Legendo pri Helblua Monto

En unu fora, stranga lando vivis malricha, malklera popolo. Foje unu homo el
tiu popolo ekvidis en malproksimo helbluan monton - altan, radiantan, luman!
Li komencis montradi ghin al aliaj kaj tre penis helpi al chiuj ekvidi
ghin - ja ghi estis tiel alta kaj belega! Sed ili vidis nenion. Kaj la
homon, ekvidintan la misteran helbluan monton, oni mortigis, char la homoj
ne vidis la monton kaj akuzis lin pri mensogo.
Sed foje, post multaj jaroj, tiu, kiu mortigis la unuan homon, subite
ekvidis: rekte antau liaj okuloj radias la alta helblua monto! "Chu ghi ne
estas songho?" - ekpensis la homo. - "Do, tiu, kiun ni mortigis, estis
prava?" Kaj li diris tion al aliaj homoj, kaj ili mortigis ankau lin, char
neniu krom li vidis la monton.
Kaj poste, iom post iom, pli kaj pli multaj homoj komencis vidi la helbluan
monton, kaj chiuj ili estis mortigataj...
...Pasadis jaroj. Multe da malfelichoj, militoj kaj katastrofoj travivis tiu
mizera, blinda popolo. Kaj per okuloj, lavitaj de suferoj kaj amara sperto,
chiuj homoj de tiu fora, malklera lando ekpovis, finfine, vidi la misteran
legendan Helbluan Monton, kiu antaue estis videbla nur por unuopuloj - la
plej indaj, plej evoluintaj kaj kuraghaj homoj... Ties misio estis - helpi
al aliaj malblindighi, malfermi la okulojn, konduki la homojn alten, al la
Lumo. Kaj nun chiuj homoj de tiu lando tiel klare vidis la helbluan
miraklon, ke shajnis nekredeble - kiel ili povis vidi nenion antaue?..
Nun la homoj ne povis kompreni, kiel ili povis, de jaro al jaro, mortigadi
plej bonajn homojn de la lando - tiujn, kies okuloj estis plej vidpovaj kaj
animoj plej puraj, kiuj ekvidis unuaj la belegan altajhon. Malgrau ke al ili
minacis pereo - tiuj abnegaciaj homoj penadis doni la lumon kaj ghojon al
aliaj, helpi al aliaj sur ilia vojo, ech oferante por tio sian vivon. Kaj
nun ili ne vivas... Sed kompense chiuj ekvidis la Monton!
Nur unu maljunulo, kun lacaj kaj malfortaj okuloj, ne vidis la belegan
Helbluan Monton. Kaj li mallaute diris: "Sed mi neniel povas ekvidi ghin..."
Kaj chiuj ekkriis: "Ni mortigu la maljunulon! Li ne vidas tion, kion vidas
ni chiuj!" (05.03.99)

(El "Konkordo" - julio 1989)