Bremenaj muzikistoj

Viro havis azenon, kiu dum longaj jaroj pacience portadis sakojn al la muelejo, sed kiu jam komencis perdi la fortojn kaj farighis malpli kaj malpli tauga por la laboro. Tiam la mastro ekmeditis, kiel liberighi de ghi; sed la azeno komprenis, ke ekblovis malbona vento, kaj forkuris Bremenon, intencante farighi tie urba muzikisto. Sur la vojo li baldau renkontis kushantan chashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu lacighis de la kurado.

"Kial vi tiel spiregas, kamarado?" demandis la azeno.

"Ah," diris la hundo, "char mi estas maljuna, chiun tagon pli malforta kaj ne taugas plu por chasado, mia sinjoro volis min mortbati; mi forvojaghis ne atendante lian pasporton, sed por kia servo mi taugas nun?"

"Chu vi scias," diris la azeno, "mi iras Bremenon kaj estos tie urba muzikisto, iru kun mi kaj ankau vi farighu orkestrano. Mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon."

La hundo konsentis kaj ili ekiris kune. Post nelonge ili renkontis katon, kies mieno estis kvazau tritaga pluvo.

"Kio chagrenas vin, maljuna barbofrizisto?" demandis la azeno.

"Kiu povas esti gaja, kiam oni timas pro sia propra kapo," respondis la kato, "char mi maljunighas, manghis jam miajn dentojn, kaj preferas sidi post la forno kaj murmuri kiel shpinilo, ol kapti la musojn, mia sinjorino volis min dronigi; mi forkuris, sed kion fari nun, ne facila estas konsilo."

"Iru kun ni Bremenon, vi ja konas la noktan muzikon, vi povas esti urba muzikisto."

Al la kato tio plachis kaj ghi alighis al ili. La tri vaguloj pasis preter korto; sur la pordego sidis koko kaj kriis kiel freneza.

"Kial vi tiel krias?" demandis la azeno, "vi traboras al ni la orelojn."

"Mi antaudiris belan veteron," diris la koko, "hodiau estas la tago, en kiu Dipatrino lavis la chemizetojn de Sankta Infaneto kaj en kiu shi devas sekigi ilin; sed char morgau dimanche gastoj venos, la senkompata mastrino diris al la kuiristo, ke shi volas manghi min morgau en la supo. Hodiau vespere mi estas metonta mian kolon sub la tranchilon. Dum mi ankorau povas, mi krias per chiuj fortoj."

La azeno diris:

"Iru prefere kun ni, rugha kresto, Bremenon; ion pli bonan ol la morto vi trovos chie; vi havas belan vochon, arta estos nia kvaropa koncerto."

Al la koko plachis la propono, kaj chiuj kvar ekiris kune. Ili ne povis atingi Bremenon en la sama tago kaj venis vespere en arbaron kaj decidis pasigi tie la nokton. La azeno kaj hundo ekkushis sub granda arbo, la kato kaj koko eksidis sur la branchoj: la koko tute supre, la plej sendanghera loko. Antau ol li ekdormis, li chirkaurigardis al chiuj kvar flankoj kaj shajnis al li, ke malproksime brilas lumeto kvazau fajrero; li kriis al la kamaradoj, ke sendube domo estas proksime, char oni vidas lumon. La azeno diris:

"Ni forlasu nian loghejon kaj iru tien, char nia gastejo estas malbona."

La hundo aldonis:

"Kelke da ostoj kun viando sur ili ne malplachus al mi."

Ili do ekiris al la lumo, kiu iom post iom farighis pli kaj pli granda, ghis fine ili venis al hele lumigita rabista domo. La azeno, kiel la plej granda, proksimighis al la fenestro kaj rigardis internen.

"Kion vi vidas, grizulo?" demandis la koko.

"Kion mi vidas?" respondis la azeno, "tablon sharghitan per manghajhoj kaj trinkajhoj, kaj chirkaue sidas rabistoj kaj ghuas."

"Jen io por ni!" diris la koko.

"Jes, certe; ah, se ni estus tie!" diris la azeno. La bestoj interkonsilighis kiamaniere forpeli la rabistojn kaj fine trovis rimedon. La azeno metis la antauajn piedojn sur la fenestron, la hundo saltis sur la dorson de la azeno, la kato rampis sur la hundon, kaj fine la koko flugis sur la kapon de la kato. Farinte tion ili komencis lau signalo sian muzikon: la azeno blekis, la hundo bojis, la kato miauis kaj la koko kantis sian kikeriki; poste ili saltis en la chambron tra la fenestro. Ektintis la vitroj; la rabistoj, audante la teruran bruon, pensis, ke monstra fantomo venis, forkuris timigitaj en la arbaron.

La kvar kamaradoj eksidis che la tablo, atakis tion, kio restis, kaj manghis kvazau malsatontaj kvar semajnojn.

Kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon kaj serchis lokon por la dormo, chiu lau sia naturo kaj gusto.

La azeno ekkushis sur la sterko, la hundo che la pordo, la kato sur la forno che la varma cindro kaj la koko eksidis sur trabo. Ili estis lacaj de la longa vojagho kaj tuj ekdormis. Post noktomezo, kiam la shtelistoj vidis de malproksime, ke en la domo estas mallume kaj silente, la estro diris:

"Kial ni permesis forpeli nin?" kaj ordonis al unu iri en la domon kaj esplori ghin. La sendito trovis chion silenta kaj eniris en la kuirejon por ekbruligi lumon. La fajraj, brilaj okuloj de la kato shajnis al li brulantaj karboj kaj li almetis alumeton; sed la kato, kiu ne amis shercojn, saltis sur lian vizaghon, krachis kaj gratis. Terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kushis, sin jhetis al li kaj ekmordis lian kruron; kiam li pasis tra la korto apud la sterko, la azeno malavare regalis lin per la posta piedo kaj la koko vekita de la bruo vigle ekkriis sur la trabo: "Kikeriki!"

La shtelisto forkuris per grandaj pashoj al sia kapitano kaj diris:

"En la domo sidas abomena sorchistino; shi spiris sur min kaj gratis mian vizaghon per siaj longaj fingroj; che la pordo staras homo kun tranchilo, per kiu li vundis mian kruron; sur la korto kushas nigra monstro, kiu batis min per bastonego, kaj supre sur la tegmento sidas jughisto, kiu kriis: ‚Chi tien la friponon!’ Mi do forkuris."

De tiu tempo la rabistoj ne kuraghis reveni en la domon, kaj al la kvar bremenaj muzikistoj ghi tiel plachis, ke ili ne volis eliri.

Ne fermita ankorau estas la busho de tiu, kiu lasta tion rakontis.

<<