SINJORO URSO

Venis iam Urso al la legomghardeno de Leporo kaj demandas:

– Kiel vi fartas, Longaj Oreloj?

– Jen, la karoton el tero tiras, sinjoro Urso.

– Chu bonas la karoto?

– Bonas, sinjoro Urso, sed sidas tre profunde.

– Ankau mi, eble, bezonas karoton, – mediteme diris Urso, – por vintra rezervo…

– Por via sano, sinjoro Urso! Prenu, kiom vi volas!

Krachis Urso sur siajn manplatojn kaj ekis la karoton eltiradi, kaj tiele, ke ghi diversflanken disflugis…

Ghuste tiam pretere Erinaco trotis, kaj unu karoto lian kapon trafis kaj sur la pingloj ekpendis.

– Kia malindeco! – elsiblis Erinaco. – Kio chi tie okazas?

– Ni karoton plukas! – mughis Urso. – Kaj vi kien iras, Pikema Kapo?

– Mi iras en arbaron por fungoj!

– Fungoj estas bonega afero! – ekghojis Urso. – Mi bezonas vintran rezervon. Iru ni por fungoj!

– Sinjoro Urso, kio pri la karoto?

– "Karoto, karoto"… – koleras Urso. – Mem ghin manghu, kaj mi fungojn preferas.

Kaj sekvis Erinacon en arbaron.

Trotas Erinaco en la arbaro, fungojn kolektas kaj sur siajn pinglojn metas, kaj mallerta Urso ilin surpashas plejparte.

Sciuro krias al li de arbo:

– Kial vi, sinjoro Urso, konstante klinighas?

– Mi fungojn kolektas – vintran rezervon faras, – respondas Urso.

– Kio estas viaj fungoj, – pepas Sciuro. – vi prefere nuksojn gustumu!

Gustumis Urso nuksojn, kaj ili tre plachis al li.

– Tio estas bona afero! Mi ilin tuj, unumove kolektos. Jen!

Brakumis Urso tutan avel-arbedon, plenan de maturaj nuksoj, kaj elplukis ghin kune kun la radikoj, metis sur sian dorson kaj ekportis. Vidis tion Erinaco, nur la manojn disigis.

Renkonte al Urso iris Kato kun fishkaptiloj.

– Kien vi iras, Vila Vosto? – haltigis lin Urso.

– Vishkapti, sinjoro Urso. Mi volas fishon kapti por miaj katidoj.

– Fishon? Mi shatas fishon, – sin lekis Urso. – mi tre bezonas fishon por vintra rezervo.

– Nu bone, iru ni! Mi kunhavas kroman fishkaptilon, – diris Kato.

Ekiris ili fishkapti. Subite Kato demandas:

– Atendu! Kio pri viaj nuksoj, sinjoro Urso?

– Kio estas nuksoj… Malgravajho. Iru ni rapide fishon kaptadi, mi ghin multe por vintro bezonas.

Venis ili al la rivero.

Jhus jhetis ili la hokojn en akvon – jenas Vulpino!

Apudsidighis al Urso kaj ridetachas:

– Pri bagateloj vi, sinjoro Urso, okupighas.

– Kial pri bagateloj? – ofendighis Urso. – Mi fishon bezonas por vintra provizo.

– Chu multe vi kaptos? Kaj kia ghojo estas tutan vintron fishon machi? – diras Vulpino. – Mi al vi alian aferon proponu. Tutan vintron vi min dankados.

– Kiun aferon? – demandis Urso.

– Iru ni al vilagho, kokojn-anasojn shteladi.

– Kokojn? Anasojn? Iru ni rapide! – elghojis Urso kaj la fishkaptilon dejhetis.

– Sinjoro Urso, vian hokon fisho mordetas! – krias Kato.

– Mordetu ghi. Fisho ne estas koko, – grumblis Urso kaj sekvis Vulpinon.

Kiam mallumighis, Urso kaj Vulpino tra vilaghaj malantauoj kashvenis al vilagha birdejo. Vulpino flankigis tabulon de la barilo kaj flustras:

– Vi, sinjoro Urso, gardostaru chi tie, kaj mi al vi kokinojn kaj anasojn elportos kiom vi volos.

– Bone, – diras Urso, – nur vi pli rapide revenu kaj pli multe alportu. Mi bezonas vintran provizon.

Iradas Urso che la barilo tien-reen, rigardas chirkaue, auskultas atentege… Sed ne longe li sukcesis gardostari: el tuta vilagho alkuris hundoj nekalkuleble! Kaj chiuj graulas, bojas plengorghe, pretas dispecigi!

Forgesis Urso pri kokoj, pri anasoj, pri Vulpino-ruzulino kaj forrapidegis de tie…

La hundoj tutamase persekutas lin. Tiel ili pelis kompatindan Urson ghis la arbaro mem.

Tiutempe Vulpino kun sia akirajho nerimarkite elrampis el la birdejo kaj forkuris. Kvazau ne estis ech.

Matene kushas Urso en arbaro apud arbo, ghemas, ohhas…

Pretere Museto kuris, rimarkis Urson, haltis.

– Kio al vi okazis, sinjoro Urso?

– Jen, hundoj… Hierau preskau senfeligis min.

– Hundoj? Estas malbone, – pepis Museto.

– Mi volis vintran rezervon fari…

– Rezervo estas bone, – pepis Museto.

– Mi kaj karoton plukis, kaj fungojn kolektis, kaj nuksojn shiris, fishkaptis, kokojn shteladis…

– Kokojn shteladis? Estas malbone, – pepis Museto.

– Mi chion faris, sed jen, kun malplenaj manoj restis…

– Do, kion vi nun faros, sinjoro Urso?

– Kion mi faru? – diris Urso. – Vintro tujos. Kushighos mi en la nestokavon, ghis la printempo la manon suchos…

– Ehh, sinjoro Urso! – pepis Museto. Li, shajne, ankorau ion volis diri, sed nur svingis per mano, fajfis kaj ektrotis plu.

Vere – kion diri