Chu vocho en dezerto?

Karaj amikoj, chu ne shajnas al vi, ke estus bone kune ellabori iujn
regulojn por nia forumo, siaspecan statuton, formuli niajn celojn kaj
rimedojn, por ke estonte ne okazu kvereloj, sed ke ni chiuj esti pli varmaj,
pli amikaj unu al la alia kaj kunlaboru kiel fratoj. Hodiau nokte mi multe
pensis pri tio, kaj nun mi prezentas al vi nematurajn fruktojn de mia
maldormado. Korektu min, aldonu viajn pensojn, chies opinio estas interesa
kaj grava.

Partopreni forumon <soc.culture.esperanto> rajtas chiu homo, kaj chiu
partoprenanto havas rajton je estima kaj frateca rilato, sendepende de
nacieco, agho, sekso, politikaj au religiaj konvinkoj, lingvoscio au aliaj
distingecoj. La forumanoj reprezentas diversajn landojn kaj devas konstrui
siajn rilatojn en spirito de paco kaj kunlaboro. Se unu forumano insultas au
alimaniere humiligas alian, pri lia konduto estu informata la tuta forumo.
La forumanoj amas, subtenas kaj strebas evoluigi kaj popularigi la
internacian lingvon Esperanto. Ili rilatas unu al la alia kiel membroj de
unu granda familio kaj strebas disvastigi atmosferon de amo, frateco kaj
solidareco tra la tuta mondo.

Tio shajnas al mi grava, char se ni revas pri felicha estonteco de la
homaro, ni devas komenci ghian konstruadon jam nun kaj chi tie. Se
esperantistoj kverelos inter si au estos inertaj kaj malvarmaj, kiu kredos
al ili, kiu sekvos iliajn alvokojn lerni Esperanton? Kaj kontraue, se ni
sukcesos krei reale fratecan grupon, al ghi poiome alighos multaj aliaj
esperantistoj, kaj ech multaj neesperantistoj ekdeziros lerni Esperanton por
partopreni nian forumon.

Sed mi ne estas naivulo. Mi bonege konscias, ke NUNA plimulto restos
indiferenta. Kaj el malhelaj anguloj denove audighos la samaj krioj:
"stultajhoj! frenezajhoj! idiotajhoj!"... Plej vershajne, mia elkora alvoko
dume restos vocho en dezerto. Sed tiel ne estos chiam. Pli au malpli frue
kolektighos "pacaj batalantoj", kaj por Esperanto finighos nokto kaj venos
mateno kaj poste - plensuna tago.

Mi jam revas pri gravaj aferoj, kiujn ni povos fari iam poste, se ni vere
farighos pli multnombraj kaj fortaj. Unu tre sagha Homo diris, ke "ech ne
granda grupo da homoj, vivantaj en diversaj landoj kaj unuigitaj per unu
nobla ideo, povas fari tre gravajn aferojn". Problemo estas en tio, ke
multaj tre bonaj esperantistoj, kiujn mi konas ekde multaj jaroj, ankorau ne
havas komputerojn. Kaj chi tie iuj forumanoj speciale el chiuj fortoj penos
malhelpi, estingi kaj detrui. Kiel ajn estu, mi ne foriros, sed daurigos
sendi la mesaghojn. Ech se respondoj tute ne estos, mi havos sufiche da
pensoj por chiutage diri ion novan. Do, mi ne adiauas. (31.01.99)

N.G.