Novaj ideoj pri nia forumo

Karaj amikoj, matene mi sendis al vi peticion pri virinaj rajtoj, kiun
alsendis k-do Charlot (gvidanto de IKEK - komunistoj-esperantistoj). Ankau
mi mem subskribis ghin, char mi treege kunsentas al la afganaj virinoj.
Taliboj volas transformi ilin je bruto. Ne estas bona nek vera la religio,
kiu tiel humiligas Virinon.

Mi sendis la peticion kiel enmetajhon. Estus, lau mi, tre bone, se ankau
aliaj forumanoj sendadu iajn ajn informojn (ekzemple, novajhojn de landa
E-movado, informilojn de iu faka asocio, ktp) kiel enmetajhon (insert text
from file...). Tiel nia <s.c.e.> povos enteni kiom ajn multe da plej
diversaj informoj. En linio "temo" (subject) oni povas antaue skribi:
"INFORMO: ...". Ekzemple: "INFORMO: Peticio pri virinaj rajtoj". Kaj tiuj
forumanoj, kiuj ne volas legi iajn ajn informojn, ordonu al sia komputero ne
akcepti mesaghojn, kiuj komencighas per "INFORMO:".
Inter ni estas verkistoj. Char eldoni ion ajn libroforme ne estas tre
facile, ili povus prezenti siajn verkojn al la forumanoj kiel enmetajhon de
mesaghoj, kies temo komencighu per "LITERATURO:". Kiu ne shatas legi
literaturajhojn, tiu povos ne akcepti tiujn mesaghojn.
Homoj, interesighantaj pri religio, povas che la temo antauskribi:
"RELIGIO:"; disputantaj pri politiko antauskribu: "POLITIKO:"; kiu
diskutadas pri
instruado, antauskribu: "INSTRUADO:", kaj tiel plu. (ANONCOJ, MOVADO,
TRADUKADO, TERMINOLOGIO, TURISMO, FILOZOFIO, SCIENCO...) Tiel chiu povos
libere intershanghi informojn pri chia ajn temo kaj samtempe ne malhelpi al
aliaj, kiuj ne interesighas pri tio.
Teorie nia forumo povas enteni kiom ajn multe da aktualaj informoj kaj fakte
esti chiutaga E-jhurnalaro pri chiuj temoj.
Chu mi klare esprimis mian ideon? Bonvolu skribi vian opinion. Eble, NUN mia
ideo ne estas tre aktuala pro malmultnombreco de la forumanoj, sed mi chiam
pensas pri tiu tempo, kiam chi tie estos centoj kaj miloj da
esperantistoj. Jam nun estas malfacile legi chiujn mesaghojn, sed kio estos
poste??

Mi proponis al redaktoro de "SEJM-info" Grigorij Arosjev, ke lia bulteno
estu sendata al <s.c.e.> (sub temo "INFORMO: SEJM-info # ..."), sed li
rifuzis.
Tamen chiu, kiu interesighas pri novajhoj de Rusia E-movado, povas senpage
aboni "SEJM-info", sendinte al <[email protected]> nur peton kaj informojn pri
si: 1. Nomo, 2.Retadreso, 3.Urbo kaj Lando, 4.ajna alia informo pri homo.

Mi ankorau ne vidis la faman Ret-info de s-ro Laszlo Szilvasi. Sendube, li
ne konsentos senpage disponigi ghin al <s.c.e.>. Sendube, ni estas tro
avaraj por pagi por E-novajhoj. Do, eliro povas esti tia: memstare serchi la
originalajn fontojn de E-novajhoj...

Sendube, ekzistas ankau aliaj ret-informiloj en Esperanto. Chu iu scias pri
ili? (15.02.99)

N.G.