100 SHERCETOJ POR INFANOJ

(el libro: Albert Lienhardt "Amuza legolibro en Esperanto")


1. KIO ESTAS PORKIDO?

Alekso estas kvar-jara knabo. Li ludis en la korto, kaj li estis tre malpura.

La patro de Alekso diris al li: "Mia filo! Vi estas porkido. Chu vi scias, kio ghi estas? "

"Jes", respondis Alekso, "Porkido estas filo de porko."

*****

2. BRUNO EN MALHELA CHAMBRO

Bruno, kvar-jara, ne obeis al la patrino. Tial, pro puno, li devis resti sola en malhela chambro.

Bruno laute ploris kaj kriis, dum dek minutoj. Subite, li ne plu ploris.

Tiam, la patrino demandis tra la pordo: "Chu, fine, vi sufiche kriis? "

Bruno respondis: "Ne. Mi nur iom ripozas."

*****

3. DEMANDO PRI FAMILIA NOMO

Tereza Kalevski estas eta knabino. Shi estas inteligenta kaj tre sci-vola.

"Diru, patro", shi demandis, "chu ankau via avo kaj via avino nomighis Kalevski? "

"Jes, mia infano", respondis la patro.

"Kaj la gepatroj de viaj geavoj, chu ankau ili nomighis Kalevski? ", esploris Tereza.

"Jes, certe", eksplikis la patro.

"Kaj... chu ankau la gepatroj kaj geavoj antau ili? ", volis scii Tereza.

"Jes, chiuj!", konfirmis la patro.

Tereza longe pripensis kaj fine demandis:"Chu do ankau Adamo kaj Eva nomighis Kalevski??"

*****

4. NODO EN POSH-TUKO

Ralf diris al sia kamarado Hugo: "Antau kvar semajnoj, mi faris nodon al mia posh-tuko. Se mi nur scius, pri kio la nodo memorigu min!"

Hugo jhetis rigardon al la posh-tuko de Ralf, kaj diris: "Eble por memorigi al vi, ke estas urghe necese meti ghin en la lav-mashinon!'

*****

5. LA KATO KAJ LA PUPO DE MARGA

Marga estas kvar-jara knabino. Shi havas junan katon kaj grandan pupon, per kiuj shi ludas dum la tuta tago.

En iu dimancho, onklino Olga faris viziton al Marga kaj al shiaj gepatroj. La onklino multe admiris la katon kaj la pupon, kiujn Marga fiere montris al shi.

"Diru al mi, Marga", demandis la onklino, "chu vi amas vian katon? "

"Jes, mi amas ghin", respondis la eta knabino.

"Chu vi amas ankau vian pupon? ", plu-demandis onklino Olga.

"Jes, mi amas ankau ghin", respondis la etulino.

"Auskultu, Marga!", ree demandis la sci-volema onklino. "Kiun vi amas pli multe? La katon au la pupon? "

La kvar-jarulino iom pripensis, kaj fine diris: "Mi amas pli multe mian katon... Sed, mi petas, ne diru tion al la pupo!"

*****

6. PRI GRANDA SIMIO

"Patro", rakontis la ses-jara Francisko, "hodiau mi estis en la zoo. Tie estas simio tiel granda kiel vi!"

"Tio ne estas ebla", eksplikis la patro al Francisko, "tiel granda simio, kiel mi, ne ekzistas."

*****

7. SHI PENSIS PRI NENIO

Lina estas nau-iara knabino. Hierau, shi sidis en la familia chambro, sur segho, antau la fenestro. Shi rigardis tra la fenestro kaj silentis.

Shia dekkvar-jara frato Bob miris, ke Lina silentas. Tial, li demandis: "Pri kio vi pensas, Lina? "

"Pri nenio", respondis lakone la knabino.

"Vi estas stulta", diris Bob, "ne estas eble pensi pri nenio."

"Certe, estas eble", replikis Lina ruze, "jhus mi pensis pri la donaco, kiun mi ricevis de vi, okaze de mia naskigho-festo.

*****

8. KIO ESTAS FABLO?

Maks, sep-jara, demandis al onklino Emma: "Diru al mi, onklino, kio estas fablo? "

La onklino eksplikis: "Auskultu bone, Maks! Kiam, ekzemple, ansero kaj azeno kiel mi kaj vi parolas unu kun la alia, tiam oni povas diri: tio estas fablo."

*****

9. PRI LA MALKOVRO DE AMERIKO

La ok-jara Andreo ricevis libron pri la historio de la mondo. En ghi, li legis rakonton pri la malkovro de Ameriko.

Je la fino de la pagho, trovighas la jena noto: "Kristoforo Kolumbo, 1492."

Andreo demandis al sia dek-jara frato Artur: "Chu vi scias, kion signifas la nombro post la nomo de Kristoforo Kolumbo? "

"Mi pensas", respondis Artur, "ke ghi estas lia telefon-numero."

*****

10. CHU LA FISHOJ ESTAS MUTAJ?

La gefratoj Tom kaj Tina promenis kune apud rivero, en kiu naghas multaj fishoj.

Tina demandis al Tom: "Chu vi kredas, ke la fishoj povas paroli? "

"Ne", respondis Tom, "ili ne povas paroli. Ili estas mutaj."

"Kial do", plu-demandis Tina, "kial ili estas mutaj? "

"Nu", replikis Tom, "chu eble vi povus paroli, se via kapo chiam estus en la akvo??"

*****

11. KIEL SHI ASPEKTAS DUM LA NOKTO?

Nora, ses-jara knabino, staris antau spegulo kaj fermis la okulojn.

Shia dek-jara fratino Hella multe miris pri tio, kaj demandis al Nora: "Kial vi staras tie kun fermitaj okuloj, antau la spegulo? "

"Mi volas vidi", respondis Nora al Hella, "kiel aspektas mia vizagho dum la nokto, kiam mi dormas!"

*****

12. LA LANDO DE LA KALIFOJ

Lena, dek-jara knabino, iras en la lernejon de post kvar jaroj.

Dum leciono pri historio kaj geografio, la instruistino demandis al shi: "Chu vi scias, Lena, kiu estas la nomo de la lando, en kiu regis kalifoj dum pluraj jar-centoj? "

Lena longe pripensis kaj, fine, shi respondis: "La nomo de la lando, en kiu regis la kalifoj, estas... estas... Kalifornio!''

*****

13. "MILD-KORA" SINJORO

Sur urba trotuaro staris knabeto, kiu ploris kor-shire.

Iu pasanto haltis, kaj demandis lin: "Kial vi ploras, etulo? Chu io malbona okazis al vi? "

"Jes", respondis la ploranta knabeto, "mi perdis moneron. "

"Kiom valoras la monero, kiun vi perdis?", esplore demandis la pasanto.

"Unu frankon", estis la respondo.

"Ne ploru pro tio", konsolis la sinjoro la ploranton, "jen, prenu tiun skatolon kun kelkaj restantaj alumetoj, por la kazo, ke vi ne retrovos vian moneron antau ol noktighos.

*****

14. FIDELA PUDELO

Sinjorino Ostrovski deziris acheti plachan salono-hundon. La hundo-bredisto montris al la sinjorino belan, pur-rasan, junan pudelon, kiu tuj plachis al shi. Post momento, shi demandis: "Chu tiu hundeto estas ankau fidela?"

La vendisto respondis: "Chu ghi estas fidela?... Tion mi povas garantii al vi. Mi vendis ghin jam tri-foje, kaj chiu-foje ghi revenis."

*****

15. KIO ESTAS REPTILIO?

"Papichjo", demandis la eta Klementina al sia kara patro, "kio estas tio: reptilio? "

"Auskultu bone, Tina", eksplikis la patro, "reptilio estas besto, kiu ne havas flugilojn au piedojn, kaj kiu do ne povas flugi au kuri, sed nur rampi."

"Ha, mi komprenas", diris Tina, "tio estas simila al mia dekkvin-monata frateto Stef, kiu chiam rampas sur la planko, chu ne?"

*****

16. HUGO NE VOLIS MONTRI SIAN LANGON

Hugo, kvar-jara, estis malsana. Shajne, li havis gripon. Tial, lia patrino telefonis al la kuracisto, kaj petis lin bon-voli veni kiel eble plej rapide.

Kiam la kuracisto venis (=estis veninta), li ekzamenis la malsanan knabeton. Li kontrolis lian temperaturon kaj auskultumis lian koron, la pulmon kaj la ventron. Fine, li diris al Hugo: "Montru al mi vian langon !"

"Ne, onklo doktoro", replikis Hugo, "tion mi ne faros".

"Kial vi ne volas montri vian langon al mi? ", demandis la kuracisto.

"Char", eksplikis la knabeto, "poste vi donus al mi vango-frapon."

*****

17. LA EKSPLIKO DE ARLETTA

Arletta estas aminda tri-jara knabino. Shi multe shatas suchi sukerajhojn, same kiel chiuj infanoj.

Hierau matene, shi estis tute sola en la mangho-cambro. Sur la tablo shi vidis krakenojn, kiujn bakis shia patrino. Kompreneble, tiuj sukeraj krakenoj forte allogis shin. Tial, post iom da hezito, shi forprenis tri el ili, sen peti la permeson de la patrino.

Subite, la patrino venis en la chambron. Shi tuj vidis tion, kio okazis. Pro tio, shi estis tre malkontenta, kaj shi faris riprochojn al sia filineto, dirante: "Nu..., kion mi vidas, Arletta? Chu, do, vi ne havas langon?"

"Jes, mi havas langon", respondis la eta Arletta, suchante sian dik-fingron, "sed mia brako estas pli longa!"

*****

18. RAKONTO PRI GHEMELOJ

Arno kaj Bruno estas du kvin-jaraj fratoj. Ili estas ghemeloj kaj multe similas unu al la alia.

Sur la trotuaro pasis maljuna sinjoro, kiu promenis. Li haltis antau la du knabetoj, kaj demandis al ili:" Chu vi estas fratoj?"

"Jes", respondis Arno.

"Chu, eble, vi estas du-naskitoj?", plu-demandis la sinjoro.

"Ne", respondis Bruno.

"Kiom estas via agho?", daurigis la sinjoro.

"Ni estas kvin-jaraj", klarigis Arno.

La sinjoro ridis: "Nu, do, vi estas du-naskitoj!"

"Ne", respondis Bruno.

"Ne?", miris la sinjoro, "kio do vi estas? "

"Tri-naskitoj", eksplikis Arno: "nia frato Johano, estas ankorau supre, en la domo!"

*****

19. LA BOTELO ESTU CHIAM BONE FERMITA

Hejno, iom malsana, iris kun sia patrino al la familia kuracisto. Tio estis jam la dua fojo en tiu semajno, char li ankorau ne estis sana (= li ankorau ne estis tute re-sanigita).

"Nu, Hejno", diris la kuracisto, "vi jam aspektas pli sana, ol la lastan fojon."

"Jes, sinjoro doktoro", diris Hejno, "mi tre zorge faris tion, kio estas skribita sur la botelo de la medikamento."

"Ha, tiel do", diris la kuracisto; "diru al mi: kio estas skribita sur ghi? "

"Tenu la botelon bone fermita!", eksplikis Hejno.

*****

20. TROA GHENTILECO FOJE ESTAS GHENA

Dum libera post-mateno, Hermann, ok-jara knabo, faris viziton al sia onklino Gudula. Shi regalis lin per du tasoj da chokolado, kun granda peco da frambo-torto.

"Hermann", demandis la onklino, "Chu vi volus manghi ankorau unu pecon da torto?"

La knabeto pensis pri la admonoj, kiujn lia patrino doms al li, hejme, antau ol ili for-iris. Tial, li simple respondis: "Ne."

"Chu", demandis la onklino, iom zorgo-plene, "chu vi suferas pro manko de apetito?"

"Ne, onklino", bedaure diris Hermann, "mi ne suferas pro manko de apetito, sed pro tro multe da ghentileco."

*****

21. PRI INSEKTOJ EN VESTAJHO-SHRANKO

Estis en printempo. Sinjorino Moll prenis robojn, mantelojn kaj aliajn vestajhojn el la shranko, por purigi ilin.

La sep-jara filineto Elsa atente rigardis, kion faras shia patrino.

"Estas terure", diris la patrino, "ree estas kelkaj tineoj en la pelto-mantelo."

Elsa iom pri-pensis, kaj diris subite: "Tiuj tineoj estas kuriozaj bestoj, chu ne maminjo?"

"Kial vi pensas, ke ili estas kuriozaj?" demandis mirante la patrino al Elsa.

"Nu", respondis la filineto, "ili pasigas la someron en pelto-manteloj, kaj la vintron en ban-kalsonoj."

*****

22. EVALD VOLUS HAVI TRUMPETON

Evald estas muzikema knabo. Char baldau revenos la dato de lia naskigho, lia patrino demandis lin: "Diru al mi, Evald, kian donacon vi volus ricevi, okaze de via naskigha festo?"

"Mi volus trumpeton", respondis la knabo.

"Ne, ne!", protestis lia patro, kiu audis la respondon, "chu, eble, mi audu tnimpetan bruadon dum la tuta tago? "

"Ne, timu, patro!" provis Evald kvietigi sian patron, "mi promesas al vi, ke mi trumpetos nur tiam, kiam vi dormos."

*****

23. MISKOMPRENO PRI STATISTIKO

La familio Koflik konsistas el patro, patrino kaj tri fllinoj. Baldau alvenos kvara infano.

La ok-jara filino Rozetta iom legas en la jhurnalo. Subite, shi ghoje ekkrias:

"Pachjo, baldau nia familio estos tre interesa".

"Kial vi pensas, ke nia familio estos interesa?", demandis la patro de Rozetta.

"Char ni ricevos chinan infaneton!", respondis la filineto, kun granda entuziasmo.

La patro multe miris: "Chinan infaneton? ", li plu-demandis, "kiel venis tiu ideo en vian kapon? "

"Estas tre simple, papichjo", eksplikis la filineto ghojo-plene, "miaj du fratinoj kaj mi, ni kune estas tri infanoj, chu ne? Kaj tie, "en la jhurnalo, mi jhus legis: Chiu kvara infano, kiu naskighas, estas chino".

*****

24. LA PATRO PREFERIS ANKORAU IOM ATENDI

La knabo Riko farighis tri-jara. Lia patrino volus havi foto-bildon pri li. Tial shi diris al sia edzo: "Ni devus farigi fotografajhon de nia Riko."

La patro de Riko demandis shin: "Chu vi kredas, ke tio estas necesa?"

La patrino respondis: "Jes. Certe."

"Kial?", demandis la patro.

"Por havi belan memorajhon pri nia fileto, kiam li estis tri-jara. Kaj sam-tempe, ni povos pli-grandigi la foto-bildon, por ke ni havu plachan portreton."

La patro de Riko trovis, ke tio estas tro. Li diris: "Pli-grandigi? ... Pensu do, kiom tio kostus! Prefere, ni atendu ankorau kelkajn jarojn, tiam, chiu-kaze, la knabo estos pli granda."

*****

25. LETERO TRO PEZA

Sinjoro Rossif diris al sia juna filo Horst: "Prenu chi tiun urghan leteron, kaj portu ghin sen-prokraste al la gichetisto en la posht-oficejo."

Horst tuj for-kuris, kaj donis la leteron al la posht-oficisto. Chi tiu pesis la leteron, kaj diris al la knabeto: "Rigardu, juna amiko, via letero estas tro peza."

"Kaj nun? Kion fari?", demandis la knabeto.

"Vi devas sur-glui unu plian posht-markon!", eksplikis la poshtisto.

"Sed tiam", diris Horst, konsternite, "tiam la letero ja estos ech pli peza!"

*****

>>