Sklavoj de kutimo
Chi-momente la problemo pri literoj kun supersignoj, eble,
estas plej
aktuala, pro tio hodiau mi skribos nur pri ghi. Ghi estas
problemo
strategia. Se ni ne solvos ghin ghuste, al ni ne helpos ech cent
venkoj
taktikaj.
Ekzistas tri chefaj solvoj de tiu problemo:
1) ajnakoste konservi la supersignojn, esperantigante chiujn
komputerojn. Mi
ne lacighos aserti, ke tio estas absolute malghusta vojo.
Internacia lingvo
devas uzi klasikan latinan alfabeton el 26 literoj: a b c d e f g
h i j k l
m n o p q r s t u v w x y z, kiuj estas en chiuj komputeroj,
tajpiloj
inkluzive ludilajn,
elektronikaj poshlibretoj ktp. Chia supersigno ne estas
internacia kaj
neniam estos akceptita de la mondo.
Sola argumento por supersignoj estas kutimo kaj tradicio de
esperantistoj.
Chu eblas shanghi manieron, lau kiu skribadis Zamenhof, Baghy,
Kaloczay kaj
mia moshto?! (en 1918 en rusa ortografio okazis reformo: oni
abolis kelkajn
superfluajn literojn, kaj iuj same kontrauis: "tiel ja
skribis Pushkin!"...)
Sed se ni deziras iri en la mondon, ni devas konsideri kutimon
kaj tradicion
de la mondo. Esperi, ke la mondo akceptos kutimojn kaj tradiciojn
de
esperantistoj, estas granda naivajho.
Rifuzinte la supersignojn, tute ne necesos neniigi au represi
chiujn
librojn, ghis nun eldonitajn. Ili chiam estos facile legeblaj por
chiu (same
kiel chiu ruso senprobleme povas legi malnovajn librojn,
eldonitajn antau
1918). Venos iam tempo, kiam E-libroj, presitaj lau malnova
maniero (kun
supersignoj), estos tre valoraj antikvajhoj kiel dokumentoj el la
"pionira
epoko"...
Certe, mi komprenas homojn, kiuj dum jardekoj uzis supersignojn
au kiuj
elspezis multe da tempo kaj mono por esperantigaj
komputer-programoj. Ili ne
povas disighi de siaj kutimoj, sed kial chiuj nunaj kaj estontaj
esperantistoj devas esti sklavoj de ies kutimoj? Se iu vojo
montrighas
erara, kial chiuj devas obstine iri lau ghi?
2) alia solvo - skribi (provizore): cx, gx, hx, jx, sx, ux,
subkomprenante
ke "x" signifas supersignon. Tio estas perfekte logika
kaj oportuna maniero
"por libere intersxangxi Esperantajn tekstojn per cxiuspecaj
masxinoj"
(citajho el "Iksisma manifesto"). Tamen Esperanto, kiel
chiu lingvo, estas
destinita ne por mashinoj, sed por vivaj homoj. Homoj ne obeas
absolutan
logikon, por ili gravas ankau kutimoj kaj tradicioj. Proponu al
iu Richard
skribi lian nomon: Ricxard!! Tekstoj, skribitaj lau iksa maniero,
shajnos
tre strangaj al chiuj neesperantistoj. Oni ne akceptos ghin.
3) kaj fine, tria solvo - skribi lau rekomendo de Zamenhof: ch,
gh, hh, jh,
sh, u. Tio estas perfekta solvo lau taktikaj konsideroj. Kontrau
ghi nenion
diros ajna homo. Tiu chi maniero ne estas absolute logika, char
povos
ekzisti dusencajhoj kiel: senchava, bojhundo ktp, sed ilin eblos
skribi:
senc-hava, boj-hundo au senc'hava, boj'hundo.
Povas esti, anstatau "u mallonga" estus pli bone skribi
"w". Dume mi
proponas intersenti pri "u", kaj poste estontaj
esperantistoj definitive
decidos, kio estas preferinda.
4) iuj skribas: j^au^do, sed tiun manieron, shajnas, ech ne
valoras kritiki.
Konkludo. Por ion fari kune, ni devas interkonsenti pri
skribmaniero. Iom da
racio kaj bona volo kondukos al la tria solvo. Tiam estos neniaj
obstakloj
al plua disvastigo de Esperanto per ajnaj teknikaj rimedoj.
(02.02.99)
N.G.