Kiel mi ellernis Esperanton

Pri Esperanto mi eksciis eble en 10-jara agho. Leginte favoran artikolon pri
ghi en "Infana Enciklopedio", mi treege ekdeziris lerni ghin; mi ech skribis
leterojn al kelkaj jhurnaloj pri tio, sed ne ricevis respondon. Pasis 8
jaroj. Tiam preskau hazarde unu konata virino diris al mi, ke shia filino
havas malnovan lernolibron de Esperanto. Sekvonttage mi tenis ghin en manoj.
Ho! Kia valorajho! Bedaurinde, la lernolibro estis en latva lingvo, kiun mi
malbone posedis. Do, mi tuj komencis traduki ghin en rusan lingvon. Mi ne
povas esprimi, kiel Esperanto ekplachis al mi. Ghi ekshajnis al mi tre
facila, char mi antaue provis lerni latinon. Sed precipe mi ekamis la
"internan ideon" de Esperanto. Mi ekkredis, ke se chiuj homoj ellernos ghin,
ili farighos samideanoj. Mi kredas tion ghis nun... Post kvin tagoj mi jam
havis propramane skribitan lernolibron de la internacia lingvo, kaj la tuta
gramatiko jam estis en mia kapo. Mi jam povis libere legi kaj sufiche bone
skribi en Esperanto. Poste mi transskribis R-E kaj E-R vortarojn de Bokarev,
kiujn mi trovis en biblioteko. Sed mankis legajhoj. Mi ech ne sciis, chu nun
ekzistas esperantistoj kaj kiel trovi ilin. Nur post 3 jaroj mi ekkontaktis
kun esperantistoj, komencis korespondi, achetis E-librojn kaj abonis
revuojn. Tiam komencighis nova vivo por mi...

Mi kun intereso legus rakontojn de aliaj esperantistoj, kiel ili unuafoje
konatighis kun Esperanto. Per kio ghi allogis ilin? Chu oni lernis ghin por
ia praktika utilo, chu kiel krucenigmon en revuo - por amuzo, chu pro iaj
idealismaj revoj? Tiu unua via impreso pri Esperanto estas plej interesa.
Chu poste via rilato al Esperanto shanghighis? Chu vi ne senrevighis pri la
lingvo pro iuj malbonaj esperantistoj? Chu vi spertis perfidojn de ilia
flanko? Kion vi pensas pri Zamenhof? Por mi tute klare, ke li estis Mahatmo,
kvankam mem eble ne konsciis tion. Li plenumis altegan mision, kiu estis
donita al li ankorau antau lia enkarnigho. Por mi mem tiuj unuaj tagoj de
konatigho kun Esperanto estis neforgesebla travivajho. De post tiam en mia
brusto brulas granda fajro, kiun estingos nur morto... (18.03.99)

N.G.