Tablo "kovru vin", la orazeno kaj bastono el sako

Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn kaj nur unu kaprinon.

Char la kaprino nutris per sia lakto la tutan familion, oni devis doni al shi bonan nutrajhon kaj konduki shin chiutage sur la pashtejon. La filoj pashtis shin unu post la alia. Foje la plej agha filo kondukis shin en la tombejon, kie la plej bela herbo kreskis. Shi pashtis sin tie kaj saltis. Vespere, kiam proksimighis la tempo por reveni hejmen, li demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

La kaprino respondis:

"Manghis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!"

"Venu do hejmen," diris la junulo, prenis shian shnuron, kondukis shin en la stalon kaj alligis.

"Chu la kaprino havis sufiche da nutrajho?" demandis la maljuna tajloro.

"Ho jes," respondis la filo, "manghis shi kaj estas sata de la herbo aromata."

Sed la patro volis mem konvinkighi, iris en la stalon, karesis la karan beston kaj demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

La kaprino respondis:

"Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satighi povis?
Me! mee!"

"Kion mi audas!" ekkriis la tajloro, kuris al la knabo kaj diris:

"Mensogulo! Vi diris, ke la kaprino estas sata, kaj lasis shin fasti?"

En granda kolero li prenis de la muro la ulnon kaj per batoj forpelis la filon.

En la sekvinta tago estis la vico de la dua filo. Li trovis apud la plektobarilo de la ghardeno lokon, kie kreskis bela herbo. La kaprino manghis ghin kaj lasis neniom. Vespere, kiam proksimighis la tempo por reveni hejmen, li demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

La kaprino respondis:

"Manghis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!"

"Venu do hejmen," diris la junulo, tiris shin en la stalon kaj alligis.

"Chu la kaprino havis sufiche da nutrajho?" demandis la maljuna tajloro.

"Ho jes," respondis la filo, "manghis shi kaj estas sata de la herbo aromata."

La tajloro, kiu volis mem vidi tion, iris en la stalon kaj demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

La kaprino respondis:

"Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satighi povis?
Me! mee!"

"Sendia fripono!" kriis la tajloro, "li lasis fasti tiel noblan beston!" kaj forpelis lin per la ulno.

Venis la vico de la tria filo. Por bone plenumi la taskon, li trovis arbetaron kun plej belaj folioj kaj pashtis tie la kaprinon. Vespere, kiam li estis revenonta, li demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

La kaprino respondis:

"Manghis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!"

"Venu do hejmen," diris la knabo, kondukis shin en la stalon kaj alligis.

"Chu la kaprino havis sufiche da manghajho?" demandis la maljuna tajloro.

"Ho jes," respondis la filo, "manghis shi kaj estas sata de verdajho aromata."

La tajloro ne fidis, iris en la stalon kaj demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

La malica besto respondis:

"Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satighi povis?
Me! mee!"

"Gento de mensoguloj!" ekkriis la tajloro, "unu same sendia kaj malzorga, kiel alia! Trompu alian malsaghulon!"

Kolera li kuris en la domon kaj tiel drashis per la ulno la dorson de la knabo, ke la junulo forkuris.

La maljuna tajloro restis sola kun la kaprino. En la sekvinta tago li iris en la stalon, karesis la kaprinon kaj diris:

"Venu, kara besteto, mi mem kondukos vin en la pashtejon."

Li kondukis shin al verdaj plektobariloj, al altaj herboj kaj en aliajn lokojn, kie la kaprinoj volonte sin pashtas:

"Chifoje vi satmanghos lau via volo," li diris kaj pashtis shin ghis la vespero. Tiam li demandis:

"Kaprino, chu vi estas sata?"

Shi respondis:

"Manghis mi kaj estas sata
De la herbo aromata.
Me, mee!"

"Venu do hejmen," diris la tajloro, kondukis shin en la stalon kaj alligis. Forirante li sin returnis al shi kaj demandis ankorau unu fojon:

"Fine vi satmanghis?"

Sed la kaprino kondutis kontrau li ne pli bone ol kontrau la aliaj kaj respondis:

"Saltis mi, nenion trovis,
Kiel mi satighi povis?
Me! mee!"

Audinte tion, la tajloro ekmiris kaj komprenis, ke li maljuste forpelis siajn filojn.

"Atendu!" kriis li, "vi sendanka kreitajho! Ne sufichas forpeli vin. Mi signos vin tiel, ke vi neniam kuraghos montri vin inter honestaj tajloroj."

Li rapide alportis razilon, sapumis la kapon de la kaprino kaj razis shin glata kvazau manplato. Char la ulno tro honorus shin, li alportis vipon kaj tiel regalis shin, ke la kaprino forkuris salte.

La tajloro, tute sola, ekmalghojis. Li dezirus havi che si la filojn, sed neniu sciis, kien forpelis ilin la sorto.

* * *

La plej agha farighis lernanto de lignajhisto. Li lernis diligente kaj persiste. Kiam venis la tempo entrepreni metian migradon, la majstro donacis al li tablon. Ghi estis tute simpla kaj el ordinara ligno, sed havis bonegan econ: kiam oni starigis ghin antau sin kaj diris: "Tableto, kovru vin," la bona tablo tuj estis kovrita per pura tuko, aperis sur ghi telero, tranchilo kaj forko, pladoj kun rostajhoj kaj kuirajhoj kaj granda glaso da rugha brila vino, kiu ghojigis la koron.

La junulo pensis:

"Tio sufichos por tuta via vivo," kaj esperplena ekiris en la vastan mondon. Li tute ne zorgis, chu gastejo estas bona, chu oni povas trovi tie manghon au ne. Se tio plachis al li, li ech tute ne eniris, sed sur kampo au herbejo au en arbaro li demetis de la dorso la tablon, starigis ghin antau sin kaj diris: "Kovru vin!" kaj li havis chion, kion li bezonis.

Fine li ekdeziris reveni al la patro, esperante, ke lia kolero dume kvietighis kaj ke li volonte akceptos la filon kun la tablo "kovru vin."

Vespere li venis en gastejon plenan de vojaghantoj, kiuj afable invitis lin sidigi che ilia tablo, char alie li nenion ricevos.

"Ne," respondis la lignajhisto, "mi ne volas forpreni de via busho la lastajn pecojn, prefere mi mem regalos vin."

Ili ridis, pensante, ke li shercas, sed li starigis la lignan tablon en la mezo de la chambro kaj diris: "Tablo, kovru vin!"

Tuj la tablo estis kovrita per manghajhoj, kiajn ne povus liveri la kuirejo de la mastro. La odoro agrable tiklis la nazojn de la gastoj.

"Sinjoroj, mi petas vin, al la tablo!" diris la lignajhisto. Li ne bezonis inviti ilin duan fojon; ili proksimighis, eltiris la tranchilojn kaj brave komencis la atakon. Plej multe mirigis ilin, ke apenau iu plado malplenighis, tuj aperis alia tute plena. La mastro staris en angulo, rigardis kaj ne sciis, kion diri. Li pensis:

"Utila estus tia kuiristo en via gastejo!"

La lignajhisto kaj liaj kunuloj amuzighis ghis malfrua nokto. Fine ili iris dormi. Ankau la junulo kushighis kaj starigis la tablon apud la muro.

La pensoj ne lasis la mastron trankvila. Li memoris, ke li posedas tute similan tablon en la subtegmento, senbrue alportis ghin kaj lasis ghin, preninte la miraklan.

En la sekvinta tago la lignajhisto pagis por la nokto, nenion rimarkinte prenis la tablon kaj foriris. Tagmeze li venis al la patro, kiu akceptis lin kun granda ghojo.

"Kara filo," li demandis, "kion vi ellernis?"

"Patro, mi estas lignajhisto."

"Bona metio," respondis la maljunulo, "sed kion vi alportis de via migrado?"

"La plej bona afero, kiun mi alportis, estas chi tiu tableto."

La tajloro rigardis la tableton de chiuj flankoj kaj diris:

"Via majstroverko ne valoras multe, ghi estas malnova kaj malbona tableto."

"Sed ghi estas tableto ‚kovru vin’," respondis la filo.

"Kiam mi starigas ghin kaj diras: ‚kovru vin’, tuj aperas sur ghi bongustaj manghajhoj kaj vino, kiu ghojigas la koron! Invitu chiujn parencojn kaj amikojn, la tableto regalos ilin kaj chiuj satmanghos."

Kiam la gastoj kunvenis, li starigis sian tableton en la mezo de la chambro kaj diris:

"Tableto, kovru vin!" Sed la tableto ne movighis kaj staris malplena kiel chiu alia, kiu ne komprenas la sorchvortojn. La malfelicha junulo komprenis, ke oni shanghis al li la tableton. Li hontis, ke li shajnis mensogulo, kaj la parencoj priridis lin kaj devis reveni hejmen kun malplena stomako. La patro rekomencis sian tajloran laboron, kaj la filo eklaboris che majstro.

* * *

La dua filo venis al muelisto kaj farighis lia lernanto. Kiam li jam ellernis la metion, la majstro diris:

"Via konduto chiam estis laudinda, rekompence mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu ne tiras veturilon, nek portas sakojn."

"Kion do ghi faras?" demandis la junulo.

"Ghi sputas oron," respondis la majstro. "Se vi starigas ghin sur tuko kaj diras: ‚briklebrit’, la bona besto sputas al vi oron, malantaue kaj antaue."

"Bona afero," diris la junulo, dankis la majstron kaj foriris en la vastan mondon. Kiam li bezonis monon, li nur diris al la azeno "briklebrit" , kaj la oro falis kvazau pluvo; li nur kolektis ghin de la tero. Chie, kien li venis kun la azeno, la plej bonaj objektoj ne estis tro bonaj por li, kaj ju pli karaj ili estis, des pli bone, char lia posho chiam estis plena.

Iom da tempo li migris tiamaniere en la mondo kaj fine ekpensis: "Mi devas trovi mian patron; kiam mi venos kun mia azeno, li forgesos la koleron kaj bone min akceptos."

Li eniris okaze en la saman gastejon, kie oni shtelis al lia frato la tableton. Li kondukis post si la azenon, kaj la mastro volis alligi ghin, sed la junulo diris:

"Mi dankas vin, mi mem kondukos mian grizulon en la stalon kaj mem alligos ghin, char mi devas scii, kie ghi staras."

Tio shajnis stranga al la mastro kaj li pensis, ke tiu, kiu mem devas zorgi pri sia azeno, ne havas tre plenan poshon. Sed kiam la veninto metis la manon en la poshon, eltiris du orajn monerojn kaj mendis bonan vespermanghon, li larghe malfermis la okulojn, ekkuris kaj elektis la plej bonan kion li havis en la provizejo.

Post la vespermangho la gasto demandis, kiom li shuldas. La mastro ne shparis la poshon de la junulo kaj diris, ke li devas aldoni ankorau du orajn monerojn. La junulo serchis en la posho, sed trovis tie nenion.

"Atendu momenton, sinjoro mastro," li diris, "mi iros kaj alportos monon," kaj kunprenis la tablotukon. La mastro komprenis neniom, scivola sekvis lin senbrue kaj, char la gasto riglis la pordon de la stalo, li rigardis tra fendo. La muelisto sternis la tukon sub la azeno kaj ekkriis: "briklebrit"? kaj en la sama momento la besto komencis sputi oron, kiu falis kvazau hajlo.

"Mil diabloj," diris la mastro, "jen tute novaj dukatoj! Ne malbona estas tia monujo!"

La gasto pagis sian kalkulon kaj kushighis; la mastro nokte shteliris en la stalon, elkondukis la moneriston kaj alligis anstataue alian azenon.

En la posta mateno la muelisto frue foriris kun la azeno, suspektante nenion. Tagmeze li venis al la patro, kiu ghoje lin akceptis.

"Kion vi ellernis, kara filo?" demandis la patro.

"Patro, mi estas muelisto."

"Kion vi alportis de via migrado?"

"Nur azenon."

"Ne mankas azenoj chi tie," diris la tajloro, "mi preferus bonan kaprinon."

"Ghi ne estas ordinara besto, ghi estas mirakla azeno: kiam mi diras: ‚briklebrit’, la bona kreitajho sputas plentukon da oro. Invitu chiujn parencojn, mi ilin chiujn faros richaj homoj."

"Tio tre plachas al mi," diris la patro, "mi plu ne turmentos min per la kudrado."

Kaj li rapidis kunvoki la parencojn. Kiam chiuj kunvenis, la muelisto petis ilin sidighi, sternis la tukon kaj alkondukis la azenon.

"Atentu nun," li diris kaj ekkriis "briklebrit" ? sed tio, kio falis sur la tukon, ne similis orajn monerojn. Montrighis, ke la besto ne konas la artifikon, char ne chiu azeno ghin konas. Malghoja farighis la mieno de la kompatinda muelisto; li komprenis, ke oni trompis lin, petis pardonon de la parencoj, kiuj devis foriri same malrichaj, kiel ili venis. La tajloro rekomencis sian laboron kaj la filo dungighis en muelejo.

La tria filo farighis lernanto de tornisto kaj char la metio estas malfacila, li lernis pli longe ol la fratoj. Ili sciigis al li per letero sian malsukceson kaj kiel la gastejestro shtelis al ili en la lasta vespero la miraklajn donacojn. Kiam la tornisto ellernis la metion, la majstro rekompence por lia bona konduto donacis al li sakon kaj diris:

"En ghi estas bastono."

"La sakon mi metos sur la dorson, ghi povos estis utila al mi, sed por kio taugas la bastono? Ghi estos nur superflua shargo."

"Mi tuj klarigos al vi," diris la majstro, "se iu ofendos vin, vi diru nur: ‚Bastono, el la sako!’ kaj la bastono elsaltos inter la homojn kaj tiel dancos sur iliaj dorsoj, ke ili ne povos movighi dum ok tagoj; ghi chesos bati ne pli frue, ol kiam vi diros: ‚Bastono, en la sakon!’"

La junulo dankis lin kaj ekiris kun la sako sur la dorso. Chiufoje, kiam iu tro proksimighis al li kaj volis lin tushi, li diris:

"Bastono, el la sako!"

La bastono saltis eksteren kaj batis la surtutojn au kamizolojn sur la dorsoj, ne atendante senvestighon; rapide ghi laboris kaj neniu atendis longe sian vicon!

La juna tornisto venis vespere en la gastejon, kie liaj fratoj estis trompitaj. Li metis la sakon antau si sur la tablon kaj komencis rakonti pri chio rimarkinda, kion li vidis en la mondo.

"Jes," li diris, "ekzistas tabletoj ‚kovru vin’, orazenoj kaj alio simila ? bonaj objektoj, kiujn mi ne malshatas; sed chio tio valoras neniom kompare kun la trezoro, kiun mi akiris kaj kiun mi havas en la sako."

La mastro levis la orelojn:

"Kion, mil diabloj, li posedas," li pensis, "kredeble la sako estas plena de diamantoj. Mi tre dezirus aligi ilin al la tableto kaj azeno, char chiuj bonaj aferoj kunighas triope."

Kiam venis la tempo por dormi, la gasto sin etendis sur la benko kaj sub la kapon metis la sakon kiel kusenon. Kiam la mastro pensis, ke la junulo jam profunde dormas, li proksimighis, senbrue kaj singarde tiris la sakon provante, chu li sukcesos fortiri ghin kaj meti anstataue alian. La tornisto jam longe atendis tion kaj kiam la mastro estis forte tironta, la junulo ekkriis:

"Bastono, el la sako!" La bastono tuj elsaltis al la shtelisto kaj malavare regalis lin. La mastro kriis, petante kompaton, sed ju pli laute li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso. Fine tute senfortighinta la mastro falis teren. Tiam la tornisto diris:

"Se vi ne redonos la tableton ‚kovru vin’ kaj la orazenon, la danco tuj rekomencighos."

"Oh, ne, ne," diris la mastro per mallauta vocho, "mi volonte redonos chion, nur ordonu la malbenitan koboldon reveni en la sakon."

La junulo diris:

"Bone, mi ekkompatos vin, sed memoru bone la lecionon!"

Li ekkriis:

"Bastono, en la sakon" kaj liberigis la mastron.

En la posta tago la tornisto iris al la patro kun la tableto "kovru vin" kaj kun la orazeno. La patro ghoje akceptis lin kaj demandis, kion li el lernis.

"Kara patro," diris la junulo, "mi estas tornisto."

"Bela metio!" diris la patro, "kaj kion vi alportis de via migrado?"

"Multvaloran objekton, kara patro, bastonon en la sako."

"Kion?" ekkriis la patro, "bastonon? Ghi ne indis la penon! Vi povas fari ghin ankau che ni el iu ajn brancho."

"Sed ne tian, kara patro! Kiam mi diras al ghi: ‚Bastono, el la sako’, ghi elsaltas kaj batas tiujn, kiuj havas malbonajn intencojn kontrau mi. Ghi ne chesas, ghis ili kushas tere kaj petas kompaton. Rigardu, per ghi mi reprenis la tableton ‚kovru vin’ kaj la orazenon, kiujn la gastejmastro fripone shtelis al miaj fratoj. Alvoku ilin ambau kaj invitu chiujn parencojn, mi regalos ilin kaj plenigos iliajn poshojn per oro."

La maljuna tajloro ne tre fidis, sed kunvokis tamen la parencojn. La tornisto sternis tukon en la chambro, enkondukis la orazenon kaj diris al la frato:

"Nu, kara frato, parolu kun ghi."

La muelisto diris "briklebrit" kaj en la sama momento oraj moneroj ekpluvis sur la tukon. La azeno ne chesis, ghis chiuj havis tiom da oro, ke ili ne povis forporti pli multe. (Mi vidas, ke ankau vi dezirus esti kun ili!)

Poste la tornisto alportis la tableton kaj diris:

"Nu, kara frato, parolu kun ghi."

Apenau la lignajhisto diris: "kovru vin," ghi jam estis kovrita kaj plena de plej bonaj manghajhoj. Komencighis festeno, kian la bona tajloro neniam antaue vidis en sia domo; la tuta parencaro restis kune ghis la noktomezo; chiuj estis gajaj kaj kontentaj. La tajloro shlosis en la shranko la kudrilon, fadenojn, gladilon kaj ulnon kaj vivis kun siaj tri filoj vivon felichan kaj trankvilan.

Sed kia estis la sorto de la kaprino, pro kiu la tajloro forpelis siajn filojn? Mi rakontos tion al vi. Shi hontis pro sia senhara kapo kaj kashis sin en neston de vulpo. Kiam la vulpo revenis hejmen, paro da grandaj okuloj ekbrilis antau ghi en la mallumo.

Ghi ektimis kaj forkuris. Urso renkontis ghin kaj, vidante ghian konfuzon, demandis:

"Kio estas al vi? Kial vi faras grimacojn?"

"Ah," respondis la flavulo, "terura monstro sidas en mia nesto! Ghi rigardis min per siaj fajraj okuloj."

"Ni tuj forpelos ghin," diris la urso, iris kun la vulpo al ghia nesto kaj rigardis internen; sed kiam ghi vidis la fajrajn okulojn, ankau ghi ektimis kaj forkuris de la terura besto. Abelo renkontis la urson kaj, vidante, ke ghi ne sentas sin tre bone en sia hauto, diris:

"Urso, kia malghoja mieno, kie estas via gajeco?"

"Ne babilu, terura besto kun fajraj okuloj sidas en la nesto de la flavulo kaj ni ne povas ghin forpeli."

La abelo diris:

"Mi domaghas vin, urso. Mi estas malgranda, malforta kreitajho, kiun vi tute ne rigardas sur via vojo, tamen mi esperas, ke mi povos vin helpi."

Ghi flugis en la vulpan neston, sidighis sur la glata, razita kapo de la kaprino kaj tiel forte shin pikis, ke shi elsaltis, kriis me! mee! kaj forkuris kiel furioza en la arbaron.

De tiu tempo neniu scias, kie shi estas.

<< >>