LA
SOLDATO KAJ LA TAJLORO
Chu estis, chu ne
estis, trans sepdek sep landoj, vivis iam soldato.
Tiu soldato tre shatis la vinon. Sed oni
preteratentis tiun lian malvirton, char krom tio li
estis tiom brava homo, ke ne trovighis simila en la
tuta regimento. Kaj li havis tiom da mono, ke preskau
ghi kovris lin. Nu, por ne troigi, li havis jam mil
talerojn el pura arghento.
Foje li ekpensis:
kion mi faru per tiel multa mono?
Li iris al la
generalo kaj petis lin gardi la monon ghis li
finservos.
Kaj fakte la
generalo prenis la monon. Sed, kiam la soldato jam
volis ekiri hejmen, kaj petis la monon, la generalo
ordonis doni al li kvindek batojn sur la plandojn,
tiajn, ke certe li memoros ilin ech en la tago de sia
morto.
Nu, kompatinda
soldato, vi jam povas iri hejmen sen mono.
Li ekiris, sed
dumvoje li elpensis ion kaj ne iris hejmen, sed rekte
al la regho por plendi kontrau la generalo.
Li iris, iradis tra
granda arbaro, atingis chardon* kaj eniris.
- Donu Dio bonan
tagon! Kiu estas hejme?
Kuras al li la
chardisto kun granda fervoro kaj diras:
- Ve, kion vi celas
chi tie, sinjoro bravulo, en tia tempo?
- En kia tempo?
- Ho, vi ne scias,
ke en la arbaro estas dek du rabistoj? Ankorau neniun
ili delasis vivanta!
Apenau findiris la
chardisto, kiam eniris la chardon tajloro. Li salutas
ilin:
- Dio donu bonan
tagon!
Ankau al li diras
la chardisto:
- Ve, kion vi celas
chi tie en tia tempo?
- En kia?
- Ho, vi ne scias,
ke en la arbaro estas dek du rabistoj? Ankorau neniun
ili delasis vivanta!
Ektimis la tajloro
terure, ech frostotremis kaj tuj li kashis sin sub la
lito. Sed la soldato ne ektimis. Li frapis sian
glavon kaj diris:
- Je vivo, je
morto, mi atendos la rabistojn!
Venis la rabistoj,
kaj tuj ili decidis pendigi la soldaton.
- Bone - diris la
soldato -, pendigu min. Mi ne protestas, nur permesu
al mi la lastan fojon en mia vivo ankorau satmanghi.
- Manghu kaj trinku
- diras la estro de la rabistoj -, satmanghu la
lastan fojon.
La chardisto portis
gulashon, aldone botelon da vino. La soldato chion
manghis kaj trinkis. Tiam diris la estro al rabisto:
- Nu, nun portu lin
kaj pendigu!
- Ne penu per tio -
diras la soldato -, mi mortigos min!
Tre plachis tiu
parolo al la rabistoj. Do, li mortigu sin mem! Ja ili
ankorau ne vidis, ke iu mortigas sin mem! La soldato
diris al la chardisto:
- Sinjoro
chardisto, plenigu al mi botelon duone per vino,
duone per papriko!
La chardisto
plenigis botelon per vino kaj papriko.
- Nu rigardu -
diris la soldato -, mi fintrinkos tion kaj tuj mi
mortos.
Kion vi pensas,
kiel faris la soldato? Nur auskultu! Li tenis en la
maldekstra mano la botelon, en la dekstra la glavon.
Subite li turnighis. La paprikan vinon li vershis en
la okulojn de la dek du rabistoj. Ili tuj perdis la
vidkapablon. Li detranchis iliajn kapojn.
Kaj nun jam ankau
la tajloro elshovis sin de sub la lito.
- Nu, brava sinjoro
soldato - diris la tajloro - vi savis ankau mian
vivon. Pro bono atendu bonon! Mi portos al vi belan
knabinon kaj sinjorinon. Elektu el ili, kiu estas lau
via gusto.
Foriris la tajloro,
kaj ne forpasis unu, du horoj, li jam revenis kun
knabino kaj sinjorino.
- Nu, kiun vi
elektas, sinjoro bravulo?
Li elektis la
knabinon, char shi estis tiel bela, ke la sunon oni
povis rigardi, sed shin ne.
Bone li faris, ke
li elektis la knabinon, char la sinjorino estis la
edzino de la tajloro. Tion li ne sciis, ke la tajloro
estis la regho mem, kiu vagadis en tajlora vesto en
la lando por vidi, kiel vivas la popolo.
La soldato tuj
edzighis al la knabino. La tajloro foriris kun la
edzino kaj lasis la gejunulojn en la chardo.
Sed char la knabino
neniel diris, kiu shi estas, la soldato pensis, ke shi
estas vere la filino de la tajloro. Forpasis tago,
forpasis nokto. Matene venis la tajloro, pli ghuste
la regho sur seschevala kalesho. Li portis al la
soldato orumitan veston, por ke li surprenu ghin.
Miris, miregis la
soldato, li ne povis diveni, kio okazis. Kiam li
survestis la orumitan veston, oni sidigis lin en la
kalesho, kaj apud li la edzinon. Sed la soldato havis
ombran humoron, char li pensis, ke oni portas lin kun
tiu pompo al pendigilo pro la mortigo de la dek du
rabistoj.
Vane karesis lin la
edzino, por ke li ne estu malgaja kiel tritaga pluva
vetero, tamen malgajis la soldato, nek unu vorton li
diris.
Ili alvenis en la
regha palaco, kie jam dauris la granda edzighfesto. Cheestis
multaj princoj, grafoj, baronoj kaj chiuj atendis la
bravan soldaton. Ankau li jam sciis, kies bofilo li
farighis. La regho tuj volis doni al li la tutan
landon kaj la kronon. Sed la brava soldato diris:
- Mi petas, patro,
nek la landon, nek la kronon. Nur tiun regimenton
donu al mia gvidado, kies generalo ne redonis mian
monon.
La regho bonkore
konsentis, kial ne?
Nu, la generalo
ricevis sian porcion. Eble ech hodiau li gratas la
lokon de la kvindek batoj, se li ankorau ne mortis.
Jen la fino, venu
vino!
* Hungara kampara drinkejo.