Pri Bahaismo

Hodiau mi vizitis kelkajn novajhgrupojn en mia lingvo kaj estis malagrable
surprizita. Oni skribas tie idiotajhojn, terure kverelas... Frenezulejoj!
Poste mi vizitis anglalingvan forumon <soc.religion bahai>. Tie regas paco,
chiuj mesaghoj estas amikaj kaj seriozaj. Tio pensigis min pri Bahaismo.
Kial iu anglalingva esperantisto ne komencu instrui tie Esperanton? Bahaulla
siatempe ordonis al chiuj bahaistoj lerni la internacian lingvon.
La temo pri reformitaj religioj ghenerale tre interesas min. Ju pli pura
estas religio, des pli ghi estas proksima al Scienco (kaj inverse, ju pli
evoluos la scienco, des pli ghi proksimos al Religio).
Multaj homoj bezonas ian religion, ian altan Idealon por kredi. Sed
tradiciaj religioj jam tro evidente kontrauas sciencon, tial aperas novaj,
reformitaj religioj. Islamo estas unu el plej dogmemaj religioj. Ghi aperis
post aliaj mondreligioj kaj konkeris por si lokon ekskluzive per glavo.
Islamo prezentas grandan problemon por la homaro, char ghi estas sufiche
perfortema, iufoje ech terorismema. Unuigho de la homaro estas tre aktuala
tasko, sed kiel eblas unuighi kun islama mondo? Multaj islamaj landoj
memizolighis (Irano), aliaj chiam preparadas agreson (Irako), ktp. Por
Europo estus tre sagha politiko subteni Bahaismon, kiu fakte estas nenio
alia ol maksimume purigita Islamo.
Bahaismo instruas "sendependan serchadon de la vero, forlason de chiuj
superstichoj, unuecon de la homaro, universalan pacon, egalrajtecon de ambau
seksoj, adoptadon de internacia helplingvo". Homoj de europa kulturo ne
bezonas Bahaismon, char Europo jam realigis chiujn postulojn de Bahaismo
(krom internacia lingvo!).
Estus interese havi en nia forumo iun bahaanon el Oriento. (22.02.99)

N.G.