Аренда вертолёта москва — свои цены магазины в Москве (heli-airlines.ru)

Экспресс прогнозы на спорт — экспресс прогнозы на спорт (prognozmastera.ru)

ПК Бествей уголовное дело — ПК Бествей уголовное дело (compromat.group)

Kelkaj respondoj

Karaj amikoj, hodiau mi mallonge reagas al kelkaj viaj mesaghoj.
* Al mi plachas provoj de s-ro Yury Finkel starigi chefajn demandojn (senco
de homa ekzisto ktp). Nepre necesas pensi pri tio; homo ne estas porko, li
devas pli ofte rigardi al chielo. Bedaurinde, Yury malghuste elektis
kunparolantojn por tiu temo...
* Tute ne necesas elpensi esperantigon de vortoj "Outlook Express". Ili
estas per si mem sensencaj, simple nomo de programo. Dankon al la angla
lingvo, pro tio ke ghi liveras al ni similajn terminojn, char tiel nia
lingvo restas pura. Bonvolu ne shanghi "Outlook Express", nek "Windows", nek
aliajn similajn internaciajn vortojn. En neniu lingvo oni faras tion. Chia
Esperanta transskripcio (kiel Autluko, Vindozo), des pli traduko, aspektas
terure. Ne estu E-ekstremistoj kaj ne fortimigu homojn de nia lingvo.
Cetere, se al vi plachas, vi povas traduki kiel "Fenestroj" kaj "Rapida
Elrigardo (el Fenestroj)"... Esperanto chion eltenos.
* Povas esti, maniero skribi "jxauxdo" dume estas pli disvastigita ol
"jhaudo", sed tio ankorau ne pruvas ghian pravecon. Por mi persone, skribado
"charma, ghusta, ehho, novajho, shi" shajnas plej natura kaj bela, kaj mi
chiam agitos por ghi.
Interalie, anstatau "jh" kaj "gh" estus pli logike (el fonetika vidpunkto)
skribi "zh" kaj "dzh", sed kun tio jam nenion eblas fari.
* Chiu nova ideo trapasas tri stadiojn. Komence oni ridas pri ghi, poste
komencas pricerbumi ghin kaj finfine akceptas ghin. Mi estas pacienca, mi
atendos kiam vi komencos cerbumi.
* Oni riprochas, ke mi predikas. Nu, en chiu kolektivo devas esti ankau
pastro, chu ne? Sed neniu vin pelas per bastono en mian "preghejon".
* Strange, ke sinjoro, kiu konstante minacas per "plonkado", chiutage sendas
respondojn pri miaj mesaghoj. Evidente, lia plonk-programo malbone funkcias.
* Mi bone scias, kiel tekstas la "Bulonja Deklaracio". Mi scias ankau, KIAL
ghi estis akceptita. Tio estis kompromiso, cedo de Zamenhof al tiuj
esperantistoj, kiuj ne dividis liajn Homaranismajn idealojn. Ili ne volis
ligi Esperanton kun iu "Interna ideo". Sed por Zamenhof, kaj por chiu "idea"
esperantisto, Esperanto chiam estis pli ol lingvo. Ghi enhavas ankau ian
idealon, revon pri tutmonda frateco kaj amo. Por mi persone, afabla kaj
bonkora komencanto estas PLI esperantisto, ol kruda kaj grumblema
"spertulo".
* Se iu kantisto ne ricevas aplaudojn de publiko, tio ankorau ne atestas, ke
li malbone kantas. Povas esti ankau, ke la publiko estas nekompetenta pri
muziko... Karaj forumanoj, ne ofendighu, sed ankau tiu chi forumo ne chiam
ricevas aplaudojn. Iuj opinias ghin "bagatelo" kaj loko, kie kolektighas
"Esperant-parolantaj kontrauxesperantistoj". Pardonu, tio estas NE MIAJ
vortoj... (09.02.99)

N.G.