FABLOJ DE AVCHJO KRYLOV
tradukis Sergeo Rubljov


ELEFANTO KAJ MOPSO

Lau stratoj Elefanto pasis
Por montro al publik'.
En nia norda land' ghi estas ja unik', -
Do post la best' gapuloj plen-amasis.

Subite iu Mops' aperis en la strat', -
Kaj al giganta best' sin jhetis kun audaco.

Jen bojas, saltas ghi sen laco
Kaj pretas jam al batalad'.
"Amiko, estu vi prudenta,"
Shaf-hund' avertas nun: "Ghi estas evidenta, -
La best' superas vin. Vi raukas pro koler',
Sed ghi, en ver',
La bojon en la strat' tutplene ne atentas."

"He, he! Pri tio mi kontentas."
Respondas Mopso kun fier':
"Ja sen batigh' efekta
Famighos mi je batemul' perfekta.
Do diru hundoj kun respekto:
Plejfortas Mopso, sen demand', -
Ghi bojas kontrau Elefant'!"


SPEGULO KAJ SIMIO

Ekvidis sin Simio en spegul', -
Kaj Urson petas ghi rimarki per okul':
"Jen kia eksterajh', karul'!
Vizagho tiu estas abomeno!

Ridindas chiu mov', malsaghas la grimac'!
Ho, mi pendigus min, se estus la minac',
Ke mi similu ghin ech iom per mieno.
Sed mi malkashas en konfes',
Ke grimaculojn tiujn kvin au ses
Inter simioj mi kalkulos kun sukces'."
"Chu decas pri aliuj la indiko?
Prefere ekrigardu vin, amiko! "
Respondis Urs' kun ironi'.
Sed vortoj de konsil' malgravis por Simi'.

VULPO KAJ VINBEROJ

Malsata Vulpo venis al gharden';
En ghi vinberoj rughis sur la vito.
Ekkaptis Vulpon granda apetito.

Vinberoj en abund' similis al ruben'.
Nur unu manko - alte ili pendas.
Atingi ilin estas vana tent', -
Okulo ja pretendas,
Sed malproksimas dent'.
Post unu hor' kun malplezuro
Foriris Vulp' dirinte en koler':
"Ghi shajnas bela en super',
Sed verdas, - mankas la maturo:
Acidas certe la vinber'."

CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

Se inter homoj mankas la konsent;
Afer' ilia estas nur turment'
Kaj en rezulto restas sola moko.

Jen Cigno, Kankro kaj Ezoko
Decidis pri la shargh-transport'
Kaj jungis sin al charo en konkord'.
Tre strecha estis pen', sed char'- sur sama loko.
La shargh' por ili estus bagatel',
Sed Cigno strebas al chiel'
Por Kankro - dorsa ir', al akvo - tir' Ezoka.
Pri kulpo kaj pravec' ne estas nun deklar',
Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char'.

FINO