Diversaj eroj

Oni akuzas min, ke mi volas "angligi" Esperanton. Ne angligi, sed
pliinternaciigi! Multaj anglaj vortoj (Windows, Internet, computer, file
k.a.) farighis internaciaj, tial ankau Esperanto devas akcepti ilin.
Internaciaj vortoj ne devas resti ekster internacia lingvo. Internaciaj
vortoj ne povas detrui internacian lingvon au iel malutili al ghi. Tio estas
evidentaj aksiomoj.
Angla lingvo estas latino de nuntempo.

Estas ankorau unu pruntinda angla (jam internacia) vorto: "click". Kliki
butonon per muso (sed ne kliki muson!), duobla kliko, elkliki au forkliki
fenestron ktp. Mi ne scias, eble oni jam uzas ghin?
Interese, ke vorton "click" alprenis ech rusa lingvo en formo "kliknutj",
kvankam ekzistas ankau pure rusa verbo "kliknutj" kun signifo "ekvoki"...
Variantoj "klaki au alklaki muson" (problemo, kiu turmentis s-anon Peterson)
al mi shajnas malpli precizaj, char "klako" estas lauta frapeto...

Kiam mi skribis, ke "ilo" plejofte signifas simplan instrumenton, oni tuj
shovis sub mian nazon vorton "aviadilo". Nu, char mi ne tre ofte (neniam)
flugas per aviadilo, tiu vorto ne tre interesas min. Sed iam ie mi vidis
alian varianton: "avio"...

Kvanto de esperantistoj estas mizera, nur kelkaj miloj. Tio estas preskau
neniom kompare kun estontaj milionoj da Esperanto-uzantoj. Tial paroli pri
jama definitiva venko de unu formo super alia ne estas racie. Venontaj
amasoj decidos mem, kiun formon elekti kaj uzi.

Mi ne insistas pri miaj proponoj, char tio estus perforto kaj efikus male.
"Tro rapida akcelo ne kondukas al celo". Altrudado de novaj ideoj estas
malutila, char ili devas maturighi interne de homoj. Necesas tempo, por ke
ideoj-semoj ekghermu. Pro tio mi evitas akran obstinan disputadon.

Iuj homoj shatas skribi leterojn en intence malafabla, kruda tono. Kiam alia
homo kolerighas au chagrenighas, tio kauzas al ili grandan ghuon. Ekzistas
homoj, kiuj ne povas trankvile dormi nokte, se dumtage ili ne venenigis ies
humoron. Tio estas speco de psika vampirismo. Tamen estas facile venki ghin.
Simple neglektu la ofendanton, ne respondu al li, kaj ech enpense ne sentu
vin ofendita kaj ne deziru al li malbonon. Tio pleje efikas kontrau la
vampiroj.

Artikolo "Kiel esperantistoj batalas kontrau Lumo" montris, ke multaj
esperantistoj ne havas ech malgrandajn sciojn pri la tushitaj temoj. Tiun
mankon ni iom post iom korektos. (30.01.99)

N.G.