Pensoj ne por raciuloj
Eterna disputo inter materiistoj kaj idealistoj ne havas
grandan sencon.
Materio kaj Spirito estas du flankoj de unu Esto. Nek Materio
povas ekzisti
sen Spirito, nek Spirito povas ekzisti sen Materio.
En Universo chio estas viva. Chiu atomo estas viva, char ghi
movighas kaj
evoluas. Se ghi chesigus sian movadon, ghi tuj kolapsus kaj
neniighus. Kaj
chiu atomo havas sian elementan konscion.
Dio estas "mio" au spirito de Universo, kaj nia
"mio" estas dio de nia
korpo.
Kiel nia korpo estas parteto de Materio, tiel same nia spirito,
nia "mio"
estas parteto de Dio. Ne serchu Dion ie en chielo, Li estas en vi
mem, vi
estas Lia ero.
Antikvuloj sciis, ke homo estas modelo de tuta Universo, tial ili
nomis
homon - Mikrokosmo.
Sciencistoj konstatis, ke cerbo de averagha homo funkcias je 5%
au ech
malpli. Nia korpo konsistas el trilionoj da cheletoj, kiuj ne
obeas nian
konscion. Plimulto da cheletoj ankorau trovighas en inerta,
letargia stato.
Kiam homo komencos koni sin mem, pli kaj pli da cheletoj vekighos
kaj obeos
lin. Tia ideala homo estos tre bela, li scios preskau chion kaj
vivos tiel
longe kiel li volas. Vekado de homaj supereblecoj estos chefa
direkto de
plua evoluo de nia civilizo. (Kaj pri tio jam dum jarmiloj
okupighas la tiom
primokata jogo)
Kio estas Religio? Ghi ekzistas che chiuj popoloj, do ghi ne
povas esti
sensenca. Religio estas "re-ligo", tio estas ligo inter
Materia kaj Spirita
mondoj. Materia scienco okupighas pri fizika mondo. Religio estas
scienco
pri alia mondo, Spirita.
Chiu Religio naskighis kiel sperto de iu tre sagha Homo: Kristo,
Budho au
alia. Sed poste malsaghaj sekvantoj idoligis la fondintojn,
elpensis
diversajn dogmojn. Tiel chiu relighio shtonighis, ighis ne
helpanta sed
malhelpanta serchi la Veron.
Nuntempaj religioj estas nur formo sen enhavo. Ili havas nebulajn
rememorojn
pri la fondinto, sed konservis nur malmulton el lia origina
doktrino.
Kristanoj estas plej multnombra religio. Sed chu kristanoj scias,
ke Kristo
instruis pri reenkarnighoj kaj ke liaj instruoj plene koincidas
kun tiuj de
Budho? Chiuj Spirituloj chiam instruas la samon, char Vero estas
unusola.
Malkleraj kristanaj pastroj, servantoj de Mallumo, faris chion
por neniigi
au kripligi vortojn de Jesuo.
Zamenhof estis klera persono. Li sentis, ke chiuj tradiciaj
religioj ne
estas veraj, ili nur disigas kaj intermalamikigas popolojn. Tio
dauras ghis
nun: rimarku, ke plej fruriozaj konfliktoj okazas inter
diversreligianoj:
izraelanoj-araboj, serboj-bosnianoj, chechenoj-rusoj,
armenoj-azerbajghananoj, Hindio-Pakistano, ktp.
Sed Zamenhof sentis ankau, ke vera Religio devas ekzisti. Komuna
lingvo per
si mem ne interpacigos homojn. Li provis krei tutmondan Religion
sub nomo
Homaranismo (Komence li provis krei novan religion speciale por
judoj -
Hilelismon, sed sensukcese). Lia intenco meritas plej laudan
pritakson, sed
similmaniere novaj religioj ne naskighas.
Vera Religio ekzistis chiam, sub diversaj nomoj. Ghin sciis
Lemurianoj kaj
Atlantoj, ghin memoris egiptaj hierofantoj. Poste vera Religio
estis nomata
ezoterismo, okultismo, teozofio kaj alimaniere. Dum malluma epoko
pro
lernado de vera Religio oni povis esti forbruligita, sed nun chiu
povas ghin
lerni. Kaj ju pli ghi disvastighos, des pli rapide venos nova,
luma epoko.
Pli kaj pli da spirite kleraj homoj lernos Esperanton. Pli kaj
pli da
valoraj libroj aperos en nia lingvo. Mi volas turni vian atenton
pri
E-lingvaj libroj kaj revuoj de Brazila Spiritisma Asocio kaj Dana
Martinus-Instituto, ili shajnas al mi tre gravaj.
Komuna por chiuj lingvo - Esperanto - ludos treege gravan rolon
en
disvastigado de plej gravaj scioj - la scioj pri Universo, pri
Homo, pri
senco de vivo, pri unuiganta nin chiujn Amo. (03.02.99)
N.G.