Antonina Tonti

KORELATIVOJ

(Versetoj pri birdoj)

- Kiu krias fanfarone,
Ke kantadas ghi tre bone?
- Pig' babila kaj korniko -
birdoj stultaj , malmuzikaj.

- Kio post la pluvo varma
pli allogas birdojn niajn?
- Ili en aero svarme
kaptas mushojn, papiliojn.

- Kia bird' en arbarego
krias nokte timinstige
kaj ululas kun ridego?
- Gufo au terara strigo.

- Kies triloj tiom laute
sonas super kamp' en majo?
- La printempa bird', alaudo,
kantas en chielo gaje.

- Kie sonas birdaj kantoj?
- Kantas birdoj en somero
jen sur arboj, jen sur plantoj,
en ghardeno, en aero.

- Kien flugas niaj gruoj?
Ili flugas en autuno
suden, al chielo blua,
kie chiam brilas suno.

- Kiam kantas najtingalo?
- Kantas ghi por ni vespere,
kantas nokte apud valo,
en mateno che rivero.

- Kiom nun da kantbirdetoj
trilas en la kagho bele?
- Kantas en sonor-dueto
du "geedzoj", du fringeloj.

- Kial shatas ni kukolon?
- Primavere ghi kukuas,
de "birdeto-orakolo"
sherce vokon ni kalkulas.

- Kiel nomas vi la birdon,
kiu saltas lau la vojo?
Paseret' ridinda, hirta,
lerta kaj kortushe-ghoja.

* * *

NUMERALOJ

(Leporeto kaj chasisto)

Unu, du, tri, kvar kaj kvin.
Leporet' amuzis sin.
Kuras jen chasist' rapide,
ghuste pafas leporidon:
pif-paf! vea sort'!
kaptis leporeton mort'...
Ses, sep, ok, nau, dek... pro tio
hont' al la chasisto fia!