VULPINO KAJ LEPORO

Vivis iam vulpino kaj leporo. La vulpino havis dometon el glacio, kaj la leporo – dometon el basto.

Venis printempo. La dometo de la vulpino degelis, kaj tiu de la leporo staras plu.

Petis la vulpino tranokton che la leporo, kaj forpelis lin el lia propra domo.

Iras la leporo lau vojeto, ploras. Renkontas lin lupo:

– Hej, leporo! Kial vi ploras?

– Kial mi ne ploru? Havis mi dometon el basto, kaj la vulpino – la dometon el glacio. Petis shi tranokton che mi, kaj forpelis min.

– Ne ploru, leporchjo! Mi al vi helpos.

Aliris ili al la dometo. La lupo krias:

– Hej, vulpino! Iru el la dometo for!

Kaj la vulpino de-sur la fornolito respondas:

– Elkuros mi, elsaltos mi, disiros viaj pecetoj lau cent vojetoj!

Ektimis la lupo kaj forkuris.

Denove iras la leporo lau vojeto, plie ploras. Renkontas lin urso:

– Kial vi, leporeto, ploras?

– Kial mi ne ploru? Havis mi dometon el basto, kaj la vulpino – la dometon el glacio. Petis shi tranokton che mi, kaj forpelis min.

– Ne ploru, leporchjo! Mi al vi helpos.

– Ne helpos vi. Lupo pelis – ne forpelis, ankau vi ne forpelos.

– Mi forpelos!

Aliris ili al la dometo. La urso mughas:

– Hej, vulpino! Iru el la dometo for!

Kaj la vulpino de-sur la fornolito respondas:

– Elkuros mi, elsaltos mi, disiros viaj pecetoj lau cent vojetoj!

Ektimis la urso kaj forkuris.

Denove iras la leporo lau vojeto, ech plie ploras. Renkontas lin koko kun falchilo:

– Kikerik! Kial vi, leporeto, ploras?

– Kial mi ne ploru? Havis mi dometon el basto, kaj la vulpino – la dometon el glacio. Petis shi tranokton che mi, kaj forpelis min.

– Iru ni, mi al vi helpos.

– Ne, koko, ne helpos vi. Lupo pelis – ne forpelis, urso pelis - ne forpelis, ankau vi ne forpelos.

– Mi forpelos!

Aliris ili al la dometo. La koko batas per piedoj al tero, per flugiloj al aero:

Kikerik! Kun falchilo mi iras,

Vulpinon peli deziras.

Iru, vilpino, for!

Audis tion la vulpino, ektimis kaj diras:

– Mi robon jam vestas…

La koko denove:

Kikerik! Kun falchilo mi iras,

Vulpinon peli deziras.

Iru, vilpino, for!

La vulpino denove diras:

– Mi shuojn jam vestas…

Trian fojon krias la koko:

Kikerik! Kun falchilo mi iras,

Vulpinon peli deziras.

Iru, vilpino, for!

Elsaltis la vulpino tra la fenestro kaj forkuris tre-tre malproksimen. Kaj la leporo kun la koko ekloghis kune en la dometo – gaje kaj feliche.