Deveno de la rugha stelo
Chu tio estas vero au legendo? Mi ne scias. Mi
transdonas tion, kion unu ukraina esperantisto skribis al mi.
"Dum la unuaj jaroj de la Soveta respubliko la chefo de RMK
(Revolucia
Milita Konsilio) estis L.D.Trockij. Dum unu el kunsidoj de RKM li
turnis
atenton al surbrusta insigno de konsiliano N.V.Krylenko. Krylenko
estis tiu
sama maristo, kiu pafis el "Aurora" al la Vintra palaco
kaj poste laboris en
Komisariato de justico. Post la kunsido Trockij aliris al
N.V.Krylenko kaj
demandis lin pri la insigno, kiu estis esperantista stelo.
Nikolaj Krylenko estis ano de Petrograda rondeto
"Espero" kaj chiam
surportis ghian insignon. Li rakontis al L.D.Trockij pri la
simbolo de
esperantistoj. Al la prezidento de RMK ekplachis la formo
(5-angula stelo -
kvin kontinentoj), sed ne la koloro (verda - la koloro de
espero). Li diris,
ke sovetaj armeanoj de nun havos similan signon - 5-angulan
stelon, nur
de... rugha koloro (koloro de vershita sango).
Tiel la esperantista verda stelo naskis la rughan stelon -
simbolon de
komunismo." (03.03.99)
N.G.