KOLOBOKO [Bul-kuko]

Vivis iam geolduloj. Petas foje la oldulo:

– Kuiru, kara, kolobokon.

– El kio mi kuiru? Faruno mankas.

– E-ehh! Vi skrapu la korbon, brosu en la grenujo, eble kolektos iom da faruno.

Prenis la maljunulino broson, skrapis la korbon, brosis en la grenujo kaj kolektis farunon chirkau du manplenojn. Knedis kun acidkremo, fritis en oleo kaj metis sur fenestrobreton por iom malvarmigi.

Kushis iom la koloboko, kaj jen ekrulighis – de la fenestro sur benkon, de la benko sur plankon, lau la planko al la pordo, saltis trans la sojlon en la antauchambron, de tie sur la peronon, de la perono en la korton, de la korto tra la pordego, plu kaj plu.

Rulighas la koloboko lau vojo, kaj renkontas leporon.

– Koloboko, koloboko! Mi manghos vin!

– Ne manghu min, leporechjo! Mi al vi kantos, – diris la koloboko kaj ekkantis:

Mi estas de korbo skrapita,
el grenujo brosita,
kun acidkremo knedita,
en oleo fritita,
sur fenestron metita;
De la oldulo mi fughis,
De la oldulino mi fughis,
kaj de vi, leporo, mi des pli facile fughos!

Kaj ekrulighis plu, lasinte la leporon fore malantaue. Rulighas li, kaj renkontas lupon.

– Koloboko, koloboko! Mi manghos vin!

– Ne manghu min, lupchjo! Mi al vi kantos, – diris la koloboko kaj ekkantis:

Mi estas de korbo skrapita,
el grenujo brosita,
kun acidkremo knedita,
en oleo fritita,
sur fenestron metita;
De la oldulo mi fughis,
De la oldulino mi fughis,
De la leporo mi fughis,
kaj de vi, lupo, mi des pli facile fughos!

Kaj ekrulighis plu, lasinte la lupon fore malantaue. Rulighas li, kaj renkontas urson.

– Koloboko, koloboko! Mi manghos vin!

– Ne manghu min, ursechjo! Mi al vi kantos, – diris la koloboko kaj ekkantis:

Mi estas de korbo skrapita,
el grenujo brosita,
kun acidkremo knedita,
en oleo fritita,
sur fenestron metita;
De la oldulo mi fughis,
De la oldulino mi fughis,
De la leporo mi fughis,
De la lupo mi fughis,
kaj de vi, urso, mi des pli facile fughos!

Kaj ekrulighis plu, lasinte la urson fore malantaue. Rulighas li, kaj renkontas vulpinon.

– Saluton, koloboko! Vi estas tre bela!

Kaj la koloboko ekkantas:

Mi estas de korbo skrapita,
el grenujo brosita,
kun acidkremo knedita,
en oleo fritita,
sur fenestron metita;
De la oldulo mi fughis,
De la oldulino mi fughis,
De la leporo mi fughis,
De la lupo mi fughis,
De la urso mi fughis,
kaj de vi, vulpino, mi des pli facile fughos!

– Kia charma kanteto! – diris la vulpino. – Sed mi, koloboko, maljunas jam, malbone audas. Saltu sur mian muzelon kaj kantu refoje pli laute.

Saltis la koloboko sur la vulpinan muzelon kaj ekkantis la saman kanton.

– Dankon al vi, koloboko! Kia bela kanteto estas, mi audus ghin ankorau fojon! Saltu sur mian langon kaj kantu la lastan fojon, – diris la vulpino kaj elshovis la langon.

La koloboko saltis sur shian langon, kaj la vulpino – glut! – kaj formanghis la kolobokon.