Senbaza timo

Kiam mi proponis sendi agitpaghon pri Esperanto al aliaj novajh-grupoj, iuj
esperantistoj tre ekkoleris kontrau mi kaj skribis, ke tio estus "spamado"
(jen tute ne pruntinda malbela anglismo) kaj ke oni ekmalamus Esperanton pro
tio. Tiu timo, lau mi, estas senbaza. Chiuj au preskau chiuj homoj (ankau
"provider'oj") komprenos, ke temas pri serioza kaj nobla afero. Reklamo de
Esperanto povas elvoki malamon nur che TRE malbonaj homoj, sed kial ni zorgu
pri ilia reago? La sektemaj esperantistoj, kiuj ne propagandas la
internacian lingvon, timante ke tio elvokos malamikan reagon, faras grandan
eraron. Vershajne, ili pensas, ke Esperanto estas io hontinda kaj punebla,
ke ghin necesas kashi en angulo kaj konservi ghis tiu tempo, kiam ghi per si
mem, sen propagando kaj disvastigado, farighos tutmonda lingvo (!).

Vendisto, kiu ne reklamas sian varon, ne profitos. Se esperantistoj deziras
pasive atendi ghis per si mem amase alvenos dezirantoj lerni Esperanton, ili
perfidas sian mision. Rememoru unuajn kristanojn: ili iris al krucoj, al
torturoj kaj ekzekutoj pro sia kredo. Ili ne timis "spami" kaj venkis.
Ekrigardu al Jehovistoj: ili predikas naivajhojn, sed pro tio ke ili venas
al chiu homo, ili akiras novajn adeptojn. Ilia ideo estas malghusta, sed
agadmaniero ghusta, kaj ili progresas; nia ideo estas ghusta, sed
agadmaniero malghusta, kaj ni ne progresas.

La mondo estas plena de reklamo - en revuoj, en TV kaj jam ankau en
Interneto. Sendube, ankau ni havas rajton reklami kaj propagandi nian ideon.
Multaj, tre multaj homoj atendas tion de ni. Milionoj da homoj en chiuj
landoj ne vidas sencon en la vivo, ili senrevighis pri la homaro pro
krueleco, malnobleco ktp. La popoloj bezonas ian freshan noblan unuigantan
ideon, precipe nun, kiam komencighas nova jarmilo.

Oni ofte sendas plej stultajn leterojn al diversaj forumoj, senbare
propagandas politikan ekstremismon, naciismon, militemon ktp; vi, estimataj
kritikantoj de mia ideo, ne estas kontrau tio. Sed sendi poresperantan
agitpaghon - tio estas krimo (en ies okuloj)! Kvankam mi ankorau nenion
faris, s-ro Yves el Kanado jam denuncis al mia "provider" pri mia intenco...
Tio pruvas miajn vortojn, ke nian aferon kontraubatalas ne eksteruloj, sed
iuj esperantistoj mem.

Kiam Zamenhof eldonis sian Unuan Libron, li dissendis ghin al multaj homoj
(do, li "spamis"). Li ne timis, ke oni ekmalamos la novan lingvon. Kaj tiel
li tuj trovis samideanojn. Same agadis chiuj unuaj esperantistoj, pro tio
Esperanto dum unuaj jardekoj tre disvastighis. Venado al chiu novajh-grupo,
al chiu ret-adreso, al chiu homo estas ghusta vojo, ghi povas rapide
popularigi Esperanton. Se ne mi, do iu alia nepre okupighu pri tio.

Normala reago de normalaj homoj pri Esperanto estas: aprobo (en plej malbona
okazo - skeptikismo). Mi parolis kun multaj homoj pri Esperanto kaj NENIAM
mi renkontis malamikan reagon. Mi estas absolute konvinkita, ke 99% da
komputeristoj, ricevunte nian agitpaghon, legus ghin trankvile kaj kun
intereso kaj ke iuj el ili ekdezirus lerni Esperanton. Poste ilin sekvus
iliaj amikoj, kaj tiel plu.

"Spamado" povas esti diversa. Unu afero - reklami stultajhojn (kiu faras
tion, malutilas al homoj), kaj tute alia afero - reklami la necesegan
internacian lingvon (kiu faras tion, savas la homaron). Esperanto estas nek
komerca afero, nek religia, nek privata; tial oni tute ne povas nomi
disvastigadon de internacia lingvo - "spamado". Disvastigado de Esperanto
estas plej bona afero, kiun oni povas fari per Interneto...

Aforismo de la tago: Kiu amas homojn, tiu ne timas ilin (kaj inverse). (07.02.99)

N.G.