Malbonaj homoj. Chu ili ekzistas?

Ju pli grava estas iu demando, des malpli homoj pensas pri ghi. Jen en nia
diskuto kun Michiel aperis demando pri malbonaj homoj, kaj montrighis, ke li
ne certas, ke malbonaj homoj entute ekzistas.
Malgrandaj infanoj, kies cerbeto ankorau estas pura, bonege scias respondon.
Chiu ech trijara etulo diros al vi, ke ekzistas bonaj onkl(in)oj kaj
malbonaj onkl(in)oj. En trijara agho oni ne eraras.
Bona homo estas tiu, kiu faras bonon al aliaj homoj. Malbona homo estas tiu,
kiu faras malbonon al aliaj. Jen, principe, chio.
Se ni izolos iun homon dis de aliaj homoj, do ni jam ne povos diri pri li,
chu li estas bona au malbona. Boneco au malboneco de homo montrighas nur en
kontakto kun aliaj homoj.
Se vi prenos preskau chiun beletran libron, fabelon, filmon au multfilmon,
vi vidos, ke chefan ghian enhavon konsistigas batalado inter bonaj kaj
malbonaj homoj. Plejofte chefrolas bona homo, kiu devas venki malicajn
intrigojn au aliajn fiagojn de malbonuloj. Chiuj libroj ne povas ja mensogi.
Sed por konvinkighi, ke malbonaj homoj ekzistas, ne necesas ech libroj.
Ekrigardu la mondon, chu vi ne vidas kruelajn militojn, malamon,
diskriminadon, malrichecon kaj tiel plu? Kiu faras chion chi? Certe, ne
bonuloj.
Chiu homo principe estas enkorpigita anghelo. Li naskighas, por ighi surtera
anghelo. Sed stultaj plenaghuloj kaj neperfekta chirkauo malbonigas la
infanon; li, kreskante, farighas pli kaj pli malbona kaj iufoje ech farighas
vera diablo (kiel tiu murdisto, pri kiu mi skribis hierau).
Jes, ekzistas veraj homoj-diabloj, kaj la socio rajtas (ech devas) ekstermi
ilin.
Sen malbonaj homoj Tero estus Paradizo (mi kredas, ke iam tiel estos). Sen
bonaj homoj Tero estus Infero.
Esperanto estas bonega afero. Tial preskau chiu esperantisto estas bona
homo. Chu vi konsentas pri tio? (25.02.99)

N.G.