Novaj ideoj por reklami Esperanton

Karaj amikoj, char iuj el nia rondo estas akre kontrau rekta propagando de
Esperanto, ni agu pli singarde. Se iu volas fari kiel mi pli frue proponis,
tiu faru tion ne afishante, por eviti denuncojn fare de "samideanoj".

Sed hodiau mi havas novan ideon, kiel absolute evitigi akuzojn kaj
denuncojn. Ni povas sendi al tiu au alia novajhgrupo koncernan artikolon
(ekzemple, al pop-muzika grupo - pop-muzikan artikolon), ne tre grandan nek
gravan, sed verkitan EN ESPERANTO. En fino de la artikolo ni povas aldoni
anglalingve: "this message is written in the international language
Esperanto; if you don't understand it, please write to..." au tiel: "if you
want to know more about this language, please write to...". Oni povas aldoni
ian ajn tekston kaj reklamon pri nia lingvo. Kontrau tia maniero reklami
Esperanton neniu povas ion ajn kontraudiri, char nenie estas skribite, en
kiu lingvo devas esti la mesaghoj.

Neniu povos akuzi au denunci nin, se ni agos ankau tiamaniere: se ni verkos
apartan propagandan artikolon pri Esperanto por chiu aparta novajh-grupo,
substrekante utilecon de la internacia lingvo por anoj de tiu chi intereso
(ne gravas, kiu: chu muziko, chu turismo, chu edukado de infanoj ktp). Tian
agadon oni neniel povos nomi "spamado". La artikoloj, senditaj al diversaj
grupoj, povas diferenci nur per unu vorto, do ilia verkado ne postulos
grandan penadon.
Kiu scias, eble, iam oni babilados en diversaj novajhgrupoj ne nur en angla
lingvo, sed ankau en la internacia lingvo...
Dank'al Interneto la tuta mondo estas atingebla por ni. Ne necesas ien iri
au veturi - ni povas tutmonde disvastigadi la internacian lingvon sidante
che nia tablo! Ankorau neniam estis tia unika ebleco, ni uzu ghin!

Mi chiam opiniis, ke devo de chiu esperantisto estas propagandi Esperanton.
Ankorau ne venis tempo, kiam ni povus trankvile ricevadi praktikan utilon el
la internacia lingvo. Necesas fari ghin chies proprajho, por tio chiu bona
esperantisto devas havi siajn lernantojn. Se oni havas aliron al Interneto,
oni havas nelimigitan kampon por tia laboro.

Komprenu min, la afero estas tre grava. La homaro ghis nun estas dividita je
reciproke malamikaj shtatoj; nova terura milito estas reala perspektivo (ghi
povas komencighi, ekzemple, inter USA kaj Irako kaj poste transformighi je
nuklea mondmilito inter kristanoj kaj islamanoj). Internacia lingvo povas
grave interproksimigi la popolojn kaj preventi multajn malfelichojn. Ni
devas amike kaj aktive kunlabori por rapide disvastigi Esperanton per chiuj
eblaj manieroj.

Multaj esperantistoj skribis al mi, ke ili ghis nun ne partoprenis s.c.e.,
char ghi ne estas interesa. Sed la situacio komencas shanghighi. Iom post
iom alvenas novaj homoj. Min interesas, chu povos nia forumo funkcii, se al
ghi venos centoj da novaj esperantistoj? Se okazos tiel, chiutaga listo de
novaj mesaghoj estos ja tro longa. Vershajne, tiam ni devos dividighi al
diversaj sekcioj simile al UEA (E-instruistoj, komputeristoj, "spirituloj"
ktp)? Kiel praktike aranghi tion, por ke ech novuloj povu libere orientighi
kaj viziti chiun ajn sekcion? Nia virtuala forumo en perspektivo povas
farighi ech pli granda ol UEA, char ni havas pli grandajn avantaghojn: la
kontakto okazas tre rapide, kaj la "membreco" estas tute senpaga... (08.02.99)

N.G.