Пудель Микро — Пудель Микро (micropet.ru)

Konstatoj kaj proponoj

Bedaurinde, mi ne ricevis klaran respondon de esperantistoj, chu ni devas
strebi disvastigi Esperanton. Evidente, oni opinias, ke Esperanto ne farighu
tutmonda lingvo, sed restu komunikilo de eta rondo da "ghisostaj"
esperantistoj. Iuj opinias, ke bona esperantisto estas tiu, kiu volas nenion
shanghi, kiu nenion faras. Mi konstatas, ke ne chiuj ghentile renkontas
opiniojn, kiuj diferencas de ilia propra. Iuj opinias, ke sagaca rekomendo
de Zamenhof uzi "ch, gh, hh, jh, sh, u" estas stultajho; ke esperantistoj
estas malkleraj homoj kaj ne konas literon "w" kaj ne kapablas prononci
mondfaman vorton "Windows". Mi konstatas, ke esperanto ne disvastighas kaj
ne evoluas, kaj nun mi komprenas, kial. Ne pro tio, ke la mondo rezistas al
ghi, sed pro tio, ke mem esperantistoj (certe, celante nur bonon) ne deziras
ghin disvastigi kaj evoluigi konforme kun novaj cirkonstancoj. La saman
netoleremon kaj konservemon flanke de "ghisostuloj" mi spertis dum eldonado
de "Konkordo"; sed ni daurigis nian laboron kaj siatempe nia klubo estis
5-oble pli granda, ol oficiala Sovetia E-Asocio. Ne estas nia kulpo, ke
perestrojko chion detruis. Mi asertas, ke la mondo bezonas nian lingvon. Ni
devas konstante propagandi ghin same fervore kiel tion faras Atestantoj de
Jehovo au Krishnaitoj (mi ne subtenas iliajn religiojn, sed mi admiras ilian
entuziasmon, agemon kaj solidarecon). Hierau mi faris eksperimenton: mi
verkis ruslingvan artikoleton pri Esperanto kaj sendis ghin al disputgrupo
<soc.culture.russian>. Kaj tuj ricevis pozitivajn reehhojn. Bedaurinde, mia
scio de angla lingvo ne permesas al mi verki angle. Mi proponas, ke chiu el
ni skribu pri Esperanto en sia lingvo kaj sendu ghin al Reto por pridiskuto.
Konstanta semado ne restos sen rikolto! Sed se vi ne konsentas kun mi,
argumentu pli serioze ol jheti: "Stultajhoj!..." - Nikolao. (21.02.99)
                                    * * *
Iu volis odon, bonvolu: mi dedichas ghin al vi!
                      Post ghoja multpromesa enretigho
                      Atendis min terura senrevigho:
                      Kunvenas en malhelaj Ret-anguloj
                      Ne pli ol dek maljunaj ghisostuloj...