MANJO KAJ URSO

Vivis iam geolduloj. Kaj kun ili loghis ilia nepino Manjo.

Jen, iras foje shiaj amikinoj al arbaro por fungoj kaj beroj. Vokas ankau Manjon.

– Avchjo, avinjo, – petas Manjo, – lasu min iri al arbaro kun la amikinoj.

La geavoj respondas:

– Iru, nur ne apartighu de la amikinoj por ne perdi la vojon.

Venis la knabinoj al la arbaro, komencis kolekti fungojn kaj berojn. Kaj Manjo – arbon post arbo, arbedon post arbedo – kaj foriris tre malproksimen de la amikinoj.

Ekvokis shi ilin, kriis laute, sed ne audas shin la amikinoj, ne respondas.

Longe vagis Manjo tra la arbaro – tute perdighis. Venis shi al pleja densejo kaj vidas: staras dometo. Frapis Manjo al la pordo – neniu respondas. Pushis shi la pordon – tiu malfermighis.

Eniris Manjo en la dometon, sidighis che la fenestro sur benkon. Sidas kaj pensas: "Kiu loghas en tiu dometo, kial neniu estas?.."

En tiu dometo loghis grandega urso. Li tiam forestis: tra la arbaro promenis.

Revenis la urso vespere, vidis Manjon, ekghojis.

– Aha, – diras li, – ne ellasos mi vin! Vi vivos che mi. Vi la fornon hejtos, kachon kuiros, min manghigos.

Shi sopiris iom kaj angoris, tamen nenio fareblas. Ekloghis shi che la urso.

Foriradas la urso por tuta tago en arbaron kaj al Manjo ordonas sen li nenien el la dometo foriri.

– Kaj se vi foriros, – diras li, – mi tutegale kaptos vin kaj tiam ghuste formanghos!

Komencis Manjo pensi kiel shi fughu de la urso. Chirkaue estas la arbaro kaj kiudirekte iri – shi ne scias kaj ne estas kiun demandi…

Pensis shi, pensis kaj fine elpensis.

Foje revenas la urso hejmen, kaj Manjo diras al li:

– Urso, ursechjo, lasu min por unu tago al mia vilagho: mi al miaj geavoj regalon portos.

– Ne, – diras la urso, – vi perdighos en la arbaro. Donu la regalon, mi mem portos.

Kaj Manjo ghuste tion bezonas! Bakis shi kukojn, prenis tre grandan korbon kaj diras al la urso:

– Jen, rigardu: mi metos en tiun korbon la kukojn, kaj vi portu ilin al miaj geavoj. Kaj memoru: ne malfermu dumvoje la korbon, ne elprenu la kukojn. Mi grimpos sur altan arbon kaj vin observos!

– Bone, – respondas la urso, – donu la korbon!

Kaj Manjo diras:

– Eliru, rigardu: chu pluvas?

Jhus eliris la urso al la perono, Manjo tuj kashis sin en la korbon, kaj sur la kapon metis la pladon kun la kukoj.

Revenis la urso kaj vidas, ke la korbo jam pretas. Surmetis li la korbon sur la dorson kaj ekiris al la vilagho.

Iras la urso inter abioj, iras inter betuloj, en ravinojn subiras, sur altajhetojn supreniras. Iris-iris, lacighis kaj diras:

L' korbon mi demetu,
Kukon mi manghetu!

Kaj Manjo el la korbo:

Alte mi sidas,
Chion mi vidas!
L' korbon ne demetu,
Kukon ne manghetu!
Portu al la geavoj!

– Vidu, kia akrevida shi estas, – diras la urso, – chion vidas!

Levis li la korbon kaj ekiris plu. Iris-iris, iris-iris, haltis, sidighis kaj diras:

L' korbon mi demetu,
Kukon mi manghetu!

Kaj Manjo el la korbo:

Alte mi sidas,
Chion mi vidas!
L' korbon ne demetu,
Kukon ne manghetu!
Portu al la geavoj!

Miras la urso:

– Vidu, kia ruza shi estas! Alte sidas, chion vidas!

Ekstaris kaj ekiris rapide.

Venis li al la vilagho, trovis la domon, kie loghis la geolduloj, kaj ekis frapadi plenforte al la pordego:

– Frap-frap-frap! Malshlosu, malfermu! Mi al vi de via Manjo regalon alportis.

Kaj hundoj sentis la urson kaj ekrapidis al li. De chiuj kortoj kuras, bojas.

Ektimis la urso, metis la korbon che la pordego kaj ekkuregis en la arbaron.

Eliris al la pordego la geolduloj kaj vidas: korbo staras.

– Kio estas en la korbo? – diras la maljunulino. Kaj la oldulo levis la kovrilon, rigardas kaj ne kredas al siaj okuloj: en la korbo sidas Manjo – viva kaj sana!

Ekghojis la geavoj. Komencis ili Manjon brakumi, kisi, nomi bravulino.