Михаил Юрьевич Лермонтов

Выхожу один я на дорогу;
Сквозь туман кремнистый путь блестит;
Ночь тиха. Пустыня внемлет богу,
И звезда с звездою говорит.

В небесах торжественно и чудно!
Спит земля в сияньи голубом...
Что же мне так больно и так трудно?
Жду ль чего? жалею ли о чем?

Уж не жду от жизни ничего я,
И не жаль мне прошлого ничуть;
Я ищу свободы и покоя!
Я б хотел забыться и заснуть!

Но не тем холодным сном могилы ...
Я б желал навеки так заснуть,
Чтоб в груди дремали жизни силы,
Чтоб дыша вздымалась тихо грудь;

Чтоб всю ночь, весь день мой слух лелея,
Про любовь мне сладкий голос пел,
Надо мной чтоб вечно зеленея
Темный дуб склонялся и шумел.
Mi eliras sola vojon mian,
voj' shtonoza brilas tra malhel'.
Paca nokt'. Dezert' auskultas Dion,
kaj kun stel' interparolas stel'.

La chiel' - majesta kaj solena.
Dormas ter' sub blua firmament'.
Kial do en kor' doloro prema?
Chu bedaur' min regas? au atend'?

Jam atendas mi de l' viv' nenion,
nek bedauras iel pri l' pase'!
Volus mi liberon kaj trankvilon
kaj ekdormus sen lamenta ve'!..

Ne en tiu tomba dormo frida
volus mi eterne dormi, sed -
ke en mi dormetu fort' rigida,
ke spiradu brusto en kviet'.

Kaj ke dolcha voch' orelon mian
dorlotadu per amkant' sen fin';
super mi eterne verdfolia,
brua kverk' sinkline lulu min.

tradukis N.Fedotov


ПАРУС

Белеет парус одинокий
В тумане моря голубом!..
Что ищет он в стране далекой?
Что кинул он в краю родном?..

Играют волны - ветер свищет,
И мачта гнется и скрипит...
Увы, - он счастия не ищет
И не от счастия бежит!

Под ним струя светлей лазури,
Над ним луч солнца золотой...
А он, мятежный, просит бури,
Как будто в бурях есть покой!
VELO

Blankadas velo unusola
En la nebula mara blu'.
Ghi kion lasis, kion volas
En fremdaj landoj serchi plu?

Ondighas kaj la vento spiras
Fleksante l' maston kun fervor'.
Ve! Ne felichon ghi aspiras,
Nek de l' felicho kuras for.

Ghin kovras blua rond' chiela,
Sub ghi lazuras onda spac'.
Sed shtormon serchas ghi ribela,
Kvazau en shtormoj estas pac'.

(перевод К.Гусева)

М.Ю.Лермонтов

ПРОРОК

С тех пор как вечный судия
Мне дал всеведенье пророка,
В очах людей читаю я
Страницы злобы и порока.

Провозглашать я стал любви
И правды чистые ученья:
В меня все ближние мои
Бросали бешено каменья.

Посыпал пеплом я главу,
Из городов бежал я нищий,
И вот в пустыне я живу,
Как птицы, даром божьей пищи;

Завет предверчиво храня,
Мне тварь покорна там земная;
И звезды слушают меня,
Лучами радостно играя.

Когда же через шумный град
Я пробираюсь торопливо,
То старцы детям говорят
С улыбкою самолюбивой:

"Смотрите: вот пример для вас!
Он горд был, не ужился с нами:
Глупец, хотел уверить нас,
Что бог гласит его устами!

Смотрите ж, дети, на него:
Как он угрюм, и худ, и бледен!
Смотрите, как он наг и беден,
Как презирают все его!"


1841

M.Ju.Lermontov

PROFETO

De kiam donis alta Di'
Al mi profetajn chiosciojn,
En hom-okuloj legas mi
De peko kaj malic' liniojn.

Mi ekvochadis de l' raci'
Kaj amo purajn lecionojn:
La proksimuloj tuj al mi
Rabie ekjhetadis shtonojn.

Pricindris mian kapon mi,
El urboj fughis mi mizera,
Kaj en dezert' de Arabi'
Nun vivas, kiel bird', libera.

Sekvante volon de l' chiel',
Obeas min kreajhoj diaj,
Kaj tie min auskultas stel',
Ludante gaje per radioj.

Sed se okaze mi, profet',
Tra brua urb' rapide iras,
Do maljunuloj kun ridet'
Al idoj memkontente diras:

"Rigardu: jen ekzempl' por vi!
Kun homoj vivi li ne volas:
Stultul', li kredigadis nin,
Ke Di' per lia bush' parolas!

Rigardu, idoj, do sur lin:
Kiom li morna, pala estas!
Per kio li sin nutras, vestas,
Kiel malshatas chiuj lin!"


перевод Konkordo (1981)

De kiam donis l' Eternul'
al mi la povon de l' profeto,
en chies legas mi okul'
rankoron kaj insidon pretan.

Doktrinon de interkonsent'
Proklamis mi per bush' kaj plumo
Responde mia propra gent'
Min ekzekutis per shtonumo.

Kun cindra shut' sur mia vert'
El urboj fughis mi, agaca,
Kaj nun mi vivas en dezert',
Nutrante min el Dia graco.

Sovaghaj bestoj de la ter'
Obeas min lau vol' de Dio;
Min audas steloj en eter',
Ludante ghoje per radioj.

Kaj kiam kun baston' en man'
Tra urbo iras mi, profeto,
Sentencas oni al infan'
Kun memkontenta misrideto:

"Jen kazo frapa por okul'!
Fiera estis li ghis fusho:
Kredigi volis nin, stultul',
Ke vochas Di' per lia busho!

Kaj nun rigardu lin, infano:
malgrasa, pala, en deprim',
en ghenerala malestim',
senhava, nuda kaj profana".

Traduko de St. Galkin
De kiam, lau volo de Supra Jughanto,
Mi chionscianta farighis profeto,
Malvirton mi sentas en chiu vivanto,
Malicon mi vidas tra chiu rideto.

Mi altajn principojn de amo kaj vero
Komencis prediki al miaj kunfratoj,
Sed ili min batis kun granda kolero
Per shtonoj, kushantaj sur placoj kaj stratoj.

Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,
Mi urbojn forlasis sen ia havajho,
Kaj nun en dezerto - de Dia favoro
Nun ion mi havas por mia nutrajho.

Lau sankta ordono de l' Antautempulo
Al mi chiuj bestoj volonte servadis,
Kaj steloj che vortoj de mi, dezertulo,
Pli ghoje radias, pli hele lumadas.

Sed se iafoje tra urbo bruanta
Mi en rapideco pretere pasadas,
Min popolamaso renkontas mokanta
Kaj maljunularo memfide diradas:

"Rigardu, infanoj, vin edifigante,
Li estis fiera, kun ni malpacadis;
Malsagha, li volis kredigi nin vante,
Ke Dio al homoj per li paroladis.

Jen frukto de lia obstina vanteco!
Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,
En vesto chifona, simila al reto -
Che chiuj li estas en malestimeco".

Traduko de L. Loiko
De kiam la Jughisto - Di'
al mi profetan donis saghon,
en homokuloj legas mi
malico- kaj malvirtopaghojn.

Mi proklamadis pro l' destin'
ideojn de la am' kaj vero, -
kaj miaj proksimuloj min
shtonumis en rabikolero.

Kun frida cindro sur la vert'
eskapis mi de urboplacoj,
kaj jen mi vivas en dezert',
samkiel bird', per Di-donacoj;

lau Eternula testament'
obeas min terbestoj chiuj,
kaj steloj audas en kunsent'
laudante ghoje per radioj.

Sed kiam foje kun amar'
mi hastas tra la stratoreto,
olduloj diras al idar'
kun ambicia mokrideto:

"Edifu chi ekzemplo vin!
De ni li fughis pro l' fiero
stultul', persvadi volis nin,
ke lia vorto - Dia vero!

Rigardu do, infanoj, lin:
kiel li morna, magra, kruda!
Kiel li pala, povra, nuda,
kiel malshatas chiuj lin!"

Traduko de N. Fedotov
De kiam al mi la Jughist' Eterna
donacis la profetan povoscion,
mi legas, kvazau en volum' malferma,
en hom-okuloj pekon kaj malpion.

Doktrinojn purajn arde mi trumpetis
pri l' homaramo kaj pri l' alta Vero,
sed chiuj proksimuloj min surjhetis
per shtonoj, furioze de kolero.

Kaj cindron shutis mi al mia verto
la urbojn lasis for per kuraj pashoj,
mi malrichege vivas en dezerto,
min, kiel birdojn, nutras Di-donajhoj.

Lau la ordono sankta de l' Chieloj
obeas min estajhoj teraj tie,
amike priauskultas min la steloj
ludantaj supre gaje, helradie.

Sed kiam, senrimarke al okuloj,
urbstratojn bruajn mi trairi volas,
min montras egoistaj maljunuloj
mokante al infanoj, kaj parolas:

"Atentu! Jen por vi ekzemplo bona!
Ne vivis li kun ni en harmonio,
asertis li, stultulo fanfarona,
ke ja el lia bush' parolas Dio.

Infanoj karaj, lin rigardu bone!
Jen, kiel pala, trista kaj malsata!
Malgrasan korpon kovras li chifone,
de chiuj decaj homoj malshatata!"

Traduko de K. Kalocsay