RUZAJHOJ DE VULPO

Estis iam lupo maljuna, duone griza, duone bruna. La okuloj preskau blindighis, dentoj liaj malakrighis. Pri koliko plendante, preter kortoj vagante li pro malsato salivon vershadis, pri bela pasinteco pensadis. Tiam bongustis shafajho, sed nun - nenia manghajho. Li vidas, kvazau pashtas sin shafoj, sed ve! - kushas nur shtonaj amasoj.

La lupo kaduka la gambojn shancelis, al sia kabano kun peno li celis. Aperis subite leporo dum sia forstista laboro. La forston li shvite mezuris, kun klafto en man' preskau kuris, chion farante ordece, memorigante al si mem, se necese:

- Jen klafto, jen kvin, por chiu - sia destin'. Dek klaftojn la urso atendas, al aliaj - restajhojn mi vendos. Jen estas ankorau tereno - por frambojn kultivi konvena.

La forstiston haltigis la lupo kaj alparolis:

- Auskultu, frachjo,- jam nelonge mi vivos. Sed antau la morto mi devas parencojn frekventi - mian havajhon al ili testamenti.

- Do, eble che la pego-charpentisto cherkon al ci mendi? - demandis la leporo.

- Ne, mi petas pri alio: bonvolu gardi mian domon ghis mi che parencoj gastos.

- Jes, mi povas. Chiujn arbojn, chiujn stumpojn mi jam registris - finighis la laboro,- respondis la leporo.

- Dankon, forstisto estimata! Mi regalos cin per dolcha trifolio. Nur atentu, ke neniu en la domon enpenetru.

Kaj forvojaghis la lupo-kadukulo al malproksimaj parencoj - tra valoj kaj herbejoj, tra arbaroj kaj densejoj. Kaj la leporo gardas lian domon. La lupo ankorau ne malproksime foriris, kiam che pordo de lia domo iu ekkriis:

- Hej vi, kiu ene - enlasu vojaghantojn!

La leporo ekrigardis tra fenestro kaj vidas - ega veturilo kun ses kokoj enjungitaj kaj plena de vulpinfanoj sidigitaj. En la antauo la vulpino sidas kaj en la fino - onklo vulpo ridas. Sur rungoj potoj pendas, tra krado panshovilo sin etendas, frondofaskon tie ankau oni vidas - kun la tuta hejmilaro vulpa famili' vojaghi ja decidas.

- Veturu tien, de kie vi venis! - diras al ili la leporo,- la domo apartenas ne al vi, sed al la lupo.

- Ne estu tia malbonulo, kompatu almenau la infanojn. Ja ci vidas - ili apenau sin movas: frostighintaj, rigidighintaj, al longa vojagho ne alkutimighintaj. Post la varmigho ni plu vojaghos kaj la lupan domon ni ne damaghos.

Subite audighis plorado de vulpidoj. Chiuj kvazau lau interkonsento ploris kun humila peto, ke la leporo lasu ilin almenau por horeto.

Ekkompatis la leporo la vulpinfanojn kaj malfermis la pordon. Kun la tuta ilaro la vulp-famili' internen enbruis, la objektojn distribuis, la onklon-vulpon sur la fornon oportunis. La leporon gastoj ech mirigas - ili fajron ekbruligas: bakas, fritas, kantas, ludas, pri la forvojagho ech ne aludas.

Pasis tago kaj la dua - la leporo maltrankvilighis:

- Chu la gastado ne sufichos, chu viktimoj de la lupo vi ne farighos?

- He, ci maljuna sensaghulo! Ci la spronojn de forstisto havas, sed per lango absurdajhojn lavas. Chi tie nia domo estas, kontrau la kripla lupo nenia timo restas.

La leporo provis minaci, ankau amike la vulpon persvadi, sed tiu chi panshovilon kaptis kaj per ghi lian kapon preskau baptis...

Sen ajna gajno la leporo al arbaro forkuris. "Nu, atendu,- li pensis por si, - vi ankorau ekdancos..."

La vulpino, timema ino, diras al sia edzo:

- Pli bone ni de tie chi formeblighu, ni obeu la forstiston, gravan oficiston. Kio el ni restos, kiam la lupo ree chi tie estos? Li nin chiujn disshiros, bonan vorton ne diros.

La edzo de vulpino, granda fanfaronulo, diras ridetante:

- Estu trankvila, mia kara... Mi jam elpensis: kiam revenos la lupo, mi ne staros kvazau pupo. Se ruze ni agos, li rapide mem forvagos!

Post kelkaj tagoj audighis en la arbaro famo, ke revenas la lupo. La leporeto antau la domo lin renkontis kaj pri chio larmante rakontis.

Kiam la raporto estis finita, la lupo ne restis konvinkita. Li diris:

- Cian babiladon mi ne fidas, grandan embarason chi tie mi ne vidas. La vulpo min chiam devas timi kaj forirordonon plene estimi... Tamen venas al mi penso, ke tie povas sin kashi besto kun pli forta potenco.

- Sinjoro lupo,- diras la leporo,- mi ja estas oficisto, sed ne ia mensogisto. Nur ekhurlu ci dufoje kaj la senhontuloj estos jam survoje. Se ci trian fojon mughos - ili fulmrapide fughos!

La lupo iris al la domo, sed la vulpo, al kiu audeblis la parolo inter lupo kaj leporo, flustris al sia edzino:

- Kiam la lupo estos proksime, ci kaj la idoj restu sentime. Unu idon batu per vosto, duan - ekmordu, la trian - pinchu dolore, por ke chiuj ploru hore. Kiam mi demandos, kial la infanoj krias, respondu: "De la hieraua tago mankas lupajho".

La lupo kaj la leporo, venintaj al la domo, ekaudis fortan ploradon. Kaj iu ene demandis:

- Kion la infanoj bezonas, kial al ili nenion ci donas?

- De la hieraua tago mankas al ili fresha lupajho... - respondis pli maldika vocho.

La edzo de la vulpino ekkriis:

- Trankvilighu vir bubachoj, baldau manghos vi lau placho. Jam revenas nia lupo, lin jam vidis la upupo. Senprokraste mi lin buchos kaj viandon vi tuj suchos.

Audinte tion la lupo forkuris en la arbaron. Tremante de timo li jhetis sin al la leporo:

- Chu multo mankis, kaj mi estus formanghita! Vere tie estas iu pli forta ol mi. Ili deziras lupajhon... Oj, mi ne evitos mortachon!

- Lupo,- diris la leporo,- ci ech vulpinon jam timas?! Jen fortulo por ni! Mi ja diris, ke tie enloghighis la vulpina famili'! shi nur mokas cin, ehe... Nur ni iru ankoraufoje!

La lupo ree venis al la domo. Kaj ree audighis la plorado. Kaj interne iu diras:

- Chit, chesigu la ploradon. La leporo promesis la lupon allogi. Mi akrigos miajn ungojn, buchos lupon kvazau fungon. De la hodiaua tago chiam manghos ni lupajhon.

Ekaudinte tian parolon la lupo kaptis la leporon, skuis lin iomete kaj disshiris je pecetoj. Kaj pereis la lepor' bedaure, ne mezuros li plu la arbaron daure.

Jen kiel la vulpo la lupon trompis ruze, tute senakuze.


<< >>