Pri virinoj

Ho, Virino!.. Ideala objekto por ami, eterna Mistero, Fonto de chiu vivo...
Virino estas enkorpigho de ideala beleco por ni, viroj. Nur virino povas
fari viron felicha. Shi devas esti viva idolo, kiun ni adoradu ekde naskigho
ghis morto. (Certe, ankau viro devas esti idolo por virino, sed pri tio
prefere diru virinoj mem)

Chu vi iam pensis, kial homoj dividighas je viroj kaj virinoj? Mi supozas,
ke tiu dividigho respegulas plej bazan leghon de Naturo. Viro simbolas
Spiriton, kaj virino - Materion. Viro estas aktiva, li generas, donas nur la
unuan pushon por evoluo de nova vivo. Virino estas pasiva, shi naskas,
ricevinte semon de viro.
Eble, similmaniere Materio ricevis semon de Spirito kaj tiel naskighis
Universo. Rimarku, ke en chiuj lingvoj Dio estas nomata: Li (Pater Noster -
Patro Nia). Kaj Materio devenas de vorto Mater (patrino - en hindeuropaj
lingvoj).

En virino chefajho estas: korpo. Shi ne nepre devas esti tre sagha; gravas,
ke shi estu sana kaj bela. Se viro vidas nudan belan virinon, li jam "amas"
shin, t.e. volas sekskunighi kun shi. Ne tiel agas virino; en viro shin
allogas ne korpo, sed animo. (Tial plimulto da virinoj estas indiferentaj al
pornografio) Virino ekamas viron tiam, kiam shi konvinkighas, ke li estas
sagha, bonkora, honesta, kuragha ktp.

Virino transdonas al idoj sian sanon kaj belecon, viro - sian intelekton kaj
moralon. Okaze de tio - anekdoto:
= Unu bela damo proponis al jam maljuna Bernard Show: "Ni geedzighu! Niaj
infanoj estos belaj kiel mi kaj saghaj kiel vi!" "Bone, - respondis Show, -
Sed se okazos inverse?" =

Plejofte virinoj ne havas tiel fortan intelekton kiel viroj, sed kompense
che ili estas pli evoluinta intuicio. Viro sentas per cerbo, virino pensas
per koro. Viroj pli emas al analizo, virinoj - al sintezo. Viroj emas al
materia scienco, virinoj - al scienco spirita (= vera Religio). Virinoj pli
ofte, ol viroj, havas parapsikologiajn kapablojn. Ekzemple, multaj patrinoj
sentas, kiam kun ilia infano okazas malfelicho, ech se li trovighas
malproksime. En jhurnaloj oni povas legi artikolojn pri neordinaraj
knabinoj, kiuj vidas tra homa korpo au memoras sian antauan vivon. Pro tio
la estonta Amfora Epoko en unu alta Fonto estas nomata ankau - Epoko de
Virino...

Unuigho pravas. Nia forumo bezonas pli da virinoj. Ili, eble, aldonus pli da
bonkoreco kaj toleremo al la diskutoj, kio tiel mankas chi tie...
Bedaurinde, mia edzino Larisa ne havas tempon por partopreni s.c.e. (shi
estas esperantistino ankau, kaj ni konatighis per E-korespondado). Sed shi
legas chiujn miajn mesaghojn kaj, kompreneble, en chio subtenas min. (12.02.99)

N.G.