obeis; tamen nekomprenebla emocio ekposedis min; al mi shajnis, kvazau iu pushis kaj pushis min. Dume la neghoblovado ne chesis. Mi perdis la paciencon, denove ordonis, ke oni jungu la chevalojn, kaj forveturis dum plej forta neghventego. Al la veturigisto venis la ideo veturi sur glaciighinta rivero por malplilongigi la vojon je tri verstoj. La riverbordoj estis tute neghekovritaj; la veturigisto preterpasis nerimarkinte la lokon, kie ni devus trafi la poshtan vojon, kaj tiamaniere ni trovighis en nekonata loko. La ventego ne kvietighis. Mi ekvidis iun lumeton kaj ordonis veturi en tiun direkton. Ni venis en vilaghon; ligna preghejo estis lumigita kaj malfermita; interne de la chirkaubarilo staris kelke da glitveturiloj; en la preghejvestiblo pashadis homoj. - "Tien chi, tien chi!" - ekkriis vochoj. Ni alveturis. - "Pro Dio, kial vi malfruighis? - diris al mi iu. - La fianchino estas sveninta, la pastro ne scias kion fari; ni estis jam pretaj reveni hejmen. Eliru do rapide". Mi senvorte elsaltis el mia glitveturilo kaj eniris la preghejon, apenau lumigatan per du au tri kandeloj. Junulino sidis sur benko en malluma angulo, alia frotis shiajn tempiojn. "Dank' al Dio, - diris la dua, - fine vi venis; vi preskau mortigis la fraulinon". Maljuna pastro proksimighis al mi kun demando: "Chu ni komencu?" - "Jes, komencu, via pastra moshto", - mi respondis distrite. Oni igis la fraulinon levighi. Shi shajnis al mi beleta... Nekomprenebla, nepardonebla ventanimeco... mi ekstaris apud shi antau la katedro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servistino subtenadis la fianchinon kaj atentis nur shin... Ni estis geedzigitaj!.. - "Kisu vin", - oni diris al ni. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaghon. Mi estis preta shin kisi... Shi ekkriis: - "Ha, ne estas li! ne estas li!" - kaj svenis. La atestantoj direktis al mi siajn timigitajn rigardojn. Mi min returnis, eliris el la preghejo sen ia malhelpo, jhetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: "Rapidu!"
- Dio mia! - ekkriis Maria Gavrilovna. - Kaj vi tute ne scias, kio farighis al via kompatinda edzino?
- Mi nenion scias, - respondis Burmin, - mi ne scias la nomon de la vilagho, kie mi edzighis; mi ne memoras, el kiu stacio mi forveturis. Tiutempe mi opiniis mian kriman petolajhon tiom malgrava, ke, forlasinte la vilaghon, mi ekdormis kaj vekighis nur sekvintmatene che tria stacio. La servisto, kiu akompanis min tiam, mortis dum la milito, - do mi havas neniun esperon retrovi la virinon, al kiu mi estis farinta tiel kruelan shercon, kaj kiu nun estas venghita same kruele!...
- Dio mia, Dio mia! - diris Maria Gavrilovna, kaptante lian manon. - Do tio estas vi! Kaj vi ne rekonas min?
Burmin palighis... kaj falis che shiajn piedojn...
1830
* Versto = 1,07 kilometro. - Rim. de la trad.
* Metalindustria urbo de meza Ruslando. - Rim. de la trad.
* Elparolu: S^midt. - Rim. de la trad.
* Artemiso, virga filino de Zeuso, diino de la chaso. - Rim. de la trad.
* "Se ghi ne estas amo, kio do ghi estas?" - Rim. de la trad.