Pri perspektivoj de nia forumo kaj pri Ido

Karaj amikoj, permesu iom fantazii kiel povas plue disvolvighi nia forumo.
Certe, vi scias, de kie devenas la vorto "Forumo". Tiel nomighis centra
placo en antikva Romo. Chiutage patricoj priparoladis tie Imperiajn aferojn.
Tiel same nia forumo principe povas farighi "centra placo" en
Esperanto-movado. Dume ghi pli similas al bazara placo de malgranda urbeto,
kie oni ofte skandalas kaj grumblas. Al mi shajnas, ke estus bone inviti chi
tien kiel eble pli da esperantistoj - laueble chiujn, kiuj amas kaj deziras
disvastigi Esperanton kaj uzas Interneton. Estus bonege, se chiu E-klubo en
chiuj urboj de la mondo, chiu landa au faka asocio, chiu E-eldonejo regule
informu la forumanojn pri sia agado, pri siaj planoj. Chiutage chiu el ni
povos vidi, kiom granda estas nia familio, kiel fervore laboras multaj
esperantistoj en chiuj anguletoj de la mondo. Tio estus bonega instigilo por
ni kaj por retaj neesperantistoj. Chu ne estus interese chiutage ekscii
novajhojn el Japanio (kial japanoj ne partoprenas s.c.e.? chu en Japanio ne
estas komputeroj?), Brazilo, kaj aliaj (chiuj) landoj kaj kune priparoli
tiujn novajhojn? Estus eble kunordigi niajn agojn kaj fari iujn internaciajn
kampanjojn por popularigi Esperanton. Se vi subtenas tiun revon, komencu jam
nun agi lau via bontrovo. Serchu samideanojn, klarigu al ili la aferon kaj
konduku chi tien.

Se la forumanoj farighos tro multnombraj, oni povos (poste, ne nun) krei
subforumojn, kiel proponis s-ro Hartmut Pilch, ekzemple: s.c.e.komputeroj,
s.c.e.instruado, s.c.e.oomoto, s.c.e.tradukado, s.c.e.kosmologio,
s.c.e.infanoj ktp. Tiel ech novuloj povos facile orientighi kaj elekti
grupon lau sia intereso. (s-ro P.S. proponis organizi grupon
s.c.e.stultuloj, bonege! Li estu ghia honora prezidanto)

Se en s.c.e. chiutage aperos utilaj kaj interesaj informoj, ghin partoprenos
pli kaj pli multaj esperantistoj. Vershajne, ghuste tion tre ne volas s-ro
P.S. Li skribis al s-ro Oberndorfer, ke s.c.e. estas destinita ne por
informado, sed por diskutado. Tamen sen informoj chia diskutado estus
senenhava. Informoj donos bazon por diskutado (en respondoj). Kaj WWW estas
tute alia afero. Kiu deziros viziti dekojn (au ech centojn) da WWW, por
rigardi, chu estas tie novajhoj au ne! Multe pli agrable estas legi jam
pretajn novajhojn en s.c.e. kaj tuj eldiri sian opinion pri ili!

Pri Ido. S-ro Martin Lavallee el Kvebeko skribis, ke oni elpelis lin el
E-asocio nur pro tio, ke li parolas Idon. Bedaurinde, multaj esperantistoj
estas tro netoleremaj. Ili faris eraron kaj perdis tre aktivan kaj kapablan
membron. Ido estas malpli agha frato de Esperanto. En ghi estas trajtoj,
kiuj jam eniris au eble iam eniros Esperanton. Char Ido apartenas al la
familio de artefaritaj internaciaj lingvoj, ghi estas natura aliancano de
Esperanto. Mi volus demandi Martin: kio, lau lia opinio, el Ido povus eniri
Esperanton, ne rompante ghian Fundamenton?

Siatempe mi mem faris sufiche multe da reformproponoj. Ekzemple, anstatau:
"Saluton!" uzi mallongan formon "Salut!"; anstatau "Bonan matenon, tagon,
vesperon!" - "Bonmaten', bontag', bonvesper'!" Poste mi forlasis reformemon.

Aforismo de la tago: kiu volas, trovas mil manierojn; kiu ne volas, trovas
mil obstaklojn. (10.02.99)

N.G.