Scioj de antikvuloj
La homaro estas tre maljuna. Ghi ekzistas jam dum milionoj da
jaroj!
Bedaurinde, ni scias preskau nenion pri estintaj civilizoj.
Okulta
filozofio, kiu konservis praajn sciojn, diras, ke iam (antau
milionoj da
jaroj) ekzistis kontinento Lemurio kun jam sufiche alta civilizo.
Nigraj
afrikanoj devenas de lemurianoj. Poste estis Atlantido kun tre
alta
civilizo. Ghi (pli ghuste ghia lasta parto) pereis antau 12 000
jaroj. Unuaj
egiptaj pastroj estis atlantoj. Arkeologoj jam trovis multege da
objektoj de
Atlantida epoko, sed konservativa materiisma scienco ne deziras
afishi tion.
Nun ni scios pli kaj pli pri nia pasinteco, char sciencistoj uzas
novan
metodon por tio: oni profunde hipnotas homojn, kaj tiuj rakontas
pri siaj
antauaj vivoj. Nun ekzistas homoj, kiuj scias lingvon de
atlantoj, kaj ni en
"Konkordo" ech presis ghiajn lecionojn (atlanta lingvo
iom similis al
Esperanto).
Antikvaj pensuloj ne havis teknikon por esplori la mondon - nek
teleskopojn,
nek mikroskopojn ktp. Sola ajho, kiun ili posedis, estis ilia
propra racio.
Per dumjaraj meditadoj, plej saghaj pensuloj atingis komprenon
pri plej
chefaj sekretoj de la Esto. Ili eksciis, kiel aperis Kosmo, kiel
naskighis
Tero, kiel aperis homoj sur ghi. Ili komprenis, kio estas Homo
kaj kio li
devas ighi. Por transdoni siajn sciojn al aliaj homoj, la
Saghuloj kashis
ilin en legendoj, mitoj kaj fabeloj. Preskau chiu praa fabelo
enhavas iun
metafizikan verajhon.
Nia civilizo en sia evoluo faras siaspecan cirklon. Antaue homoj
posedis
spiritajn sciojn, sed tute ne posedis materiajn sciojn. Poste
spiritaj scioj
pli kaj pli perdighis. Jhus ni pasis la punkton, kiam spiritaj
scioj estis
nulaj (antau nelonge kaj ech nun multaj homoj opiniis, ke animo
tute ne
ekzistas, ke homo estas simila al roboto, ktp). Ghuste pro manko
de spiritaj
scioj estis tiom da kataklismoj (mondmilitoj kaj ceteraj
"belajhoj"). Sed
nun la homaro komencas sian revojon supren, al spiriteco.
Psikologio,
arkeologio, astronomio kaj aliaj sciencoj malkovras mirindajn
aferojn. Tiuj
superaj Homoj, kiuj dum jarmiloj konservis superajn sciojn,
komencis
transdonadi ilin al la homaro ("Agni-jogo" kaj aliaj
Fontoj). Konservistoj
kaj neistoj penadas nei tion, sed jam preskau sensukcese.
Mi deziras informi vin, ke plej saghaj Homoj sur Tero, Himalajaj
Mahatmoj,
aprobas Esperanton. Ghi estos tutmonda lingvo, sed nur kondiche
ke ni
senlace laboros por disvastigi ghin. Nia penado estas sankta kaj
povas savi
la homaron.
Multaj forumanoj post tiu chi artikolo, vershajne, opinios min
finita
frenezulo, nu, kion fari! Sed se trovighos kelkaj, kiuj legos
chion tion kun
malfermita koro, do mi skribis ghin ne vane. (26.02.99)
N.G.